Albigensismo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligilo al Satano |
Zoizo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[Religio]] > [[Kristanismo]] > Albiganismo
----
<b>[[albiganismo]] (1000-1400)</b> estis [[kristanismo|kristana]] herezo kiu floris en suda [[Francio]]
dum <b>la jarcentoj XII kaj XIII</b>, en la lando kaj epoko de la
trobadoroj. Ĝi instruis
ke estas du dioj: unu bona dio, kiu kreis la spiritan mondon kaj unu
malbona dio, kiu kreis la materian mondon. Tial iu ajn karna estas malbona:
nasko, edziĝo, eĉ la [[sakramento]]j. Ĝi instruis ke la tero estas la
[[infero]], ke Jesuo ne estis Dio, ke militio kaj
edziĝo malbonaj. Anoj praktikis fastegadon kaj volontan malriĉecon. Ĝi
preskaŭ pereigis [[katolikismo]]n, kiu fondis
la Inkvizicion, la ordon de la dominikanoj kaj
la [[rozario]]n por batali kontraŭ
ĝi. [[Albiganismo]] estis la plej furora branĉo de pli larĝa herezo,
<b>katarismo</b> (de la greka, <i>katharos</i>, "pura").
=== doktrino ===
Albiganismo estis herezo <b>dualisma</b>. La universo estas lukto inter
du dioj:
<ul>
<li><b>[[Satano]]:</b> la malbona principo, la kreinto de la materia mondo --
tero, planto, [[animalo]], akvo, tertremo, la homa korpo, ktp. Satano estas la
dio de la Malnova Testamento de la [[Biblio]].
<li><b>Dio la Patro:</b> la bona principo, la kreinto de la spirita
mondo -- anĝeloj, la homa animo, ktp. La dio de la Nova Testamento kiu
sendis al ni Jesuon Kriston.
</ul>
Ni estas <b>animoj</b> kreitaj de Dio, loĝinte en la ĉielo, en
<b>paradizo</b>, sed Satano trompis kaj kaptis nin, malliberiginte niajn
animojn en <b>korpojn karnajn</b>, metinte nin en lian mondon, la tero, kiu
en realo estas la <b>infero</b>. La materia mondo kreita de Satano estas
nature korupta, tial homo, en korpo karna, estas nature pekema. Sed por
liberigi nin el ĉi tiu infero, Dio sendis al ni Jesuon Kriston.
<b>[[Jesuo Kristo]]</b> ne estis Dio mem, sed kreito de Dio. Ĉar li estis
perfekta, lia korpo ne estis karna sed de ĉiela esenco, per kiu li eniris
en la orelon de Maria. Lia naskiĝo kaj
suferado estis ŝajna kaj ne efektiva. Li savas nin ne per lia sango kaj
suferado sur la kruco (kiu estis falsaj), sed sole per lia ekzemplo kaj
instruo.
Nur la ĉielo (paradizo) kaj la tero (infero) ekzistas -- ne estas
[[purgatorio]]. Se vi mortas en peko, vi vivas denove en alia korpo per la
<b>transmigrado de la animo</b>; se vi mortas pura kaj sen peko, via animo
reiros al la ĉielo, sed via korpo ne releviĝos. Ĉiu animo estos savita
antaŭ la fino de la mondo.
<ul>
<b>Laŭ katolika doktrino</b>, por komparo, Dio kreis la teron kaj la
ĉielon, la materian kaj la spiritan. <b>La materia mondo, por si mem,
estas bona</b> ĉar ĝi estis kreita de Dio. Peko eniris la mondon ne per
la naturo de la mondo, sed per la <b>originalo peko</b> de [[Adamo]], la unua
homo, kiu ruinigis nian naturon. Satano ne estas dio, sed ribelanta
anĝelo. La peko de Adamo kaj Satano ne estis de siaj naturoj, sed de ago
de la volo, de ilia fiereco, kiuj turnis sin kontraŭ Dio. Jesuo ne estas
kreito sed Dio mem kaj lia korpo estas karna, lia suferado tre reala. Kiam
vi mortas, via animo iras al la infero, la purgatorio aŭ la paradizo, laŭ
via peko, kaj, je la fina tago de la mondo, Jesuo revenos por juĝi la
mortintojn kaj la vivantojn, relevinte ĉiujn en karno.
