Kandombleo: Malsamoj inter versioj

59 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
Roboto aldono de: ca:Candomblé; cosmetic changes
e (roboto aldono de: ru:Кандомбле)
e (Roboto aldono de: ca:Candomblé; cosmetic changes)
[[ImageDosiero:Mae_Aninha.jpg|thumb|right|'''Mãe Aninha''' - ''Iálorixá'' de la templo ''Ilê Axé Opó Afonjá'' en ''Salvador da Bahia'']]
 
'''Kandombleo''' (''Candomblé'') estas afrik-devena brazila [[religio]], kiu estas praktikata precipe en [[Brazilo]], sed ankaŭ en najbaraj landoj. Ĉi-tiu kredo venis al Brazilo el [[Afriko]]; ĝi estis kunportita de afrikaj [[pastro]]j, kiuj estis alportataj kiel [[sklavo]]j el diversaj regionoj de Afriko fine de la [[15-a jarcento|15-a]] ĝis meze de la [[18-a jarcento|18-a]] jarcento.
Komence, Kandombleo estis malpermesata fare de la [[katolikismo|Katolika Eklezio]] kaj nur praktikata fare de sklavoj; iuj [[registaro]]j ĝin eĉ persekutis. Tamen ĝi transvivis pli ol kvar jarcentojn kaj rimarkinde disvastiĝis ekde la fino de sklaveco.
 
Nuntempe ĝi estas establita kaj pleje rekonata religio, kun anoj en ĉiuj klasoj de la socio kaj dekmiloj da [[templo]]j. En aktualaj [[enketo]]j, pli ol 2 milionoj da brazilanoj deklaris Kandombleon sia religio (tio estas ĉ. 1,5  % de la tuta enloĝantaro).
 
En brazila [[kulturo]], malsamaj religioj ne ekskluzivas unu-la-alian; multaj homoj kun aliaj kredoj - laŭ iuj afrik-brazilaj kultur-organizoj ĝis 70 milionoj - kutime aŭ temp-al-tempe partoprenas Kandomble-ritualojn. [[Gedioj]], [[rito|ritualoritualoj]]j kaj [[festotago]]j de Kandombleo estas grava parto de la brazila [[folkloro]].
 
Oni distingu Kandombleon disde [[Umbando]] kaj [[Kimbando]]. Tiuj estas aliaj afrik-brazilaj religioj kun simila deveno. Same, Kandombleo estas malsama ol la aliaj afrik-devenaj religioj en [[Ameriko]], kiel [[Voduno]] en [[Haitio]], [[Santerio]] en [[Kubo]] aŭ [[Obeao]]. Ili disvolviĝis sendepende de ĝi kaj apenaŭ konatas en Brazilo.
 
== Nacioj ==
 
Brazilaj sklavoj devenas de granda nombro da [[etno]]j, inter ili [[Joruboj]], [[Eveoj]] kaj [[Bantuoj]]. Ĉar la religioj de la unuopaj grupoj malsame disvolviĝis depende de la regiono, nuntempe oni distingas inter [[sekto]]j aŭ [[nacio]]j (''Naçoes''), kiuj distingiĝas laŭ la gedioj kultataj, la [[muziko]] kaj [[festo]]j, kaj la religia [[lingvo]] uzata dum la ritualoj.
La jena listo estas maldetala klasifiko de la plej gravaj nacioj, ilia religio kaj iliaj sanktaj lingvoj:
 
* [[Ketu]] aŭ ''Queto'' (ĉefe [[Bahio]], sed ankaŭ preskaŭ ĉiuj aliaj regionoj) - [[Joruba lingvo|Joruba]] (portugale ''Iorubá'' aŭ ''Nagô'')
** ''Efa'' kaj ''Ijexá'' en [[Bahio]], [[Rio-de-Ĵanejro]] kaj [[San-Paŭlio]]
** ''Nagô'' aŭ ''Egba'' en [[Pernambuko]], [[Rio-de-Ĵanejrio]] kaj [[San-Paŭlo]]
** ''Oió-ijexá'' aŭ ''Batuque-de-Naçao'' en [[Suda Rio-Grando|Rio Grande do Sul]]
** ''Mina-nagô'' aŭ ''Tambor-de-Mina'' en [[Maranjo]]
** ''Xangô'' en [[Pernambuko]], [[Paraibo]] kaj [[Alagoaso]]
** ''Xambá'' en [[Alagoaso]] kaj [[Pernambuko]] (preskaŭ mortinta)
* [[Bantu]], [[Angola]] aŭ [[Batuque]] ([[Suda Rio-Grando|Rio Grande do Sul]], [[Bahio]], [[Pernambuko]], [[Rio-de-Ĵanejrio]], [[Minas-Ĝerajso|Minas Gerais]], [[San-Paŭlio]] kaj [[Gojaso|Goiás]]) - miksaĵo el [[Bantua lingvo|Bantua]], [[Kibunda lingvo|Kibunda]] kaj [[Kongola lingvo|Kongola]]
** ''Bantu'', ''Angola'' aŭ ''Batuque'' ([[Suda Rio-Grando|Rio Grande do Sul]]) - miksaĵo el la ''Oió-ijexá''-lingvoj
** ''Caboclo'' (kultas krom la [[Oriŝaoj]]n ankaŭ [[indianoj|indianajn]] gediojn)
* [[Jeje]]. ''Jeje'' estas Esprimo el la [[Joruba lingvo]] signifanta ''fremdulo''. La Jejea nacio estiĝis en Brazilo el [[Fonoj]], kiuj ĉefe venis el [[Benino]]. ''Jeje'' praktikatas en [[Bahio]], [[Rio-de-Ĵanejrio]] kaj [[San-Paŭlio]]. Ĝi uzas la [[Evea lingvo|Eve]]-[[Fona lingvo|FonajFonajn]]n lingvojn.
** ''Mina Jejé'' en [[Maranjo]]
** ''Babaçue'' en [[Parao]]
 
