Hanovro (lando): Malsamoj inter versioj

1 320 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
Regantoj
(Ŝablono:Landoj de la Germana Federacio)
(Regantoj)
 
Post la [[Dua Mondmilito]] la lando [[Prusio]] estis malfondita. Per dekreto de la brita militista registaro la lando Hanovro estis restarigita la {{daton|23|aŭgusto|1949}}, sed ĝuis nur tre mallongan memstaran ekziston, ĝis kiam alia dekreto la [[23-an de novembro]] samjare unuigis ĝin kun najbaraj landopartoj al la nove kreita [[federacia lando]] [[Malsupra Saksio]].
 
== Regantoj ==
La dinastio [[Hanovro (dinastio)|Hanovro]] regis la '''duklandon [[Brunsvigo-Luneburgo]]''', ankaŭ nomata "lando Hanovro", kiu ekde 1692 fariĝas '''elekto-princlando'''.
 
Hanovro kaj Britio havis komunan monarĥon de [[1714]] ĝis [[1837]] (en Hanovro unue kiel [[princo-elektisto]], ekde 1815 kiel [[reĝo]]).
 
=== [[Princo-elektisto|Princoj-elektistoj]] de Brunsvigo-Luneburgo ===
* 1708-1727 [[Georgo la 1-a (Britio)|Georgo la 1-a]], ekde 1714 ankaŭ reĝo de Britio en [[persona unio]]
* 1727-1760 [[Georgo la 2-a (Britio)|Georgo la 2-a]]
* 1760-1806 [[Georgo la 3-a (Britio)|Georgo la 3-a]], ''"la Freneza Reĝo Georgo"''
 
== Reĝoj de Hanovro ==
* 1815-1820 [[Georgo la 3-a (Britio)|Georgo la 3-a]], ''"la Freneza Reĝo Georgo"''
* 1820-1830 [[Georgo la 4-a (Britio)|Georgo la 4-a]]
* 1830-1837 [[Vilhelmo la 4-a (Britio)|Vilhelmo la 4-a]], lasta reĝo en [[persona unio]] kun [[Britio]]. Post li, [[Viktoria (Britio)|Viktoria]] heredis la britan tronon. En la lando Hanovro, laŭ la [[salfranka leĝo]] nur viro rajtis heredi la tronon. Tiel la persona unio inter la du reĝlandoj finiĝis.
* 1837-1851 '''Ernesto Aŭgusto la 1-a''' de Hanovro
* 1851-1866 '''Georgo la 5-a''' de Hanovro
En [[1866]] la reĝlando estis konkerita kaj aneksita de [[Prusio]] kaj ĉesis ekzisti kiel memstara lando.
 
{{Landoj de la Germana Federacio}}
40 268

redaktoj