Sinaja kodekso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Codex sinaticus.jpg|thumb|right|Parto el Codex Sinaiticus: dua ĉapitro de libro de Ester]]
 
La '''Codex Sinaiticus''' [kodeks sinaitikus] ('''Sinaja kodekso''') estas kodekso el la [[Sinaja duoninsulo]], el la [[4-a jarcento]] post Kristo. Ĝi estas grandlitera, greklingva [[Biblio]]-manuskripto. La kodekso entenas grandan parton de la [[Malnova Testamento]] kaj senmanke la Novan Testamenton. Krom tiuj, troviĝas en ĝi du verkoj de aliaj prakristanoj: [[Letero de Barnabo]] kaj parto de verko Paŝtisto de [[Hermas]]. La kodekso apartenas al la aleksandra tekstotipo. Ĝi estas la plej bona kaj kompleta tekstoatestanto de la Biblio, iom pli juna ol la [[Codex Vaticanus]]. La kodeksa signo en la fakliteraturo estas '''א''' aŭ '''S''', '''01'''.
 
Ĝi konsistas el 346 1/2 folioj ([[papiruso]]-paĝoj), kies grando estas 38,1x 33,7-35,6 cm. Oni skribis la literojn per bruna inko, en kvar kolonoj sur ĉiu paĝo. Unu kolono konsistas el 48 vicoj, 12-16 literoj po vico. La skriba tipo de la teksto estas ''scriptio continua'' (kontinua skribo). Laŭ Tischendorf, la teksto estas manuskripto de 4 personoj, kiujn korektis 7 korektoroj.