Éric Rohmer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: it:Éric Rohmer; cosmetic changes
e Biografio - finredakto
Linio 1:
'''Éric ROHMER''', naskiĝnome '''Maurice Henri Joseph Schérer''' (naskiĝis la {{daton|4|aprilo|1920}} en [[Tulle]], [[Corrèze]], mortis la {{daton|11|januaro|2010}} en [[Parizo]]) estas [[Francio|franca]] [[Kino]]-[[reĝisoro]].
 
== Biografio ==
Rohmer unue estis profesoro pri beletro, germanistikisto kaj verkisto. Li publikigis romanon ''Élisabeth'' en 1946 sub pseŭdonomo Gilbert Cordier.
 
Rohmer poste verkis por pluraj revuoj kaj fondis ''La Gazette du cinéma'', kie li ekkonatiĝis kun [[Jean-Luc Godard]], [[Jacques Rivette]], [[François Truffaut]] kaj ankaŭ [[Claude Chabrol]] - kun kiu li kunverkis libron pri [[Alfred Hitchcock]] en 1957.
{{Redaktata}}
 
Tiu grupo unue dediĉis sin al recenzo, pere de ''[[Cahiers du Cinéma]]'', de kiu Rohmer fariĝis ĉefredaktoro de 1957 al 1963.
 
Ili baldaŭ fondis tion, kio poste fariĝis « la [[Franca Nova Ondo|Nova Ondo]] ». En 1959 li reĝisoris sian unuan longdaŭran filmon ''Le Signe du lion'', filmo de tre noviga aspekto (stranga por la epoko, pro ties flankeniĝoj kaj malrapida ritmo), aperinta sensukcese tri jarojn poste. En 1962 li kreis kun [[Barbet Schroeder]] firmaon [[Les Films du Losange]], kiu poste produktis la plimulton el liaj filmoj.
 
La saman jaron, li komencis ciklon de ses filmoj nomita '''''Contes Moraux''''' (Moralaj Rakontoj). Ili estas sentimentalaj intrigoj pri temoj karaj al la kinisto (amo kaj hazardo, destino), laŭ komuna ŝablono: elekto de virino, tentado al malfideleco kaj reveno al la elektitino. Lia stilo ankaŭ fariĝis lia marko, inter profundeco, rafiniteco kaj facileco. Dialogoj ofte estas sofistikitaj kaj tre literaturaj. Lia aktor-direktado estas tre skizita kaj lia enscenigo simpla kaj efika. ''Ma nuit chez Maud'' (1969), kaj ''Le Genou de Claire'' (1970, Premio Louis-Delluc) estis aparte rimarkitaj.
 
Estas notinde, ke pro produktaj kialoj, la tria rakonto ''Ma Nuit chez Maud'', estis filmita en 1969 post la kvara ''La Collectionneuse'' en 1967.
 
La '''''Comédies et Proverbes''''' (Komedioj kaj Proverboj) formas duan ciklon, kie ĉiu filmo siamaniere ilustras frazon eltiritan el popola saĝo, eventuale inventitan tiucele.
 
En tiu serio, ''Le Rayon vert'' (1986), parte improvizita filmo, gajnis or-leonon en [[Festivalo de Venecio|Mostra de Venecio]].
 
La 1990-aj jaroj estis markitaj de '''''Contes des quatre saisons''''' (Rakontoj de Kvar Sezonoj), kie la kinisto daŭrigis sian esploradon de am-ludoj kaj hazardoj.
 
Samtempe, li realigis filmojn ekster siaj serioj, kiel ''La Marquise d'O'' (1976, laŭ [[Heinrich von Kleist]]), ''Perceval le Gallois'' (1979, laŭ [[Chrétien de Troyes]]) aŭ ''4 aventures de Reinette et Mirabelle'' (1987).
 
Rohmer estas perfekta ekzemplo de franca aŭtora kino, mem verkante la scenarojn, ĉu originalajn ĉu adaptitajn de literaturaj verkoj kiel ''La Marquise d'O'' (1976) aŭ ''Perceval le Gallois'' (1978).
 
Li ofte elektas junajn nekonatajn komediistojn, tamen li ankaŭ elektas konfirmitajn aktorojn kiel [[Jean-Louis Trintignant]] (''Ma nuit chez Maud'', 1969) aŭ [[André Dussollier]] (''Le Beau Mariage'', 1982).
 
Éric Rohmer rivelis komediistojn kiel [[Arielle Dombasle]], [[Pascal Greggory]] kaj [[Fabrice Luchini]].
 
Rohmer restis tre diskreta pri sia privata vivo kaj daŭrigis intensan karieron ĝis sia morto.
 
== Familio ==
* [[René Schérer]] (naskiĝinta en 1922), filozofo, lia frato.
* [[René Monzat]] (naskiĝinta en 1958), franca ĵurnalisto, lia filo.
 
== Filmaro ==
Linio 62 ⟶ 91:
# ''[[La forme d'une ville]]''
# ''[[Le Logement à la demande]]''
 
== Familio ==
* [[René Schérer]] (naskiĝinta en 1922), filozofo, lia frato.
* [[René Monzat]] (naskiĝinta en 1958), franca ĵurnalisto, lia filo.
 
== Bibliografio: verkoj de Éric Rohmer ==