Kálmán Kandó: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cs:Kálmán Kandó
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"Dank' al" -> "Danke al"
Linio 4:
Jam kiel juna maŝin-inĝeniero li strebis vaste enkonduki la elektran trakcion ĉe la hungaraj fervojoj, anstataŭ la vapora. La unuajn spertojn praktikajn li akiris en la fabriko Five-Lille de Francio; tie li ellaboris la principon de la trifazaj motoroj kaj poste ilian fabrikadon.
 
En 1894 oni konfidis al li la gvidon de la elektra sekcio en la maŝinfabriko [[Ganz]] en [[Budapeŝto]]. Dank'Danke al lia eksterordinara talento kaj belaj rezultoj, la fabriko Ganz povis entrepreni en 1898 la elektrizon de ĉ. 100 km. longa fervojlinio en Italio ([[Valtellina]]). Tiam K. Kandó kreis la unuan elektran lokomotivon; tie, ĉe la itala elektra fervojo Val Tellina, li pruvis unuafoje la superecon de la elektra trakcio kontraŭ la vapora. Inter la jaroj 1905 kaj 1915 li partoprenis la elektrizon de la italaj fervojoj kiel teknika ĉefo de la fabriko Società Italiana Westinghouse.
En 1917 li fariĝis ĉefdirektoro de la fabriko Ganz kaj komencis ellabori la t. n. fazoŝanĝan elektran lokomotivon. Surbaze de la konvenaj rezultoj okazis la elektrizo de la unua hungara fervoj-linio, nome la ĉeflinio Budapeŝto–[[Hegyeshalom]] (1929–32).