Kristana demokratio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fa:مردم‌سالاری مسیحی; cosmetic changes
Linio 11:
Dum la [[19-a jarcento]] la baza koncepto transformiĝis ĝis politika filozofio. Kadre de la burĝa revolucio kaj la sociaj ŝanĝiĝoj dum la industriigo de Eŭropo ekestis socia kontraŭmodelo de politika katolikisto kaj protestantistmo kontraŭ [[naciismo]], [[liberalismo]] kaj [[socialismo]].
 
La fonda dokumento de la politika kristana demokratio ĝererale konsideriĝas la verko ''Rerum novarum'' (De novaj aferoj) de la sama [[papo]] [[Leono la 13-a]] el la jaro [[1891]], en kiu la [[Vatikano]], reage al la industriigo, unuafoje temigas la situacion de la nova socia tavolo de laboristoj. La ideoj tie esprimitaj tamen ne estis novaj, ĉar la papo forte orientiĝis laŭ la verkoj de [[Wilhelm Emmanuel von Ketteler]], germana episkopo kaj filozofo, kaj laŭ ties dum la jaro [[1864]] publikigita libro "La laborista demando kaj la kristanismo" ([[germane]] „Die Arbeiterfrage und das Christentum“), kies enhava simileco al la papa verko ''Rerum Novarum'' ankoraŭ nuntempe okulfrapas.
 
Kun la verko ''Quadragesimo anno'' (Dum la kvardeka jaro) el la jaro [[1931]], publikigita de papo [[Pio la 11-a]] la romie katolika eklezio konkretigis sian pozicion de la libero de la individuo, vidalvide de la minaco de totalismaj ideologioj. Tiu verko subskrekas la principon "privateco antaŭ ŝtateco", do la pligraveco de la rajtoj, sed ankaŭ respondecoj, de la individuo kompare al ŝtate direktita interveno, kaj la principo "malgrando antaŭ grando" ("malfortuloj antaŭ fortuloj") kaze de ŝtataj intervenoj. Laŭ tio dedukteblas, ke la ŝtato estu laŭeble malcentre organizita. Tamen la pli granda unuo, la ŝtato aŭ tuta socio, tutklare havas devon je helpo teni justecon kaj socie helpi, se la pli eta socia subunio ne kapablas plenumi sian taskon.
Linio 26:
En iuj landoj de Eŭropo la kristandemokratiaj partioj tamen fine de la 20-a jarcento tre perdis je signifo. Ekzemple la antaŭe tre fortaj partioj [[Mouvement Républicain Populaire]] de Francio kaj [[Democrazia Cristiana]] de Italio intertempe malfondiĝis. En [[Skandinavio]] kristandemokratiaj partioj neniam atingis similan fortecon kiom en la supre menciitaj ŝtatoj de okcidenta centra Eŭropo. Tamen la ekzisto de tiaj partioj ankaŭ en la preskaŭ pure protestantaj ŝtatoj de norda Eŭropo montras, ke la kristane demokratia politiko internacie ne plu estas kritika branco de la katolikismo kaj ankaŭ entuziasmigas civitanojn de aliaj religiaj kredoj.
 
Multe pli gravaj ol la nordeŭropaj partioj tamen estas la kristandemokratiaj partioj, kiuj ekde la mezo de la 20-a jarcento ekestis en [[Latinameriko]]. Aparte la partioj [[Partido Demócrata Cristiano de Chile|Partido Demócrata Cristiano]] en [[Ĉilio]] kaj [[Comité de Organización Política Electoral Independiente]] en [[Venezuelo]] iĝis fortaj politikaj movadoj en siaj landoj. Simile estas en la landoj de [[Centra Ameriko]], ekzemple [[Kosta-Riko]], [[Nikaragvo]] kaj [[Salvadoro]]. Post kiam dum [[1989]] en la orienta duono de Eŭropo fiaskis la [[komunismo|komunismaj]] ŝtataj sistemoj, ankaŭ tie ekestis kristandemokratiaj partioj. Ilia influo estas tre malkompareble fortaj. En la landoj de la eksa [[Sovetunio]] krom en la tri ŝtatoj de [[Baltio]] la plurjardekaj tradicioj de [[ateismo]] por tiuj partioj havas negativan rolon. Tre forta la politike kristandemokratia movado kontraŭe estas en la tradicie forte katolika [[Pollando]].
 
{{ideologio}}
Linio 42:
[[es:Democracia cristiana]]
[[eu:Kristau demokrazia]]
[[fa:دموکراسیمردم‌سالاری مسیحی]]
[[fi:Kristillisdemokratia]]
[[fr:Démocratie chrétienne]]