Placo Tian An Men: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hr:Tiananmenski trg
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"dank' al" -> "danke al"
Linio 7:
Antaŭ Tian-An-Men-pordego fluas la Ora Rivero, super kiu kuŝas sep pontetoj el blanka marmoro kun balustradoj skulptitaj. Sude de la sep pontetoj staras paro da ornamaj blank-marmoraj kolonoj kun skulptitaj drakoj kaj paro da ŝtonaj leonoj.
 
Sude de la pordego etendiĝis placo. En la feŭdaj dinastioj ĝi, ĉirkaŭita de ruĝa murego, formis antaŭan korton de la palacon en T-formo. Trairi ĝin estis malpermesite al popolanoj. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, dank'danke al pluraj plivastigoj, nun ĝi okupas areon de 400.000 kvadrataj metroj kaj fariĝis la plej granda placo en la mondo, kie povas okazi mitingo kun miliono da partoprenantoj.
 
Centre de la placo staras la Monumento de Popolaj Herooj 37,94 metrojn alta. Sude de ĝi estas la majesta Memorhalo de prezidanto [[Maŭ Zedong]]. Oriente de la placo estas la muzeo de la Ĉina Historio kaj la Muzeo de la Ĉina Revolucio kaj okcidente la Popola Halo. Ambaŭ modernaj konstruaĵoj estis faritaj en 1959. Ili, kun helflavaj muroj, helruĝaj kaj blankaj granitaj bazamentoj, formis kune kun Tian An Men-pordego, kiu havas flave glazuritajn tegolojn kaj ruĝajn kolonojn, kaj la vasta placo majestan kaj belan vidaĵon.