Atomcentralo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
ĝermo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:50, 6 aŭg. 2005

Atomcentralo estas energicentralo, kiu produktas elektran energion per atomaj fortoj: aŭ per nuklea fisio (fendado), aŭ per nuklea fuzio. Sinonimo estas nuklea centralo.

Nuklea fisio uzas pezajn elementojn. Centraloj, kiuj funkcias per ĝi, plej ofte uzas uranion 235 aŭ plutonion kiel krudmaterialon. Ili estas kritikataj pro la fakto, ke ili postlasas atoman rubaĵon, kiun necesas gardi en sekuraj kondiĉoj dum jarcentoj aŭ eĉ pli longe.

Produkti energion per nuklea fuzio eblas nur per malpezaj elementoj, precipe izotopoj de hidrogeno. Ĝis nun ne eblas teĥnike regi tian procezon dum konsiderinda tempo.

Ĝenerale favorantoj de tiaj centraloj uzas la terminon "nuklea centralo", ĉar "atomcentralo" portas konotacion al atombombo.