Jürgen Habermas: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +kor DEFAŬLTORDIGO, eksteraj ligiloj AWB
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: vi:Jürgen Habermas; cosmetic changes
Linio 1:
'''Jürgen Habermas''' (* [[18-a de junio]] [[1929]] en [[Duseldorfo]]) estas [[Germanio|germana]] [[filozofo]] kaj [[sociologo]], kiu konatiĝis ĉefe pro siaj verkoj pri [[soci-filozofio]]. Nelaste pro liaj regulaj instruadoj ĉe eksterlandaj universitatoj, ĉefe en Usono, kaj per tradukoj de liaj plej gravaj verkoj, liaj teorioj estas internacie diskutataj. Jürgen Habermas estas konsiderata ano de la [[Frankfurta skolo]], tamen malproksimiĝis konsiderinde de ties originaj pozicioj.
 
== Enkonduko ==
Habermas, pro la multfaceteco de siaj filozofiaj kaj socisciencaj agadoj, estas konsiderata malfacile klasebla pensisto. Li estas la plej prominenta membro de la dua generacio de la [[Kritika teorio]]. Habermas ligis la [[historia materiismo|historian materiismon]] de [[Karlo Markso]] kun la usona [[pragmatismo]], la [[evoluteorio]] de [[Piaget]] kaj [[Kohlberg]] kaj la [[psiĥanalizo]] de [[Freŭdo]]. Krome li decide influis la evoluon de la germanaj [[sociscienco]]j, la [[moralfilozofio|moral]]- kaj [[socifilozofio]]n kaj disvolvis tre konsideratan [[diskursteorio]]n pri [[moralo]] kaj [[juro]].
 
Linio 8:
Kiel superranga motivo de sia ampleksa verkaro li konsideras ''"la repacigo de la en si mem diseriĝanta moderno"''.<ref>Habermas: ''Die neue Unübersichtlichkeit'', p. 202</ref>
 
== Biografio ==
=== Juneco kaj studio ===
Habermas naskiĝis en Duseldorfo, sed elkreskis en la proksima urbeto [[Gummersbach]], kie lia patro, Ernst Habermas, estis afergvidanto de la tiea filio de la [[komerca ĉambro]] de [[Kolonjo]]. La politikan etoson en sia gepatra domo li priskribas kiel ''"markita de burĝa adaptiĝemo al politika medio, kun kiu oni ne plene identiĝis, sed kiun oni ankaŭ ne serioze kritikis"''.<ref>Habermas: ''Zwischen Naturalismus und Religion'', p. 17 ff.</ref>
 
Habermas estis membro de la [[Hitlera junularo]] kaj aŭtune 1944 sendiĝis kiel fronthelpanto al la [[Okcidenta Remparo]]. Lia membreco en la Hitlera Junularo estis kaŭzo, en la jaro 2006, por akra polemiko. [[Joachim Fest]] estis nominta Habermas-on, en sia postmorte aperinta membiografio, kiel ''"gvidanton de la Hitlera Junularo ligitan per ĉiuj fibroj al la reĝimo"''.<ref>Fest: ''Ich nicht'', Hamburgo 2006.</ref> La riproĉo, publikigita de la magazino Cicero kaj refutita de Habermas kiel "denuncaĵo", fine rezultiĝis post atestaĵo de Hans-Ulrich Wehler kiel senfunda.<ref>Kp [http://www.sueddeutsche.de/kultur/artikel/924/89835/ sueddeutsche.de de la 27.10.2006].</ref>
 
Inter 1949 kaj 1954 Habermas studis ĉe la universitatoj [[universitato Gotingo|Gotingo]] (1949/50), [[Zuriko]] (1950/51) kaj [[Bonno]] (1951-54). Li okupiĝis pri filozofio, historio, psiĥologio, germana literaturo kaj ekonomiko. Liaj instruistoj estis interalie [[Nicolai Hartmann]], [[Wilhelm Keller]], [[Theodor Litt]], [[Johannes Thyssen]] kaj [[Hermann Wein]], [[Erich Rothacker]] kaj [[Oskar Becker]].
Linio 22:
En la jaro 1954 Habermas doktoriĝis en Bonno per sia laboraĵo pri ''La absoluto kaj la historio. Pri la malakordeco en la pensado de [[Ŝelingo]] ĉe Erich Rothacker kaj Oskar Becker. Post la doktoriĝo li okupiĝis kiel libera ĵurnalisto ĉe la ''Frankfurter Allgemeine Zeitung'', la ''[[Merkur]]'', la ''[[Frankfurter Hefte]]'' kaj la Duseldorfa ''[[Handelsblatt]]''. 1955 li edzinigis Ute Wesselhoeft, kun kiu li havas tri infanojn. Stipendio kondukis lin 1956 al Frankfurto en la faman [[Institut für Sozialforschung]] (Instituto pri soci-esplorado).
 
=== Asistenteco en Frankfurto kaj habilitiĝo ===
Dum sia asistenta tempo tie ĉe [[Theodor W. Adorno|Adorno]] Habermas konatiĝis kun la pensado de la [[Frankfurta Skolo]]. Li estis aparte influata de [[Herbert Marcuse]], kiun li renkontis 1956. Post tio, Habermas disvolvis koncepton de [[marksismo]] orientitan laŭ [[Sigmund Freud|Freŭdo]] kaj la juna [[Karlo Markso]]. Konfliktoj kun [[Max Horkheimer]], kiu devintus patroni lian habilitiĝan laboraĵon, igis lin forlasi la Instituton pri Sociesplorado en 1959. Li ricevis habilitiĝan stipendion de la Germana Esplorkomunumo (Deutsche Forschungsgemeinschaft) kaj habilitiĝis 1961 en [[Marburgo]] (Marburgo ĉe Lano) per la tre konsiderata verko ''Strukturŝanĝo en la publiko. Esploradoj pri kategorio de la burĝa socio'' (originale: Strukturwandel in der Oeffentlichkeit. Untersuchungen zu einer Kategorie der bürgerlichen Gesellschaft) ĉe [[Wolfgang Abendroth]].
 
Linio 187:
-->
 
== Notoj kaj referencoj ==
{{referencoj}} <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Habermas, Jurgen}}
 
[[Kategorio:Germanaj filozofoj|Habermas, Jurgen]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1929|Habermas, Jurgen]]
Linio 236 ⟶ 237:
[[tr:Jürgen Habermas]]
[[uk:Юрґен Габермас]]
[[vi:Jürgen Habermas]]
[[yo:Jürgen Habermas]]
[[zh:尤尔根·哈贝马斯]]