Halterego: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Tradukita el la ruslingva Vikipedio
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:09, 5 jan. 2010

Halteregolonghaltero estas granda haltero por levi pezon ĉe halterlevado. La stango de la malmuntebla halterego havas ĉe la finoj mufojn por fiksi pezon, konsistanta el diversmasaj halterdiskoj kaj fiksiloj.

Premo de halterego

Olimpikaj halteregoj

Vira halterego

La stango de la olimpika halterego havas mason de 20 kg, longon de 220 cm kaj diametron de 28 mm, ĉe tio la finoj de la stango, sur kiun oni surmetas halterdiskojn, havas diametron de 50 mm. Ŝarĝo kombiniĝas el sortimento de la laŭnormaj, kovritaj de kaŭĉuko diskoj 450 mm en diamero, kun maso de 25, 20, 15 aŭ 10 kg (respektive de ruĝa, blua, flava kaj verda koloro), kaj la malgrandaj diskoj kun maso de 5, 2.5, 1.25, 1, 0.5 kaj 0.25 kg. Ĉe fortolevado estas uzataj la diskoj kun maso de 50 kg. Maso de la laŭnorma fiksilo estas 2.5 kg.

Virina halterego

La virina olimpika halterego similas al tiu de la vira, sed ĝia stango estas malpli longa – 2.05 m, malpli peza – 15 kg kaj havas malpli grandan diametron – 25 mm. La virina halterego ne havas entranĉetojn en la mezo de la stango, ĉar la entranĉetoj en la mezo ekzistis por plenumi movojn per unu mano, kiuj nuntempe ne uzatas.

Laŭnorma halterego

La stango de la laŭnorma halterego havas diametron de 25 mm laŭ la tuta longo kaj mason de 20 kg. Kiel ŝarĝo uzatas la halterdiskoj kun maso de 20, 15, 10, 5, 2.5, 1, 1.25, 0.75 kg kaj aliaj, depende de produktisto de instalaĵo.

Halterego kun EZ-stango

En kelkaj okazoj uzatas halterego kun la kurba stango, ankaŭ nomata EZ-stango. Tia halterego ofte uzatas por ekzerci bicepsojn.

Halterego kun T-stango

Ankaŭ ekzistas halterego kun la stango en formo de la litero T. Sur la malsupra fino de tia stango oni fiksas ŝarĝon.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Il Haltero Ŝablono:Il Halterlevo