Willem Frederik Hermans: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hr:W.F. Hermans
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: hr:Willem Frederik Hermans; cosmetic changes
Linio 5:
Willem Frederik Hermans naskiĝis en [[Amsterdam]] je la 1-a de septembro 1921. Li studis ekde septembro 1940 [[socia geografio|socian geografion]] ĉe la [[Universitato de Amsterdam]], sed transiris al [[fizika geografio]]. En 1953 li eklaboris ĉe la [[Regna Universitato de Groningen]], unue kiel asistento kaj poste kiel lektoro pri fisika geografio. Hermans doktoriĝis en 1955 che la Universitato de Amsterdam pri franclingvo tezo pri tertavoloj en areo en [[Luksemburgio]].

En Groningen Hermans propradire daŭre kontraŭiĝis de siaj samfakuloj. Oni ne donis al li la [[laboratorio]]n kiun li demandis, dum jaroj li nur rajtis instrui unuajarajn studentojn, kaj ne povis esplori enkampe. Siaj kontraŭuloj diris ke li mulmulte vizitis la instituton kaj ofte forestis dum li devis lekcii.

Post akuzoj ke li donis ĉiun sian tempon al verkado kaj ne al sia vera laboro, komisio establiĝis. Tiu konkludis ke la akuzoj estis plejparte senbazaj. Je la 1-a de septembro [[1973]] Hermans honore maldungiĝis, kaj ekloĝis en [[Parizo]] kiel plentempa verkisto. En la apenaŭ kaŝita [[ŝlosilromano]] ''Onder professoren'' [Inter profesoroj] li sin venĝis sur siaj kontraŭuloj kaj la akademia medio kiu lin forpelis.

Post la milito Hermans kunlaboris en diversaj literaturaj revuoj. En 1952 li ekprocesiĝis pro tekstparto en ''Ik heb altijd gelijk'', kiun oni konsideris ofendeca por katolikoj. Li absolviĝis.

Hermans enkondukis la filosofon [[Ludwig Wittgenstein]] al la granda publiko; li tradukis ties ''Tractatus logico-philosophicus''. En 1971 oni al li aljuĝis la [[P.C.Hooft-premio]]n, sed li rifuzis ĝin.

Hermans estis sufiĉe malsocietema. La titolo de unu el siaj romanoj, ''Ik heb altijd gelijk'' [Mi ĉiam pravas] certe ankaŭ aplikis al li persone, kaj li akre (sed lerte kaj por nekoncernitoj amuze) kritikis siajn kontraŭulojn. Tamen en persona vivo li povis esti tre kora.

Lia verkaro konsistas el [[romano]]j, [[rakonto]]j, [[eseo]]j kaj filosofiaj kaj sciencaj verkoj. Li ankaŭ fotis kaj faris [[glubildo]]jn. Lia stilo estas [[ekzistadismo|ekzistadista]] kaj angora, kun mallongaj kaj trafaj frazoj. Li influiĝis de la [[2-a Mondmilito]] kaj la germana okupado de Nederlando, kiu estas la sceno por liaj pli longaj romanoj ''De tranen der acacia's'' [La larmoj de la akacioj] kaj ''De donkere kamer van Damokles'' [La senluma ĉambro de Damoklo].

Hermans mortis la 27-an de aprilo 1995.
Linio 40:
* ''De laatste roker'' (rakontoj, [[1991]])
* ''In de mist van het schimmenrijk'' (rakonto, [[1993]])
* ''Ruisend gruis'' (romano, publikigita postmorte [[1995]])

Neniuj verkoj de Hermans tradukiĝis en Esperanto.

{{DEFAULTSORT:Hermans, Willem Frederik}}

[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1921]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1995]]
Linio 53 ⟶ 54:
[[et:Willem Frederik Hermans]]
[[fr:Willem Frederik Hermans]]
[[hr:W.F.Willem Frederik Hermans]]
[[hu:Willem Frederik Hermans]]
[[it:Willem Frederik Hermans]]