Pietro Locatelli: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ewout (diskuto | kontribuoj)
mi bonvenigus kortrolon
 
Ewout (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Pietro Antonio LOCATELLI''' ([[3-a de septembro]] [[1695]] - [[30-a de marto]] [[1764]]) estis [[Italio|itala]] [[komponisto]] kaj violonisto.
 
Li naskiĝis en [[Bergamo]] en Italio. Li studis en [[Roma]] ĉe [[Giuseppe VALENTINA]]. Post kelkaj vojaĝoj tra Francio kaj Germanio li ekloĝis en [[1729]] en ''[[Amsterdam'']], kie li instruis violonoludadon kaj vendis italajn kordojn. Li ankaŭ gvidis la tiean ''Collegium Musicum'', kiu konsistis el riĉaj muzikamatoroj kaj por kiu li ankaŭ komponis.
 
La verkoj de Locatelli estas ĉefe por la [[violono]], instrumento kiun li [[virtuozo|virtuoze]] ludis. Lia eble plej signifa publikaĵo estas la ''Arte del violino'', opuso 3, kolekto da dek du [[konĉerto]]j kiu enhavas dudek kvar teĥnike komplikajn ''capriccio''-jn - tiuj povus funkcii kiel etenditaj [[kadenco]]j, sed nuntempe kutime estas ludataj aparte de la konĉertoj.