Aleksandro la 6-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: vi:Giáo hoàng Alexanđê VI
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"dank' al" -> "danke al"
Linio 27:
Bonan ideon pri la korupteco kaj la senmoralo, en kiuj vivis la tiama papado, donas tiu memorinda kaŝtanbankedo, kiu restis fama en la historio de la [[pornografio]]. Post la morto de [[Inocento la 8-a]] la tri ĉefaj kandidatoj por la Sankta Seĝo estis la kardinaloj Borgia, Ascanio Sforza kaj Giuliano della Rovere. Neniam en la antaŭaj kaj en la estontaj elektoj oni elspezis tiom da mono por aĉeti la voĉdonantojn; Borgia, kiu estis la plej riĉa, sukcesis aĉeti la plej grandan nombron de voĉoj kaj li estis elektita la 11-an de aŭgusto 1492 kun la nomo Aleksandro la 6-a.
 
La papiĝo de Borgia ne alarmis multe en tiu tempo, krom ĉe tiuj, kiuj lin konis; cetere lian papadon signis tuj pli severa administrado pri la justico kaj ordigita regado, kio kontentige kontrastis kun la anarkio de la antaŭa papado, sed estus akompanata de granda ekstera pompado. Ne necesis tamen multe da tempo antaŭ ol manifestiĝis lia senbrida pasio por la riĉigo de siaj parencoj kostopage de la Eklezio. Tiucele li estis preta je ajna krimo kaj por dronigo de Italio en militon. Cezaro, tiam 16-jara junulo kaj studento en Pizo, estis farita ĉefepiskopo de Valencio, lia nevo Johano ricevis kardinalan ĉapelon, kaj por la duko de Gandio kaj Ĝufro la papo intencis fari por li feŭdojn el la papaj ŝtatoj kaj la Napola Reĝlando. Inter tiuj feŭdoj estis Ĉervetro kaj Angilaro, kiujn ĵus akiris Virĝinio Orsino, ĉefo de potenca kaj tumultema familio dank'danke al la mona apogo de Ferdinando la 2-a, reĝo de [[Napolo]] (Don Ferrante). Ĉi-lasta ekkonfliktis kun Aleksandro, kiu alianciĝis kun la malamikoj de la reĝo, precipe la familio Sforzo, landsinjoro de [[Milano]].
 
Inter liaj gefiloj famiĝis Cezaro kaj [[Lucrezia Borgia]].