Portoprinco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ga:Port-au-Prince
Linio 21:
 
Dum la tuta [[19-a jarcento]] Portoprinco atestis la historion de Haitio. Post la reunuigo de la lando, la franca reĝo [[Karlo la 10-a (Francio)|Karlo la 10-a]] sendis armeon al la insulo por rekonkeri Haition, kion haitianoj sukcesis haltigi post traktato kaj monkompenso. Sama atestado okazis dum la [[20-a jarcento]]. [[Usono]] invadis la landon ekde [[1915]] ĝis [[1934]]. Dum la dua duono de la jarcento okazis longa epoko diktatoreca fare de la familio Duvalier ĝis [[1986]], sed tiam ne venis stabileco al la haitia ĉefurbo kaj daŭris la malstabileco inter partianoj de la diversaj politikistoj kaj kun partopreno de Usono, kiu ege intervenis en tiuj malfacilaĵoj, ekzemple en [[2004]].
 
La '''2010 tertremo en Haitio''' estis katastrofa [[tertremo]] de magnitudo 7 sur la [[skalo de Richter]], kiu trafis la ĉefurbon Portoprinco la 16:53 horon de [[Haitio]]. La [[Internacia Ruĝa Kruco]] diris ke almenaŭ 3 milionoj da homoj suferis la sekvojn de la katastrofo, ĉu kiel mortintoj, vunditoj aŭ homoj kiuj iĝis senhejmaj kaj senhavaj, kun verŝajne 100.000 mortintoj, laŭ la unuaj deklaroj de la ĉefministro, kiu post kelkaj horoj parolis pri ĉirkaŭ 50.000.
 
Laŭ la unuaj informoj ĉio estas detruita en la ĉefurbo [[Portoprinco]], ne funkcias elektro, transportoj, aŭ telekomunikado, ŝoseoj estas neuzeblaj, restintaj hospitaloj troplenigitaj kaj detruitaj la Parlamento, la Prezidantejo kaj la sidejo de [[Unuiĝintaj Nacioj]].<ref> "Muerte, dolor y caos en Haití" (Morto, doloro kaj ĥaoso en Haitio), [[El País]], Madrido, 14an de januaro 2010, paĝoj 1 al 9.</ref>
 
== Ekonomio ==