Kaŝgar: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ko:카스 시
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"Dank' al" -> "Danke al"
Linio 4:
Antaŭ 2 mil jaroj Kaŝgaro estis sidejo de la [[regno (politiko)|regno]] Shule vaste konata sur la [[Silka Vojo]]. Shule-anoj, kun flava haŭto kaj nigraj haroj, tre similis al la loĝantoj de centra Ĉinio, ĉar antaŭ 6-7 mil jaroj iliaj prapatroj, ĝuĉjang-9J kaj sajĝong-oj, tien migris el oriento. En multaj historiaj libroj oni skribis, ke Shule-anoj havas po 12 fingrojn kaj po 12 piedfingrojn. Laŭ esploro antikvuloj ĝenerale havis tiun trajton. Tamen, post la 5-a jc, sekve de la alveno de komercistoj el Hindio kaj Eŭropo, precipe post enmigrado de sogdoj el Centra Azio, tre lertaj en komerco, Shule-anoj ekhavis altan [[nazo (organo)|nazon]] kaj profundajn okulkavojn. Meze de la 6-a jc al Shule migris multaj ŝjituĝjŭeoj, mikssangaj posteuloj de hunoj kaj ŝjanbej-oj, kaj pro tio la lokanoj ekhavis altan staturon kaj bluajn okulojn. En la 9-a jc hujhu-oj el stepo de norda Ĉinio starigis Kala-ĥanejon en Kashi. Post tio, dum ĉ. 400-jara asimilado, la prapatroj de Kashi-anoj ekhavis trajtojn, kiajn havas Ia nunaj lokanoj. Menciindas, ke la reganto de tiu ĥanejo, ĉiam sin rigardante kiel posteulon de la ĉina nacio, sin titolis ĉina reĝo. Siatempe la ĥanejo havis alian gravan ŝanĝiĝon, t.e. islamo transprenis la regantan pozicion de budaismo. Pro tio Kashi fariĝis la unua islama regiono de Ĉinio.
 
Ĉiu evoluo de Kashi intime rilatis kun ĝia geografia situo. En la tuĝjŭe-a lingvo Kashi signifas gemon. Kiel oazo inter la dezerto Taklimakan kaj la altebenajo Pamiro, Kashi distancas de Kuqa je 800 km. Ĉar ĝi situas ĉe la okcidenta fino de Ĉinio, en ĝi kuniĝis la branĉoj suda, meza kaj norda de la Silka Vojo. Dank'Danke al tio, tie ekviglis antikvaj foiroj, prosperis religioj kaj naskiĝis ujguroj, kiuj havas sangon de indiĝenoj, sed malsaman aspekton.
 
== MOSKEO ETIGAR ==