Hindia tondilbekulo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MSBOT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fa:آب‌شکاف
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: en:Indian Skimmer; cosmetic changes
Linio 18:
La '''Hindia tondilbekulo''' aŭ '''Blankkola tondilbekulo''' (''Rhynchops albicollis'') estas birdo simila al marbirdo [[ŝterno]], unu el la tri tre similaj specioj de la familio de [[tondilbekulo]]j.
 
== Disvastiĝo ==
Tiu specio reproduktiĝas kaj loĝas ĉefe en norda [[Barato]], sed ankaŭ en norda [[Pakistano]], [[Bangladeŝo]], [[Birmo]] kaj rare en suda [[Barato]], [[Nepalo]], [[Tajlando]], [[Kamboĝo]], [[Laoso]] aŭ suda [[Vietnamio]] kaj okcidente en [[Irano]] aŭ [[Omano]]. La entuta loĝantaro estas inter 5,000 kaj 10,000 birdoj, do bezonas protekton. Ĉefaj minacoj devenas el perdo de ties medioj -rezervejoj terkulturigas tiun medion-, ĝenado, poluado, ktp.
 
== Aspekto ==
Ili havas tre longajn flugilojn kaj la dorso kaj krono estas nigraj sed la nuko estas blanka eĉ en reproduktuloj malkiel ĉe sia samfamilianoj. Kontraste kun tiuj nigraj supraj partoj, la frunto, subaj flugilbordoj kaj la resto de la korpo estas blankaj. La beko estas longa kaj ruĝoranĝa kun flava pinto; la suba makzelo estas pli longa kaj fleksebla. La vosto estas mallonga, blanka kaj forkoforma. La kruroj estas brilruĝaj. Ambaŭ seksoj esta similaj sed inoj iomete pli malgrandaj. Junuloj havas pli malhelajn bekon kaj krurojn kaj pli grizbrunan plumaron.
 
== Kutimoj ==
Tiuj birdoj loĝas ĉe bordoj de riveroj, lagoj, apudaj marĉoj, ktp. Post reproduktado ankaŭ ĉe estuaroj. Ili nestas kaj ripozas kolonie. La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn. Ili manĝas flugante malalte super la akvosurfaco kun la suba makzelo skrapanta la akvo kaj la supra malferma serĉe de etaj [[fiŝo]]j aŭ [[krustulo]]j, kiujn prenas per tuŝado kaj dumtage kaj dum plenlunaj noktoj. Ili ripozas longdaŭre socie en sablejoj ĉe riveroj, estuaroj, akvobordoj aŭ lagetoj.
 
[[Kategorio:Tondilbekuloj]]
 
[[en:Indian Skimmer (bird)]]
[[fa:آب‌شکاف]]
[[fr:Bec-en-ciseaux à collier]]