Ekstermo de Lidice: Malsamoj inter versioj

10 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
precizigo
e (roboto aldono de: lt:Lidicė)
e (precizigo)
 
 
La [[27-a de majo|27-an de majo]] de [[1942]] vicestro de gestapo, Reinhard Heydrich, en sia funkcio de protektoro en [[Protektorato Bohemio kaj Moravio]], vojaĝante en sia aŭtokolono tra [[Prago]] estis atakita de du ĉeĥaj paraŝutistoj. Vidu: [http://eo.wikipedia.org/wiki/Kripto_en_la_templo_de_sanktaj_Kirilo_kaj_Metodo] Kvin tagoj post tio Heydrich mortis kaj [[naziismo|naziistoj]] komencis gvidi masivan venĝkampanjon kontraŭ civila ĉeĥa popolo. La plej konata el tiuj ĉi atakoj aperis la [[10-a de junio|10-an de junio]] de [[1942]]. La germana sekreta polico ĉirkaŭigis vilaĝon nomata Lidice, blokinte ĉiujn eskapvojojn. Ili amasigis ĉiujn loĝantojn kaj ĉiujn pli ol deksesjaraj virojn ili pafmortigis. Sume tiel ili pafmortigis 173 virojn, virinojn ili fortrenis en [[koncentrejo|koncentrejon]] [[Ravensbrück]], kie kvarono mortis en gaskameraoj aŭ dum sklavaj laboroj. Kelkaj malmultaj infanoj estis senditaj al germanigo kaj post la [[dua mondmilito|milito]] kelkaj estis trovitaj, la ceteraj okdek unu pereis en pola [[ekstermejo Chełmno]]. Viktimoj de la nazia murdado fariĝis sume 340 loĝantoj el Lidice. La vilaĝo estis forbruligita kaj tuj poste nivelita per buldozoj kun la tero tiel, ke en la jaro [[1943]] ĉi tie restis nur nuda ebenejo. Vera konservinta filma dokumento, filmita de germana soldato, montras ridantajn germanojn, kiuj tre ĝuas dum la bruligado de Lidice.
 
Informo pri la pereigo de Lidice ĉirkaŭflugis la tutan mondon kaj kvankam vilaĝo Lidice estis detruita komplete, post la milito ĝi estis konstruita denove. En la jaro [[1947]] estis metita fundamenta ŝtono kaj ekde la jaro [[1949]] la vivo iom post iom revenas en la nove konstruatan Lidice-on. En kelkaj urboj en diversaj landoj (kiel ekzemple urbo [[San Jeronimo-Lidice]] en [[Meksiko]] ĝuste tiel, kiel en [[Brazilo]]) donis al si nomon Lidice, por ke la nomo vivu spite al intencoj de [[Hitler]]. En sidejkvartalo en [[Crest Hill]] en [[Illinois]], estis ankaŭ alinomita parko al Lidice. Nomo Lidice fariĝis ankaŭ virina nomo en kelkaj landoj.
269

redaktoj