Vasilij Eroŝenko: Malsamoj inter versioj

17 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e (... kaj ŝuperŝigno)
e
[[Dosiero:Eroshenko_Vassili_001.jpg|thumb|right|Vasil Eroŝenko, 1921, Ĥarbin]]
'''Vasilij EROŜENKO''', [[rusa lingvo|ruse]] '''Василий Яковлевич Ерошенко''' (naskiĝis la {{daton|12|januaro|1890}} en [[Obuĥovka]], mortis la {{daton|23|decembro|1952}}) estis [[rusia esperantisto]], ukraino laulaŭ deveno (laŭ patro), [[verkisto]], [[lingvisto]] kaj pedagogo. Li esperantistiĝis inter [[1908]] kaj [[1910]].
 
==Vojaĝoj==
Malgraŭ sia [[blindeco]] ekde la 4-a jaraĝo li multe vojaĝis tra la mondo helpe de [[Esperanto]]. En [[1912]] li entreprenis sian unuan E-vojaĝon en [[Britio]]n, kie li lernis en instituto por blinduloj. En aprilo de [[1914]] Eroŝenko venis en [[Japanio]]n kaj studis [[masaĝo]]n ĉe blindula lernejo en [[Tokio]], aŭdinte, ke japanaj blinduloj ofte memstariĝas per tiu ĉi metio.
 
Tie li ageme propagandis Esperanton inter la blindaj studentoj. Post du jaroj li vojaĝis en [[Siamo]]n kaj fondis tie blindulan lernejon. Transveturante [[Barato]]n, li estis tie malliberigita kaj poste elpelita kiel rusa [[bolŝeviko]]. Dum somero [[1919]] li forkuris tra [[Ŝanhajo]] denove en [[Japanio]]n.
 
Bone regante la japanan lingvon, Eroŝenko verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresema japana literaturistaro.
 
La {{daton|1|majo|1921}} pro partopreno en laborista manifestacio kaj en kongreso de japana socialista federacio, Eroŝenko estis arestita kaj baldaŭ ricevis elpelordonon. Tiam li venis en [[Ĉinio]]n kaj dum [[1922]] prelegis lekciojn pri [[rusa literaturo]] kaj aliaj temoj en [[Pekino|Pekina]] universitato kaj edukista kolegio por virinoj.
 
== En Sovetunio ==
694

redaktoj