</ul>
=== sakramento ===
Por forlavi la pekon de animo kaj certigi ĉielan postmorton, la
albiganistoj praktikis ne la
katolikajn [[sakramento|sakramentojn]] (kiuj estas koruptaj ĉar ili uzas materiaĵojn
-- pano, vino, akvo, oleo, ktp) sed la nova sakramento de <b>konsoleco</b>
(latine, <i>consolamentum</i>) kaj, laŭ neceso, rekonsoleco
(<i>reconsolatio</i>). La esenca rito estis la surmetado de manoj. Ĝi ofte
estis ricevita sur la mortolito. La <b>preparado</b> por la sakramento
estis tempo de studo kaj pentofarado. Infanoj ne povis ricevi la
sakramenton.
=== moralo ===
Inter la albiganistoj, estis du klasoj:
<ul>
<li><b>La perfektuloj</b>, kiuj ricevis la
konsolecon, per kiu ili estis purigitaj de ĉiu
peko. Ili praktikis severan moralon: ĉar la karno estas malbona, ili ne
manĝis viandon (escepte de fiŝo), ne edziĝis kaj evitis seksumadon kaj vivis
malriĉe sen posedaĵoj. Ili fastis longe kaj severe, eĉ ĝis morto. Ili staris kontraŭ milito kaj mortpuno. La
virinoj ne vojaĝis, kaj la viroj nur duope. La perfektuloj ankaŭ estis
konitaj kiel <b>la bonaj homoj</b> (france, <i>les bons hommes</i>). Ili
estis ĉastaj, pacamaj kaj multe amitaj. Kaj estos brulitaj en la venonta
krucmilito kaj inkvizicio.
<li><b>La kredantoj</b>, la plimulto de albiganistoj, kiuj ne ricevis la
konsolecon. Ili edziĝis kaj militis, sed praktikis la
[[Dekologo]]n kaj promesis ricevi la konsolecon
iam antaŭ morto.
</ul>
=== organizo ===
La albiganistoj estis regata religie de <b>episkopoj kaj diakonoj</b>,
kaj eble [[papo]]. Nur la perfektuloj povis esti
episkopoj aŭ diakonoj.
=== historio ===
=== 1000 ===
La deveno de albiganismo estas nekonata -- ĝi subite aperis en suda
Francio en la jarcento XI -- sed la rito kaj doktrino estas strange similaj
al iuj antikvaj herezoj de la Eklezio, ekzemple
[[gnostikismo]].
Albiganismo aperis antaŭ <b>1022</b> en suda Francio ĉirkaŭ
<b>Toulouse</b>, la epicentro de la herezo. Suda Francio tiam estis la
ekonomia mastro de la okcidenta [[Mediteraneo]], kaj estis la plej riĉa,
altkultura kaj avangarda regiono de la tiama Okcidento. Feŭdalismo ekis
malaperi. Religie, la popolo estis tre tolerema kaj la katolika pastraro
diboĉa. La ĉefepiskopo de Narbonne, diris la papo, havis monujon por
koro.
La disvastigado de albiganismo estis grada kaj paca: la anoj simple
ĉesis iri al preĝejo kaj anstataŭ sekvis unu el la centoj de
perfektuloj. Ĝi ne estis herezo brua kaj ribelema, kiel
[[protestantismo]] en la jarcento XVI, sed kvieta
kaj paca, kio trompis la Eklezion.
