Dinastio de Trastamaro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:17, 19 jan. 2010

La Dinastio de TrastamaroCasa de Trastámara en la hispana origine estas reĝa dinastio, devena el la Regno de Kastilio, kiu reĝis: en la Regno de Kastilio (el 1369 al 1504 kaj el 1506 al 1516 (Ferdinando la 5-a), en la Regno de Aragono (el 1412 al 1516), en la Regno de Navaro (el 1425 al 1479) kaj en la Regno de Napolo (el 1458 al 1501).

Blazono de Kastilio inter anĝeloj en la preĝejo de la Monaĥejo de Sankta Maria de El Paular en Rascafría). Fine de la 15a jarcento.

La Dinastio (malgranda branĉo de la reganta Dinastio de Burgonjo) ricevas sian nomon el la Graflando de Trastamaro, de la latina Trans Tamaris (Trans la Rivero Tambro) en la nordokcidento de Galegio, titolo kiu jam ekzistis antaŭ la surtroniĝo de Henriko la 2-a (13691379) (post la enlanda milito kiu finis je la morto en 1369 de lia patra frato Pedro I el Cruel).