Miloslav Vlk: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Fontoj: piednotoj
ligiloj
Linio 8:
 
=== Pastro ===
En [[1964]] li foriris por studi la [[Cirilo kaj Metodo|Cirilometodan]] [[teologio|Teologian]] [[Fakultato]]n en [[Litoměřice]]. Poste li la [[23-an de junio]] [[1968]] [[pastro|pastriĝis]] en [[České Budějovice]].<ref>''Espero Katolika'', Decembro 1968. [[Řím|Romo]]: [[Mezinárodní sdružení katolických esperantistů|Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista]], 1968. ISSN 2072-5825. Citace: ''Ni gratulas al Miloš Kunc, Miloš Vlk kaj Josef Tandara, kiuj sacerdotiĝis la 23-an de junio ĉi-jara en Ĉeĥoslovakujo.''</ref> Tuj poste la tiama [[episkopo]] de České Budějovice nomumis lin sia [[sekretario]]. Lia influo kaj animzorga agado tamen ĝenis tiamajn politikulojn, tiam li unuafoje estis transloĝigita en malgrandajn [[paroĥo]]jn en [[Ŝumavo]]: [[Lažiště]] kaj [[Záblatí]] ([[1971]]). Ekde [[1972]] li sep jarojn laboris en [[Rožmitál pod Třemšínem]], kie oni en [[1978]] forprenis al li [[ŝtatkonsento]]n por plenumo de la pastroservo.
 
Dum sekvaj dek jarojn li loĝis en [[Prago]], kie sekrete pastre laboris por malgrandaj grupoj de kredantoj kaj samtempe plenumis "civilan" okupon de fenestropurigisto kaj malpli frue de arĥivisto en la [[ŝtato|Ŝtata]] [[Banko]] de [[Ĉeĥoslovakujo]].
Linio 68:
 
''"Tre min ĝojigis la sciigo, ke Esperanto estis aprobita ankaŭ ki­el liturgia lingvo, ĉar dum diversaj renkontiĝoj sur la internacia nive­lo de la katolikaj Esperantistoj ne­cesas, ke tie ne manku ankaŭ precipe la eŭkaristia Diservo. Tial estas ko­nvene, ke la Diservo estu en Espera­nto kaj ankaŭ same rilate al evange­lizado. Estas grave, ke ekzistas la tradukoj de la Sankta Skribo, ktp., por ke ankaŭ estu anoncata en ĉi tiu lingvo la evangelio. Kompreneble ĉi tiu anoncado de la evangelio en Es­peranto dependas de tio, ĉu ekzistas homoj, kiuj tion aŭdas kaj kiuj tion komprenas. Mi supozas, ke rilate al la demando mi dume diru tion, ke la Diservoj kaj predikoj en Esperanto certe la homojn pliproksimi­gas, ĉar la diversaj naciecoj kaj la homoj de diversaj lingvoj aŭdas la saman lingvon kaj havas al ĝi la saman rilaton. Kaj tio starigas la homojn en la egalan nivelon, kiu esence el la evangelio elkreskas. Mi ĉi tie dirus, ke estas konvene kaj bezone, ke la homoj pli multe sciu Esperanton, por ke povu esti tiunivele kaj en tiuj sferoj per ĉi-vojo anoncata la evangelio."''
 
 
<references/>