Brita Hindio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
FoxBot (diskuto | kontribuoj)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fiu-vro:Briti India; cosmetic changes
Linio 39:
 
== Esperanto en Brita Hindio ==
'''Brita Hindujo'''. La ĉefa plantinto de Esperanto estis la fama angla propagandisto kolonelo [[John Pollen]]. Pro sia ofico ofte li vizitis tiun landon kaj varbis por Esperanto adeptojn el diversaj sociaj rondoj. La unuaj Esperantistoj estis [[Louis Peltier]] en [[Bombay]] en 1903, I. B. Banerjea en [[Calcutta]] kaj T. Adinarayana Chettiar en Salem en 1905, presinta la 24-an de oktobro la unuan artikolon pri Esperanto en "Indian Review". Samjare aperis la unuaj Esperanto-grupoj en Bombay kaj [[Udipi]]. En 1906, post Esperanto-kunveno aranĝita en "Asiatic Society of Bengal", oni fondis Esperanto-grupon ankaŭ en Calcutta, kie A. Sirnper gvidis kursojn. Ankaŭ samjare oni fondis la gazeton "La Pioniro en Marikappan" kaj propagandaj artikoloj aperis en "Madras Times" kaj "Madras Mail" kaj la estrino de misiista kristana lernejo en Damoh s-ino I. Franclin enkondukis Esperanton kiel unu el la novaj lingvoj. En 1907 Esperanto-grupoj troviĝis en Penĝab: en Agra kaj Travancur, kaj la diversaj Esperanto-grupoj unuiĝis en la societo "The Esperanto Association of India". En 1914 oni ricevis informon pri la oficiala enkonduko de Esperanto en Supera Lernejo de [[Benares]]. La movado kreskis senhalte dum vivis ĝia inspiranto J. Pollen, sed post lia morto en 1923 haltis ĉio kaj laŭ la statistiko de [[Johannes Dietterle]] en 1928 eĉ unu Esperanto-grupo ne ekzistis, nur izolaj Esperantistoj en 12 lokoj. "Simile kiel Eŭropo, Hindujo kun sia multlingveco estas antaŭdestinita por propagando de Esperanto. Kvankam la hindustana kaj angla lingvoj tie jam plenumas la servon de helplingvoj, Esperanto havos sufiĉe da ŝancoj, tuj kiam ni povos propagandi Esperanton per hindlingvaj propagandiloj" (ICK-raporto 1930). "Nia speciala delegito, s-ro [[Joseph_RJoseph R._Scherer Scherer|Scherer]], faris paroladojn en [[Rangun]], Calcutta kaj Bombay, vizitis multajn redakciojn de indiĝenaj gazetoj. Bedaŭrinde la politika situacio absolute malfavoris publikan agadon dum la vojaĝo kaj plej granda retenemo estis necesa." (1931) "[[Edmond Privat|D-ro Privat]], post reveno el Hindujo (kien li akompanis [[Mohandas Karamchand Gandhi|GandhiGandhion]]on) skribis al ni, ke li faris paroladojn pri Esperanto en la Universitato de [[Delhi]], en Benares ĉe la Hinda Universitato, en Santiniketan kaj en [[Madraso]]. En diversaj lokoj fondiĝis rondo por eklerni la lingvon." (1932) "Por longa tempo ankoraŭ Hindujo restos malfacila, kvankam tre taŭga teritorio por nia laboro. Marin, okaze de vojaĝo, kiel antropologo, propagandis en Delhi, [[Agra (Barato)|Agra]] kaj aliaj urboj. L. Sinha klopodis speciale en [[Bengalio]], ankaŭ lia frato skribis en la gazetaro favore por Esperanto." (1933.) UEA-delegitoj estis dum 1933 en Bombay kaj Calcutta.
 
== Fontoj ==
Linio 48:
 
{{EdE|H}}
{{LigoLeginda|zh}}
 
[[Kategorio:Barato]]
[[Kategorio:Brita Hindio]]
[[Kategorio:Britio]]
 
{{LigoLeginda|zh}}
 
[[ar:الهند البريطانية]]
Linio 66 ⟶ 65:
[[es:Raj Británico]]
[[fi:Brittiläinen Intia]]
[[fiu-vro:Briti India]]
[[fr:Raj britannique]]
[[hi:ब्रिटिश राज]]