Boeing 787 Dreamliner: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: yo:Boeing 787
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Boeing 787''' (''Dreamliner'') estas [[jetmotoro|dujeta]] [[aviadilo|trafika avadilo]] de la [[usono|usona]] aviadilprodukta firmao [[Boeing]]. Ĝi povas transporti tre ekonomie (10% malpli ol kutime) 200 ĝis 300 pasaĝerojn. La B787 estas la unua grandspaca aviadilo, kies trunko konsistas grandparte el karbonfibro-fortigita plasto. Ĝi estis prezentita unuafoje la 8-an de julio [[2007]] kaj faris sian unuan testflugon la {{daton|15|decembro}} [[2009]] en [[Usono]].<ref name="Boeing lanĉas novan aviadilon">[http://www.eventeo.net/web/index.php/nordameriko/sciencoj/1779-boeing-lanĉas-novan-aviadilon Boeing lanĉas novan aviadilon Dreamliner] {{eo}}</ref>
[[Image:Boeing 787 Roll-out.jpg||thumb|right|300px|Boeing 787]]
 
== Historio ==
La aviadilo estis konstruita pro defio al konkura aviadilo [[Airbus A380|A380]], kion plirapidigis la aertrafika krizo post la [[11-a de septembro 2001|teroratakoj de 2001 en Usono]]. La fina decido pri la konstruado okazis en [[decembro de 2003]], la programa starto komenciĝis en [[aprilo de 2004]] kaj la unua aviadilo pretis oficiale je 8-a de julio 2007, en [[Everett (Vaŝingtonio)]]. Tio estis la unua ĉiunova jeto de Boeing ekde [[1995]] kaj la unua okazo, kiam la firmao laboris kun ekstera kontraktanto. Rezulte de tio aperadis multaj malfacilaĵoj pri liverado kaj kunmuntado de aviadilpartoj.<ref name="Boeing lanĉas novan aviadilon"/>
 
La {{daton|15|decembro}} [[2009]] okazis trihora provflugo, kiu komenciĝis de [[Everett]], norde de [[Seatlo]], kaj finiĝis ĉe Boeing Field, iom sude de Seatlo. La du testpilotoj faris kelkajn bazajn sistemajn kontrolojn, inkluzive de la elprovo de la subekipaĵo kaj klapoj. De tiam komenciĝis la naŭmonata elprovo, dum kiu ses aviadiloj flugados senpaŭze.<ref name="Boeing lanĉas novan aviadilon"/>
 
En la produktado kunlaboris [[Mitsubishi Heavy Industries]] en [[Nagoya]], Japanio (flugiloj), [[Alenia| Alenia Aeronautica]] en [[Italio]] en kunlaboro kun TAI [[Turkio]], [[Lewis and Vought Corporation]], [[Sud-Karolino]], [[Spirit AeroSystems]] el [[Wichita (Kansaso)]] (trunkopartoj).
 
 
== Financado/subvencioj ==
 
La surmarketigo de 787 kostas ĉ. 13,4 md. [[USD]], kiuj estis kovritaj fare de Boeing mem (ĉ. 4,2 md.), de subproduktistoj (3,1 md.), ŝtataj subvencioj ([[Italio]], 590 mio., [[Japanio]] 1,588 md.), de usona federacia ŝtato [[Kansaso]] (200 mio) kaj [[Vaŝingtonio]] (3,2 md.) kaj aliaj apogantoj. Tio kaŭzis plendon de [[EU]] ĉe [[WTO]] en 2004. Ĝis 2009 estis registritaj 840 mendojn el tuta mondo, sed iuj estis nuligitaj pro la longaj prokrastoj.<ref name="Boeing lanĉas novan aviadilon"/>
 
Analizistoj diras, ke la firmao investis en la projekton pli ol 10 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj devos doni kompenson al klientoj por prokrastitaj aviadiloj. Cetere tiaj prokrastoj estas la kutimaĵo por plimulto da samaj projektoj.<ref name="Boeing lanĉas novan aviadilon"/>
 
== Teknikaj novaĵoj ==
Linio 84 ⟶ 87:
<nowiki>*</nowiki>
 
== Eksteraj ligiloj==
 
== rete ==
* [http://www.boeing.com/commercial/787family/index.html angle]
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
 
[[Kategorio:Aviadiloj]]