Ŝamanismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: gn:Avapaje
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"dank' al" -> "danke al"
Linio 15:
 
=== Bazoj ===
La ideologia premiso de ŝamanismo estas la ekzisto de supernaturaj mondoj (la supra, ĉiela mondo kaj la submondo) kaj la eblo starigi kontaktojn kun iliaj loĝantoj. La praktikisto de tiu religia sistemo estas la ŝamano, viziulo, kiu agas en la nomo de la komunumo kiel peranto inter homoj kaj dioj kaj spiritoj de tiuj eksterteraj regionoj. La esenca ŝamana tekniko estas trapaso de unu kosma ebeno al alia, de la tero al la ĉielo aŭ, inverse, de la tero al la subtero. Li kapablas rilati kun la supernaturaj mondoj dank'danke al inspiro donita al li fare de iaj spirithelpantoj, kiuj manifestiĝas dum spirit-flugo, kiam, post ekstaziĝo kaj ektranco, lia animo laŭvole forlasas la korpon. La celoj de la ŝamano estas efektivigi fizikan kaj spiritan kuracadon, plibonigi veterkondiĉojn, sukcesigi ĉasadon kaj antaŭdiri la estontecon. Ŝamanoj diferencas de pastroj de aliaj religioj, kiuj nur scias kaj praktikas ritojn por la tuta tribo aŭ socio. Male la ŝamano senpere faras kontakton kun la supernaturo kaj persone agadas sur la alimondaj ebenoj, ĉar li scias, kiel fari la trarompon kaj iradas tien en spirita formo. Pritraktado de ŝamanismo en ordinara, ĉiutaga lingvo ne konvenas; oni devas uzi ĝiajn mistikajn esprimmanierojn.