Ossaka Kenĵi: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ja:小坂狷二; cosmetic changes
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"dank' al" -> "danke al"
Linio 1:
'''OSSAKA Kenĵi''' (小坂狷二 [osaka kenĵi]; [[Hepburn]]: Osaka Kenji; [[Kunrei]]: Osaka Kenzi; naskiĝinta la {{daton|28|junio|1888}} en [[Tokio]]; mortinta la {{daton|1|aŭgusto|1969}}<ref>[http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/administraciaj_informoj.html ''Aktoj de la Akademio II 1968–1974.'' Administraciaj informoj.]</ref>) estis japana esperantisto kaj mekanika inĝeniero, sekciestro de Ŝtata Fervojo, [[Nagojo|Nagoya]].
 
Li naskiĝis en familio de militisto sed arda idealisto-pacamanto. Lernis en [[kadeto|kadeta]] lernejo 1901-07 sed 1907 eksiĝis el milita servo pro malsano, vizitis Imperian Universitaton kaj fariĝis [[inĝeniero]], 1916. Esperanton lernis en [[1906]] unue per „[[Sekaigo]]“ de [[Futabatei Shimei|Futabatei]] kaj poste en kurso de „[[Nippon Esperanto-Societo]]“ de [[Kato Misao|Misao Kato]], kaj post foriro de Kato sindone laboris por Esperanto en [[Jokosuka|Yokosuka]]. [[1916]] venis al [[Tokio|Tôkyô]] kaj dediĉis sin al centra administrado de [[JEA]], kaj kiam [[JEA]] perdis funkcion, en [[1919]] kun aliaj fondis novan movadcentron [[Japana Esperanto-Instituto]](JEI), kiu bone kreskis dank'danke al supermezure energia klopodado de li kaj junaj studentoj varbitaj de li. Historio de Japana Esperanto-movado estas kvazaŭ sinonimo al Esperantista agado de Ossaka. Li dediĉis ĉiujn liberajn horojn al Esperantaj laboroj. Direktoro de [[Japana Esperanto-Instituto]](JEI). Redaktoro de „[[Jokoska Esperantisto]]“, 1907-15, „[[Orienta Stelo]]“, 1911-15, „[[Japana Esperantisto]]“, 1916-19, [[La Revuo Orienta]](LRO), 1920-25. 1925-27 vojaĝis en [[Usono]] kaj [[Eŭropo]]. Unuaklasa Esperanto-gramatikisto. Liaj prilingvaj artikoloj mirinde multe verkitaj en diversaj gazetoj, ĉefe en [[La Revuo Orienta]](LRO), estas tre ŝatataj de Japanaj Esperantistoj kaj donas gravan servon al eduko de kapablaj posteuloj, kune kun liaj verkoj.
 
Li estis membro de la [[Akademio de Esperanto]].