== Kredo ==
 
Kandombleo estas speco de [[spiritismo]]. Ĝiaj anoj kultas multnombron da gedioj derivitaj de afrikaj gedioj:
 
* la [[Oriŝaoj]] (''Orixás'') de la Joruba [[mitologio]], kreitaj fare de la di-patro [[Oloruno]]
* la [[Voduno]]j (''Voduns'') de la Fona aŭ Evea mitologio, kreitaj fare de la di-patro ''Mawu''
* la [[Inkicoj]] (''Inkices'') de la Bantua mitologio, kreitaj fare de la plej supra dio [[Zambio]] aŭ ''Zambiapongo''
 
Kandombleo nur retenis iujn el la centoj da gedioj alpreĝitaj en Afriko. Surface, la gedioj de la diversaj nacioj tre similas unu-la-alian, t.e. multaj Oriŝaoj, Vodunoj kaj Inkicoj kompareblas, sed reale, ili povas esti tre malsimilaj.
Dum la lastaj jaroj ekestis "[[fundamentismo|fundamentisma]]" movado ene de Kandombleo, kiu kontraŭas la kristanajn elementojn kaj provas estigi "puran" Kandombleon surbazantan nur sur afrikaj elementoj.
 
== Ritualoj ==
 
Kandomblean ritualon (''toque'') konsistigas du partoj:
 
* La pretigo, komencanta foje unu semajnon antaŭ la ceremonio. Ĉi-dume la loko de la ceremonio estas purata kaj ornamata fare de la iniciitoj. Flagoj en la koloro de la Oriŝao, pro kies honoro la ceremonio estas farata, estas almetataj, kaj bestoj estas oferataj. Parto de la [[viando]] estas por la Oriŝaoj, la alia parto pretigatas por la vespera festmanĝo.
* La publika parto kaj la festo konsistas el tio, ke la sanktaj infanoj (la iniciitoj) ĝis-trance dancas kaj enkorpumas sian Oriŝaon. La ''Babalorixá'' (patrono) faras simbolajn kantojn kaj dancojn, kiuj memorigas pri la ecoj de la Oriŝao. La ritualo finiĝas per [[bankedo]].
 
La kandomblea muziko, grava parto de la ritualo, devenas de afrika muziko kaj ege influis aliajn popolajn (ne-relegiajn) muzik-stilojn brazilajn.
 
== Temploj ==
 
[[ImageDosiero:Ile_opo_afonja.jpg|right|300px|thumb|La templo '''Ilé Axé Opó Afonjá''' en ''Salvador da Bahia'']]
 
La kandombleaj [[templo]]j nomiĝas ''casas'' (domoj), ''roças'' aŭ ''Terreiros''.
Estas du specoj da ''casas'':
 
* '''Grandaj domoj''' kun strikta [[hierarkio]], kie aŭ nur inoj estras (kiel ''Ialorixá'' - di-patrino) aŭ kie povas estri ambaŭ seksoj.
** Al la matriarkaj domoj apartenas:
*** Ilé Axé Iyá Nassô Oká - Casa Branca do Engenho Velho - en [[Salvador da Bahia]], kiu estas kredata la unue malfermita domo
*** Ilé Iyá Omi Axé Iyámase do Gantois - Gantois - [[Salvador da Bahia]]
*** Ilé Axé Opó Afonjá - Opó Afonjá - [[Salvador da Bahia]]
*** Ilé Axé Alaketu - Alaketu - [[Salvador da Bahia]]
*** Terreiro do Bogum - [[Salvador da Bahia]]
*** Casa das Minas - fondita ĉ. [[1796]] - [[São Luiz Maranhão]]
** Geaj domoj estas inter aliaj:
*** Ilé Axé Oxumare - Casa de Oxumare
*** Asé Yangba Oloroke ti Efon - Terreiro do Oloroke
* '''Eta domoj''', kiuj estas sendependaj kaj estratas fare de la ''Babalorixá'' (di-patro) aŭ ''Ialorixá'' (di-patrino) kaj la Oriŝao, kaj ankaŭ apartenas al ili. Ne estas centrala estrejo, kaj kaze de la morto la templo aŭ estas pluestrata fare de parencoj aŭ estas fermata.
 
Plialtiĝi en la hierarkio de ''granda domo'' necesigas la lernadon de longdaŭraj iniciadaj ritualoj. Post la morto de ''Ialorixá'', ŝia posteulo kutime estas elektata el iliaj filinoj, pere de la ludo ''Búzios''. Sed la postvico povas esti tre pridebatata kaj eblas, ke neniu posteulo estas trovata. Tiukaze la domo ofte estas partigata aŭ fermata, pro kio nur malmultaj domoj en Brazilo estas pli maljunaj ol 100 jaroj.
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
* [http://www.brazil.org.uk/page.php?cid=1113 La brazila ambasadejo en Londono pri Kandombleo] (en la angla)
* [http://www.brasilfolclore.hpg.ig.com.br/candomble.htm Candomblé] (en la portugala)
* [http://www.geocities.com/Athens/Acropolis/1322/page9.html Ilé Axé Opô Afonjá, granda domo] (en la angla)
{{Commons|Candomblé}}
<br clear=all>
 
[[Kategorio:Kandombleo|*]]
[[Kategorio:Afrika Kulto]]
{{Commons|Candomblé}}
<br clear=all>
 
[[ca:Candomblé]]
[[da:Candomblé]]
[[de:Candomblé]]
2 619

redaktoj