Decembro de 2009: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 77:
* En nordo de [[Moskvo]] ([[Rusio]]) estis mortigita per la pafo al la kapo 27-jara [[Muslim Abdulajev]], la ĉampiono de [[Europo]] kaj la mondo pri [[taja bokso]] en [[2004]] (en la kategorio ĝis 81 kg). Li estis naskiĝinto en [[Ĉeĉenio]].
* [[Usono|Usona]] senato akceptis leĝon pri reformo de sanprotektado. Ĝis la reformo ĉirkaŭ 31 milionoj da usonanoj ne havis sanasekuron, batali kion promesis [[Barack Obama]] dum la elekta kampanjo.
 
== 25-a de decembro ==
* Forpasis [[Knut Haugland]], la lasta vivinta partopreninto de la fama ekspedicio [[Kon-Tiki]], dum kiu li servis kiel radiisto. De [[1947]] ĝis [[1990]] li estris la Muzeon de la Kon-Tiki. Li havis 92 jarojn.
* 23-jara [[Niĝerio|niĝeriano]] ''Umar Farouk Abdul Mutallab'' provis eksplodigi la aviadilon de la firmao [[Delta Air Lines|Delta-Northwest]], kiu sekvis el [[Amsterdamo]] al [[Detrojto]]. [[Nederlando|Nederlanda]] reĝisoro kaj produktisto [[Jasper Shuringa]], sidinta apud li, ekvidis, ke ĉe juna teroristo flamis la piedo (al kiu estis ligita eksplodaĵo) kaj estingis ĝin per manoj. Neokazinta sinmortigisto evidentiĝis esti la filo de la fama niĝeria bankestro [[Umaru Mutallab]]. Tiu deklaris, ke jam avertis la potencojn pri [[Ekstremismo|ekstremismaj]] inklinoj de sia ido.
* ''Turkmentelekom'', la sola [[Interret]]-liveranto de [[Turkmenio]], blokis aliron al la servoj [[YouTube]] kaj [[LiveJournal]].
* [[German Gref]], estro de la granda rusia banko [[Sberbank]], promesis ekprocesi kontraŭ [[General Motors]], se tiu ne kovros elspezojn de la banko faritajn dum preparado al aĉeto de [[Opel]]. Lastmomente General Motors rifuzis pri la vendo de Opel al Sberbank.
 
[[Kategorio:Decembro|2009]]