=== 1100 ===
Unue la katolika eklezio batalis kontraŭ la herezo per norma eklezia
disciplino kaj predikado. Sed la herezo floris tiel ke dum <b>1150-1200</b>
ĝi estis organizita kiel <b>kontraŭeklezio</b> kiu estis subtenita de la
eta nobelaro. Laŭ <b>Sankta [[Dominiko]]</b>, la predikantoj estis tro pompaj
por influi homojn kontraŭ la bonaj homoj, kiuj vivis simple kaj
malriĉe. Tial Dominiko kaj aliaj monaĥoj vivis kiel la perfektuloj,
predikinte kaj almozinte. Sed eĉ tio ne turnis la koron de la plimulto de
la herezuloj. Dominiko, forirante el Francio, avertis, "Nun ni instigos
princojn kontraŭ vi kaj multegoj pereos." Bedaŭrinde, li pravis. La
herezo nun estis herezo de mil urboj kaj unu triono de la loĝantaro de
suda Francio.
En <b>1194</b> la grafo de Toulouse, <b>Rajmondo VI</b>, decidis subteni
la herezon. Vidinte laman perfektulon kuŝanta en la strato, li diris, "Mi
preferas esti ĉi tiu homo ol reĝo aŭ imperiestro." La papo, <b>Inocento
III</b>, ekskomunikigis lin, sed vane ĉar suda Francio estis tro tolerema.
Rajmondo mortigis la sendinton de la papo, ago rara antaŭ la [[Renesanco]].
=== 1200 ===
Inocento fariĝinte konvinkita ke milito estis neevitebla, petis la
reĝon de Francio krucmiliti kontraŭ la herezaj princoj de la sudo. La
batalo kontraŭ [[islamo]] nun turnis kontraŭ kristanaj herezuloj. La
<b>krucmilito</b> daŭris dum <b>1209-29</b> kaj fariĝis milito de
politikaj ambicioj, grandaj masakroj, brulantaj perfektuloj kaj brulantaj
vilaĝoj. En <b>Béziers</b>, la tuta loĝantaro, albiganistoj kaj
katolikoj, estis mortigita de la glavo, eĉ tiuj, kiuj estis en la
katedralo. "Mortigu ĉiujn. Dio konos siajn" estis la devizo.
En <b>1213</b> la milito turnis al la favoro de la katolikaj
armeoj. La milito estis batalita kastelo post kastelo (ekzemple, la
kastelo de Foix, kies bildo staras ĉe la kapo
de la artikolo). En <b>1229</b> la reĝo fine venkis la sudon,
savinte Francion kiel nacio kaj katolikismon kiel eklezio, kaj
detruinte Langvedokon kaj Okcitanion kiel nacio kaj albiganismon kiel religio. Se la
reĝo kaj papo malvenkis, la Okcidento estus ŝanĝita profunde.
Kvankam la katolika eklezio apenaŭ venkis, ĝi ja venkis. En la
jarcento XVI, ĝi ne povos venki kontraŭ protestantismo (kaj
inverse), tial protestantismo travivas ĝis nia tempo, albiganismo
ne.
Post la milito, la katolika eklezio fondis la <b>Inkvizicion</b> por
tute elradikigi la herezon. La inkvizicio kontraŭ la albiganistoj,
kondukite de la dominikanoj, la ordo de fratoj fondita de Sankta Dominiko,
ne uzis torturon (kiel en la Renesanco), sed la leĝa procedo ne sufiĉe
gardis la senkulpajn. La perfektulo estis brulita, kaj la kredanto perdis
siajn posedaĵojn kaj devis porti <b>flavan krucon</b> sur sia vesto, dum
la resto de sia vivo.
=== 1300 ===
Post tempo albiganismo grade velkis, malaperinte en <b>la
jarcento XIV</b>. La lasta katara perfektulo estis brulita en la kastelo de Villerouge-Termenès en la jaro 1321.
/Priparolu
|