Manuskriptoj de la Morta Maro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 77:
* kopio de la liturgio de la Sabato de Qumran. (Tio konfirmas la informon de Jozefo Flavio laŭ kiu partoprenis en la kontraŭromia ribelo ankaŭ membroj qumranaj.
 
 
===Kunfandinda===
[[Image:Deadseascrolls.jpg|thumb|en muzeo de Amano]]
La '''Skribrulaĵoj de la Morta Maro''' aŭ '''Kumranaj tekstoj''' estas aro de antikvaj [[manuskripto]]j, malkovritaj en dezertaj kavernoj kaj antikvaj ruinoj de [[Judeo]] (ili estas el [[ledo]], [[papiruso]] kaj unufoje el [[kupro]]). La malkovro estas unu el la plej gravaj eventoj de la moderna historio kaj precipe por la [[biblioscienco]]. La rulaĵoj enhavas la plej malnovajn bibliajn tekstojn, kiuj pruvas, ke la hebrea Biblio jam elformiĝis ĝis [[70|70 p.K.]].
 
Oni trovis la dokumentojn en kvin gravaj lokoj de Judeo: en [[Hirbet Kumrán]], [[Vádi al-Muraba]], [[Nahal Hever]] (Vádi Khabra) kaj [[Nahal Ceélim]] (Vádi Szeijál), [[Vádi Dálije]] kaj [[Masada]].
 
La unuajn manuskriptojn trovis beduena paŝtista junulo en Hirbet Kumrán, [[1947]]. Oni trovis en 11 kavernoj ĉe Kumrano multajn manuskriptojn, pri kiuj oni supozas, ke ili estis parto de libraro de esenoj, juda fundalisma komunumo. La esena sekto agadis inter la 2-a jc. aK. kaj 68 p.K. Laŭ kelkaj sciencistoj, la verkojn kaŝis judoj dum la kontraŭromia ribelo (67–73 p.K.). Plimulto de la manuskriptoj estiĝis en la 1-a jc. (a.K. kaj p.K. ĝis 68).
 
Plej bone konserviĝis la manuskriptoj el la unua kaverno de Kumrano (skribrulaĵo de Jesaja, la regularo de la komunumo, Batalo de filoj de la lumo kontraŭ filoj de la mallumo (Batala skribrulaĵo), adoraj psalmoj (Hadajo), Habakuk-komentario kaj sep pluaj rulaĵoj.
 
En la 2-a kaverno oni trovis fragmentojn, en la 3-a trovis kupran rulaĵon listigantan la templajn trezorojn kaj ties kaŝejojn. La verkojn de la esena komunumo kaŝis la 4-a kaverno (400 manuskriptoj el la malnova Testamento).
 
Oni trovis en la 11-a kaverno ankaŭ apokrifajn manuskriptojn, nekonatajn psalmojn. Verŝajne tie kaŝiĝis la Templa rulaĵo, aĉetita en 1967 de la beduinoj (tiu skizas la konstruplanojn de la ideala jerusalema templo).
 
Vádi al-Muraba troviĝas je 18 km de Kumrano (sude) kaj oni trovis tie verkojn, kiujn kaŝis rifuĝintoj de armeanoj de Bar Kochba (post 135 p.K). Oni trovis du leterojn de Bar Kochba, fragmentojn el la Biblio kaj jurajn dokumentojn en la hebrea, arama, kaj greka.
 
La tria kaŝejo estis malkovrita en 1952, kiam paŝtistoj prezentis grekan traduko de la etprofetoj el la 1-a jc. p.K.. Oni ankaŭ prezentis leteroj de Bar Kochba kaj jurajn dokumentojn el la epoko. Samajn dokumentojn trovis ono ĉe la 4-a trovejo.
 
La 5-a trovejo estas Masada. Oni trovis tie libron de la [[Predikatoro]] (75 a.K.) en la hebrea lingvo kaj aliajn bibliajn kaj judajn tekstojn.
 
Ĝis 1991, nur la judaj esploristoj rajtis analizi la tekstojn, tiam la monopolo rompiĝis.
 
[[Kategorio:Biblio]]
 
== Referencoj ==