Imre Baranyai: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
 
==Vivo==
Emba naskiĝis en 1902 en urbeto hungara Alap.
[[Esperanto]]n li eklernis en [[1925]]. Li aktivis en la Hungara Laborista Esperanto-Movado kaj en [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]]. Propagandis [[Esperanto]]n en socialdemokrataj rondoj. De [[1931]] sekretario de la literatura sekcio de [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]]. Poemoj en SAT-organoj kaj HDE. Kunlaboranto de la Enciklopedio.
 
[[Esperanto]]n li eklernis en [[1925]], kaj en [[1928]] li unue aliĝis al la Esperanto-movado en Budapeŝto. Tiutempe estis danĝera varbado por Esperanto, kaj nur kelkaj grupetoj estis permesitaj, ekzisti en la lando. Pro la nemulto de Esperantistoj en sia hejmlando, la aŭtoro sin turnis eksteren per leteroj. Post li aliĝis al [[SAT]] en [[1930]].
 
Amikojn li trovis esperantajn en multaj eksteraj landoj pro sia verk- kaj laboremo. Multajn organojn SAT-ajn li prilaboris tiutempe, kaj li eĉ havis lokon en [[Norda Prismo]] dank' al [[Szilagyi]]. En [[1931]] li fariĝis sekretario de la literatura sekcio de [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]].
 
Malgraŭ tiu feliĉeco Esperantia, veravive li estis mizerulo pro manko da bona monpaga laboro kaj malsano. Li, laboranta kiel de-pord-al-pord-iranta vendisto de artaĵoj, malŝatis sian laboron tiom ke li ĝin eĉ priskribis en romano skribita por la [[Sennacieca Revuo]] en [[1934]], 'Pordoj kaj Homoj'.
 
Lia dumviva malsaneco estis tiom severa ke li eĉ ne unu fojon sukcesis ĉeesti kongreson de SAT; la farto tiom malbonis ke li ne povis forlasi sian hejmlandon. Multfoje li devis iri al sanatorio por iom rebonsaniĝi.
 
En [[1933]] lia edzino naskis filon, sed tiu ne longe vivis, mortinta pro malsato kaj manko da bonaj manĝaĵoj. Funebrante sian fileton, Emba skribis 'Eternan lulkanton'(1933).
 
Post la milito en 1945, lia farto iom pliboniĝis kaj lia vivcirkonstancoj same plistabiliĝis- dum iomete pli ol jaro li multobligis siajn penojn pri Esperanto, kaj verkis versojn ĝojajn. Tio bedaŭrinde ne longe daŭris kaj poste li remalsaniĝis kaj la vivo denove malplifaciliĝis. Ne ĝis 1961 estis aperigita verson lian plu: 'La Popolo', en [[Sennaciulo]].
 
Dum sia lasta jaro, li plej multe strebis enordigi libron, finfine havanta esperon vidi eldonita ĝin. En Novembro de 1961 li fine mortis, neniam povinte teni en sian propran manon sian presitan libron.
 
==Verkoj==