Orgeno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: vls:Orgel
→‎Historia superrigardo: krampa problemo
Linio 253:
Dum la [[Baroko|barokepoko]] la orgenmuziko trapasis sian duan kulminon. La tiutempe plene perfektigitaj, laŭregione tre diferencaj orgentipoj sekvigis respektive multspecan kaj same varian orgenmuzikon. Orgenmuziko el la barokepoko estas ankoraŭ nuntempe fiksa ero de multaj orgenkoncertoj, kion kaŭzas, ke el tiu tempo multaj fontoj, sed ankaŭ kelkaj orgenoj, transdaŭris ĝis hodiaŭ. La plej famaj reprezentantoj el ĉi tiu epoko estas [[Heinrich Scheidemann]] (1596-1663), [[Franz Tunder]] (1614-1667), [[Johann Adam Reincken]] (1623-1722), [[Dietrich Buxtehude]] (1637–1707), [[Vincent Lübeck]] (1654-1740), [[Georg Böhm]] (1661-1733) kaj [[Nicolaus Bruhns]] (1665-1697) en la nordgermana regiono, [[Samuel Scheidt]] (1587-1654), [[Johann Pachelbel]] (1653–1706), [[Johann Kuhnau]] (1660-1722), [[Friedrich Wilhelm Zachow]] (1663−1712), [[Johann Gottfried Walther]] (1684–1748) kaj laste, sed ne balaste [[Johann Sebastian Bach]] (1685–1750) en la mezgermana regiono, [[Johann Jakob Froberger]] (1616-1667), [[Johann Caspar Ferdinand Fischer]] (~1665–1746) kaj [[Gottlieb Muffat]] (1690–1770) en la sudgermana regiono, [[Jan Pieterszoon Sweelinck]] (1562-1621) en Nederlando, [[François Couperin]] (1668–1733) en Francio kaj [[Juan Cabanilles|Juan Bautista José Cabanilles]] (1644–1712) en Hispanio.
 
[[Dosiero:Paix1.jpg|thumb|200px|{{Audio|Paix1.ogg|Jacob Paix}} (1556–1623?) (eld.):''Ein gůter newer Teutscher Tantz'']]
Kiam finiĝis la barokepoko meze de la 18-a jarcento, la intereso pri orgenoj ege malpliiĝis. post longa paŭzo dum la klasikisma epoko la orgenmuziko travivis sian trian kulminon en la epoko de la [[romantikismo]], en kiu krom la revekiĝinta intereso pri malnovaj formoj ligataj kun la nova tonlingvo ankaŭ evoluis la simfonia orgenmuziko. Plej famaj reprezentantoj ĉiepokaj estas i.a. [[Felix Mendelssohn Bartholdy]] (1809–1847), [[Johannes Brahms]] (1833–1897) kaj [[Max Reger]] (1873–1916) en Germanio, [[César Franck]] (1822–1890), [[Jacques-Nicolas Lemmens]] (1823-1881), [[Alexandre Guilmant]] (1837-1911) kaj [[Charles-Marie Widor]] (1844–1937) en Francio.