Oomoto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kwer (diskuto | kontribuoj)
elparolo
→‎Esperanto en la Oomoto-movado: evoluiĝas --> evoluas ktp.
Linio 106:
 
==Esperanto en la Oomoto-movado==
Esperanto fariĝis tre populara en Japanio en la komenciĝo de la 1900-aj jaroj. Deguĉi Onisaburo akceptis Esperanton ĉar ĝi estis ebleco forigi la lingvan izolitecon de Japanio. Komence la ideoj de [[KITA Ikki]] pri Esperanto kiel komunikilo en orientazia [[japana imperio]] eble estis la plej granda fonto de inspiro. La grupo ĉirkaŭ la fondintino Nao ne havis intereson pri internaciaj kontaktoj. Esperanto do ne havis larĝan subtenon en Oomoto ĝis la alveno de la [[Bahaa Kredo|bahaanaj]] vojaĝantaj instruistoj [[1922]]-[[1923|23]], kiam Onisaburo havis fortan decidpovon. Pro la influo de la Bahaa Kredo, Onisaburo opiniis ke la oriento devus kontribui per spiritualismo kaj la okcidento per materia progreso en la mondo. La ilo por tiu ĉi interŝanĝo estis Esperanto. Inter la granda nombro da intelektuloj, kiuj aliĝis al Oomoto, la intereso pri Esperanto rapide kreskis. En 1923 oni komencis intensan laboron organizi Esperanto-kursojn por Oomotoanoj.
La unua kurso okazis en 1923 en Ayabe.
La kursoj bone progresis, ĉar pro la terura tertremo en Tokio, la [[Universitato de Tokio]] devis resti fermita dum pluraj monatoj kaj kelkaj studentoj povis uzi tiun tempon por instrui Esperanton. Oomoto organizis Esperanto-kursojn por siaj membroj 1923-1935 kaj denove ekde 1948.
 
Esperanto -Propaganda Oficejo estis fondata en 1925 por la praktika disvastigo de E en Japanujo. Ĝia centro estas en Kameoka, la direktisto estis Uĉimaru. Ĝi aranĝas kursojn en la tuta lando, propagandas per paroladoj, radioparoladoj, libroj kaj gazetoj. Ĝi eldonas lernolibrojn kaj vortarojn, starigas lernejojn. En 1933 en la oficejo laboris ĉ. 25 ge-Esperantistojesperantistoj,
 
Aliaj Oomotoanoj opiniis ke [[japana lingvo|la japana]] devus esti la [[monda lingvo]]. Dum kelkaj jaroj post 1930 Onisaburo subtenis tiun opinion, kaj diris ke oni uzu Esperanton por propagando, sed ne kiel mondan lingvon.
 
La forta rolo de Esperanto en Oomoto dependas de pluraj kialoj. La fortaj eldiroj por Esperanto de Onisaburo estas tre gravaj en la movado. Esperanto estas menciita en [[Reikai-monogatari]], kiu estas unu el la sanktaj skribaĵoj de la movado. Por japanoj Esperanto estas multe pli facila por lerni ol ekzemple la angla. DEGUĈI Hidemaru diris ke japanoj povas lerni Esperanton dum 30-40 % el alla tempo, kiun oni bezonas por lerni la anglan. Multaj eldiroj de, ekzemple, [[Deguti Naohi]] indikas, ke la uzo de Esperanto en Oomoto estas konsiderata kiel ’modelo’ por la mondo. Tio povas klarigi, kial Oomoto tre necedeme subtenas Esperanton, sed kial multaj Oomotoanoj ne lernas Esperanton sufiĉe bone por povi uzi ĝin praktike. Alia klarigo al tiu ĉi fenomeno estas, ke japanoj ordinare havas tre malgrandan utilon de scio de fremdaj lingvoj. Eldiroj pri Oomoto kiel ’modelo’ pri Esperanto ofte aŭdiĝis, kiam oni planis Esperanto-kongresojn en Japanio aŭ en [[Kameoka]]. Oomoto ĉiam rigardis Esperanton ankaŭ kiel praktikan helpilon por misii, kio ne detenis la movadon uzi ankaŭ aliajn lingvojn por la misio, ekz. la anglan kaj la portugalan.
 
Oomoto ĉiam atentis la rilaton inter Esperanto kaj [[homaranismo]]. Oni aktive laboris por igi la [[mondfederismo|mondfederisman]] movadon kaj la [[Unuiĝintaj Nacioj|Unuiĝintajn Naciojn]] akcepti Esperanton kiel oficialan lingvon. Oomoto estis tre fidela al Esperanto en ĝia klasika formo, kaj opiniis ke ĝi evoluiĝasevoluas kiel aliaj lingvoj. Oni malakceptis diversajn proponojn pri [[reformo de Esperanto|reformoj en la lingvo]] ĝis kiam ĝi estas ĝenerala akceptita. Same kiel la Esperanto-movado ĝenerale, oni akceptis ke ŝanĝiĝojŝanĝoj en la lingvo povos esti deciditaj en la estonteco, kiam la lingvo estos ĝenerale akceptita.
 
==Misiaj metodoj==