Dinastio Xia: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Robbot (diskuto | kontribuoj) e roboto modifo de: ug:شىيا سۇلالىسى |
"Dank' al" -> "Danke al" |
||
Linio 9:
Inter la 24 historiaj libroj, kiuj preskaŭ enhavas la tutan historion de Ĉinio, ne troviĝas eĉ unu por la Okcidenta Xia-regno ekzistanta 200 jarojn. Eble tio ne estas kulpo de historiistoj. Antaŭ ol ili kolektis historiajn materialojn pri la [[regno (politiko)|regno]], ĝi pereis en militoj kaj malaperis ankaŭ la regnanoj - dangŝjang-oj.
La Okcidenta Xia-regno postlasis multajn enigmojn al la postaj esploristoj, kiuj tamen ne forlasis serĉadon de ĝi malgraŭ ĝia blanko en historiaj materialoj.
Antaŭ la fondiĝo de la Okcidenta Xia-regno, kiel ĝia ĉefa konsisto la dangŝjang-oj jam longe vivis en la okcidenta parto de Ĉinio. Ili ŝatis migradon kaj ĝenerale loĝis en loko kun akvo kaj herboj. Pro najbareco Dangŝjang-nacio estis profunde influata de la kulturo de Tubo (antikva [[Tibeto]]), precipe de [[budhismo]]. En la 7-a jarcento, por eviti aneksadon de aliaj nacioj, la Dangŝjang-nacio transloĝiĝis orienten al la nunaj [[Ninĝia]] kaj [[Shaanxi]], kun permeso de la imperiestro de la centra [[ebenaĵo]]. La imperiestro honore donis la familian nomon Li al la prapatroj de Li Yuanhao. En 1038 [[Li Yuanhao]] fondis la Okcidentan Xia-regnon, kiu daŭris dum la regoperiodo de la [[dinastio Song]] (960-1279).
|