Eduardo la 2-a (Anglio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 26:
 
==Izabela en Francio==
Konflikto estiĝis inter Eduardo kaj [[Karlo la 4-a (Francio)]] pri [[Gaskonio]], por kiu Eduardo rifuzis omaĝi al la franca reĝo. Karlo konkeris Gaskonion kaj aliajn anglajn posedaĵojn en Francio, kaj anglaj armeoj malsukcesis regajni ilin. Eduardo sendis Izabela al Francio por pridiskuti eblan akordon. La 31-an de majon 1325 ŝi konsentis al pacakordo per kiu Eduardo ja omaĝu, sed ŝia edzo decidis sendi sian filon, la estontan [[Eduardo la 3-a (Anglio)|Eduardon la 3-an]]. Por Eduardo la 2-a tio estis katastrofa eraro. Kun sia amata filo apud si, Izabela anoncis ke ŝi ne revenos al Anglio antaŭ kiam Eduardo forsendu Hugon Despenser kaj lian patron. En [[Parizo]] ŝi loĝis malkaŝe kun Roĝero Mortimer. Ĉirkaŭ ili kuniĝis anglaj nobeloj kiuj kontraŭis Eduardon kaj la familion Despenser. Karlo la 4-a rifuzis postulon de Eduardo ke li forpelu ŝin, respondante, "Volonte ŝi alvenis, kaj libere ŝi rajtis reiri [al Anglio] se ŝi tion dezirus. Sed, se ŝi preferas resti ĉi tie, ŝi estas mia fratino kaj mi rifuzas forpeli ŝin." Duonfrato de Eduardo alianciĝis al Izabela, kaj edziĝis al kuzino de Mortimer.
 
==Falo==