Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
Ankaŭ mi, kiam mi eklernis en 2004, opiniis la uj-formon malmodan kaj antikvecan. Sed antaŭ du jaroj mi legis la libron [[Rusoj loĝas en Rusujo]] de [[Anna Löwenstein]] en kiu troviĝas tekstoj de multaj esperantistoj, kaj tiel mi konvinkiĝis pri la pli granda facileco de la uj-sistemo por komencantoj. De tiam mi ĉiam uzas tiun sistemon dum instruado, kaj nun ankaŭ dum verkado de tekstoj. Amike, [[Vikipediisto:Lvh|Bea]] 12:24, 14. Dec 2009 (UTC)
 
== Kial vi minuskligas nomojn? ==
 
Salutojn, ŝajne vi sisteme minuskligas la familiajn nomojn de personoj ([[Ilona Staller]], [[Gretchen]]). La esperanta vikipedio iam decidis, ke je la unua apero en la propra artikolo la nepersona nomo aperu majuskle, kaj mi ne aŭdis, ke oni nuligis tiun ĉi decidon.
 
Se okazis tia nuligo, mi tre dankus, se vi povus indiki ĝin al mi. Alie mi petas vin respekti la decidon de la vikipedia komunumo.
 
– [[Vikipediisto:Umbert'|Umbert']] 16:12, 2. Jan 2010 (UTC)