[[Image:Croquetplayers.jpg|thumb|300px|Kroketo ludata ĉe klubo en Britio]]
En '''Asocia Kroketo''' unu teamo uzas la bluan kaj nigran globojn; la alia teamo uzas la ruĝan kaj flavan. InEn unupersona teamo, je ĉiu vico, la ludanto elektas ludi per unu el siaj du globoj, kaj devas ludi per tiu globo dum la resto de tiu vico. (En dupersona teamo, ĉiu ludanto havas la propran globon. Ili decidas kiun globon ludi kaj la respektiva teamano devas ludi ĝin.) La vico daŭras kondiĉe ke li aŭ ŝi aŭ (a) frapas sian globon tra la ĝustan arkon, aŭ (b) frapas sian globon kaj ĝi tuŝas alian (roketas). Roketinte alian globon, la ludanto devas meti sian globon en kontakto kun la roketita globo kaj frapi sian globon por ke la alia globo almenaŭ skuiĝu. Tia frapo estas la kroketa frapo, laŭ kiu la ludo nomiĝis. Post la kroketa frapo, la ludanto devas denove frapi sian globon, kiu eble tuŝos alian globon aŭ trairos arkon. Oni rajtas tuŝiroketi la aliajn tri globojn po ĝis unu fojo antaŭ ol trairi arkon, post kiam la tri globoj disponeblas denove. Kiu gajnas, tiu finas la preskribitan rondiron de dekdu arkoj kaj tuŝas la centran stangon, per ambaŭ siaj globoj.
Bonaj ludantoj ofte faras serion da arkoj en unu vico, kaj la plej bonaj ludantoj rutine faras la tutan rondiron de 12 arkoj en unu vico. Kiam tiaj longaj serioj fariĝis kutimaj, tiam oni enkondukis la "altgrandanaltgradan ludon" por spertaj ludantoj. Tio malhelpas ludanton kiu trairas specifajn arkojn (kutime la sepan aŭ dekan) aŭ ambaŭ en la sama vico. Responde, oni lernis atingi "trioblan pilon" aŭ ĝis eĉ "sesoblan pilon" por eviti tiajn malhelpojn. Por "pili", oni trairigas globon, krom la frapa globo, tra arkon en ĝia sinsekvo.
Sukceso en Asocia Kroketo dependas de kombinaĵo de fizika lerteco kaj zorga strategio, kaj eble pleje de memrege taksi la eblojn kaj riskojn. Handikapa sistemo certigas ke malpli spertaj ludantoj ĉiam havas la ŝancon venki eĉ kontraŭ pli kapablaj kontraŭuloj. Tiel ludantoj ajnaĝaj kaj ajnseksaj konkursas je nivelaj kondiĉoj. La mondajn ĉampionajn ludojn kompreneble oni ludas sen handikapoj.