Holarktiso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 32:
 
==Origino==
Pluraj [[biomo]]j, kaj la bestaj kaj [[Planta komunumo|plantaj komunumoj]] kiuj dependas de ili, estas trovataj transe pluraj [[kontinento]]j en grandaj partoj de tiu [[ekozono]]. La kontinueco de tiuj makro[[Ekologia sistemo|ekosistemoj]] rezultas el la komuna [[Glaciepoko|glaciepoka]] [[historio]] de tiu vastega teritorio. Dum la [[Plejstoceno]], tiuj areoj estis submetataj al ripetaj glaciiĝoj. Glacikovraĵoj plivastiĝis, forbalaante la vivon de la tersupraĵo kaj metamorfozante ĝian topografion. Dum la glaciiĝoj, [[specio]]j postvivis en [[Relikvo|rifuĝejoj]], malgrandaj areoj kiuj konservis aptan klimaton danke al loka [[geografio]]. Tiuj rifuĝejoj estas supozataj troviĝi unue en sudaj regionoj, sed iuj [[Genetiko|genetikaj]] kaj [[Paleontologio|paleontologiaj]] pruvoj indikas la ekzistadon de kromaj ŝirmitaj [[areo]]j de la [[nordo]] <ref> Stewart, J.R. and A.M. Lister 2001 ,608-613 </ref>.
 
Kie ajn tiuj areoj estas trovitaj, ili estas estiĝintaj fontoj de [[populacio]]j dum interglacialoj <ref> Taberlet, P. e.a. 2002 </ref>. Kiam la [[glaĉero]]j retiriĝis, plantoj kaj bestoj rapide disvastiĝis en la nove malfermitajn areojn. Diferencaj [[taksono]]j diference reagis al tiuj rapide ŝanĝantaj cirkonstancoj. Arbospecioj disvastiĝis ekde refuĝejoj dum interglacialoj, sed laŭ diversaj [[Modelo (abstrakto)|modeloj]], kun malsamaj arboj dominante dum malsamaj periodoj <ref> Taberlet, P. e.a. 2002 </ref>. [[Insektoj]], aliflanke, forŝovis siajn arealojn samtempe kun la klimato, tre altgrade persistante en kunteniĝo de specioj dum la epoko <ref> Coope, G. R. e.a. 1994 </ref>. Ilia altgrada moviĝemo al ili permesis moviĝi kiam la glaĉeroj progresis aŭ regresis, konservante ekvivalentan vivmedion spite al klimatj fluktuaĵoj. Malgraŭ ilia ŝajna manko de moviĝemo, ankaŭ plantoj sukcese kolonigis novajn areojn. Studaĵoj pri [[Fosilio|fosilia]] [[poleno]] indikas la [[Arbo|arban]] rekolonigon de tiuj terenoj je [[Eksponenta funkcio|eksponenciala]] rapideco. <ref> {{en}} Bennet K. D., Lawton Je.Ha., Gibbs A., Williamson M.H., Holdgate M.W., Hamilton W.D., Conway G.R. 1986 : The Rate of Spread and Population in Increase of Forest Trees During the Postglacial [and Discussion]. ''Philosophical Transactions of the Royal Society of London''. Series B, Biological Sciences 314:1167:523-531. </ref> [[Mamuloj]] rekoloniigis je ŝanĝeblaj rapidecoj. Brunaj ursoj, ekzemple, rapidi moviĝis ekde refuĝejoj kiam la glaĉeroj retiriĝis, estiĝante unu el la unuaj grandaj mamuloj kiu rekoloniigis la teron. <ref> {{en}} Sommer, R. S. & Benecke, N. 2005 : The recolonization of Europe by brown bears Ursus arctos Linnaeus, 1758 after the Last Glacial Maximum. ''Mammal Review'' 35:2:156-164. </ref> La lasta glaciepoko finiĝis antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jaroj, el kio rezultis la nuntempa [[distribuo]] de la ekoregionoj.
 
==Endanĝerigoj==
Linio 58:
{{referencoj}}
==Bibliografio==
*Coope,Bennet GK. RD.; &J.H. Lawton; A. SGibbs ; M.H. Wilkins,Williamson; AM.SW. Holdgate; 1994W.D. Hamilton; G.R. Conway 1986 : The ResponseRate of InsectSpread Faunasand toPopulation Glacial-Interglacialin ClimaticIncrease Fluctuationsof Forest Trees During the Postglacial [and Discussion] (in Historical Perspective). ''Philosophical Transactions: Biologicalof Sciencesthe Royal Society of London''. Series B, 344Biological Sciences 314:13071167:19523-26531. {{en}}
*Coope, G. R. & A. S. Wilkins 1994 : The Response of Insect Faunas to Glacial-Interglacial Climatic Fluctuations [and Discussion] (in Historical Perspective). ''Philosophical Transactions: Biological Sciences'', 344:1307:19-26 {{en}}
*Paquet, P. C.; Noss, R.F.; Quigley, H.B.; Hornocker, M.G.; Merrill, T. 1996: Conservation Biology and Carnivore Conservation in the Rocky Mountains. ''In:'' Large Carnivore Conservation in the Rocky Mountains of the United States and Canada. ''Conservation Biology'', 10:4, 949-963 {{en}}
*Rodriguez, J; Hortal J.; Nieto M. 2006: An evaluation of the influence of environment and biogeography on community structure: the case of Holarctic mammals. ''Journal of Biogeography'', Vol. 33:2, 291-303 {{en}}