Elizabeta epoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto forigo de: el:Ελισαβετιανή Εποχή; cosmetic changes
Linio 1:
[[Dosiero:Elizabeth_I_in_coronation_robes.jpg|thumb|right|<center>Elizabeto la 1-a dum la kroniga ceremonio 1558]]
La '''elizabeta epoko''' (aŭ ''elizabeta erao'') estas la nomo por la rega tempo de reĝino [[Elizabeto la 1-a (Anglio)| Elizabeto la 1-a]] de [[Anglio]] inter la jaroj [[1558]] kaj [[1603]]. La tempo ofte nomatas la "ora epoko de la historio de Anglio" – en tiu epoko datiĝas la kulmino de la angla [[renesanco]] kaj flora tempo de la angla literaturo. La [[elizabeta teatro]] ekfloris, la verkoj de [[William Shakespeare]] (Vilhelmo Ŝekspiro) kaj aliaj samfakanoj revoluciigis la manieron verki [[dramo]]jn. Angloj esploris la mondon kaj la ekspansio de la angla ŝtato al [[Nordameriko]] komenciĝis. En Anglio mem solidiĝis la [[protestantismo]].
 
La elizabeta epoko elstarigindas ĉefe kontraste al la periodoj antaŭ kaj post ĝi. Estis la periodo post la [[reformacio]] de la landa kristana organiziĝo for de la [[romie katolika eklezio]] al ŝtate difinita [[anglikana eklezio]], kaj antaŭ la postaj konfliktoj kaj inter anglikanoj kaj katolikoj kaj inter la [[parlamento]] kaj la [[monarko]]j, kiuj difinis la 17-an jarcenton. La reĝino Elizabeto povis almenaŭ por la daŭro de sia regotempo pacigi la konfliktojn inter la diversaj kristanismaj grupoj, kaj la parlamento ankoraŭ ne sufiĉe fortis por signife ataki la monarkan [[absolutismo]]n. Anglio havis centraligitan, bone organizitan kaj agopovan registaron, kio precipe ŝuldiĝis al la reformoj de la antaŭaj reĝoj [[Henriko la 7-a (Anglio)|Henriko la 7-a]] kaj [[Henriko la 8-a (Anglio)|Henriko la 8-a]].
Linio 23:
Kvankam dum la epoko mankis domina geniulo aŭ nur formala strukturo por scienca esploro, kiel ĝi ekzistis dum la sekva jarcento pere de la geniulo [[Isaac Newton]] kaj la [[Reĝa Societo de Londono|Reĝa Societo]], tamen dum la elizabeta epoko okazis signifaj sciencaj progresoj. Ekzemploj estas la laboroj de la astronomoj ''Thomas Digges'' (1546–95) kaj ''Thomas Harriot'' (ĉ. 1560–1621), aŭ la verko ''De Magnete'' (1600) de ''William Gilbert'' (1544–1603) pri magnetismo. [[Kartografio]] kaj [[geodezio]] same progresis.
 
Multaj el la sciencaj kaj teknologiaj evoluoj senpere estis sekvoj de la oceana navigado. La navigisto [[Francis Drake]] (ĉ. 1540–96) kun sia ŝipanaro inter la jaroj 1577 kaj 1580 ŝipe ĉirkaŭis la teron, ''Martin Frobisher'' (ĉ. 1535–1594) esploris la [[Arkto]]n. Ankaŭ la unuaj provoj de angloj eksetli en [[ Nordameriko]] okazis en la elizabeta epoko – tri malsukcesaj provoj sur la insulo ''Roanoke'', pri kiuj respondecis Sir [[Walter Raleigh]].
 
Kvankam la elizabeta epoko kutime ne konsideriĝas teknologie aparte elstara, tamen okazis teknologia progreso. Dum la jaro [[1564]] ekzemple la nederlandano ''Guilliam Boonen'' venis al Anglio, tie ekproduktis [[kaleŝo]]jn kaj transportis la kontinentan malkovron de la komfortigo de ĉevalaj ĉaroj per [[risorto]]j al Anglio. Kaleŝoj iĝis modaj luksaj produktoj por la angla nobelaro kaj riĉa burĝaro.
Linio 32:
== Aparte gravaj personoj de la elizabeta epoko ==
estis ekzemple
* [[Ben Jonson]]
* [[Thomas Kyd]]
* [[Christopher Marlowe]]
* [[Walter Raleigh]]
* [[William Shakespeare]]
* [[Edmund Spenser]]
* [[Francis Walsingham]]
* [[William Cecil, Lordo Burghley]]
* [[Francis Bacon]]
* [[John Dee]]
* [[Francis Drake]]
 
== Referencoj ==
Linio 53:
[[ca:Època elisabetiana]]
[[de:Elisabethanisches Zeitalter]]
[[el:Ελισαβετιανή Εποχή]]
[[en:Elizabethan era]]
[[es:Época isabelina]]