Kalgari-Edmontona Koridoro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"dank' al" -> "danke al"
Linio 1:
La '''Kalgari-Edmontona Koridoro''' ([[angla lingvo|angle]]: ''Calgary-Edmonton Corridor'') estas geografia regiono en la [[Kanado|kanada]] provinco [[Alberto]]. Ĝi estas la plej urbigita regiono de la provinco kaj unu el la plej dense loĝataj regionoj de Kanado. Ĝin konsistigas la [[Censa Metropolo|censodistriktoj]] numeroj [[Censodistrikto 11 (Alberto)|11]], [[Censodistrikto 8 (Alberto)|8]], kaj [[Censodistrikto 6 (Alberto)|6]] de la [[Kanada Instituto pri Statistiko]]. La regiono etendiĝas ĉ. 400 km-ojn de nordo al sudo, kaj en ĝi estas la tuto de la [[Censa Metropolo|censaj metropoloj]] de [[Kalgario (Alberto)|Kalgario]] kaj [[Edmontono (Alberto)|Edmontono]], kiel ankaŭ la urboj [[Airdrie (Alberto)|Airdrie]], [[Red Deer (Alberto)|Red Deer]], [[Wetaskiwin (Alberto)|Wetaskiwin]], kaj [[Leduc (Alberto)|Leduc]]. Ĝi estas unu el kvar urbaj regiono de la Kanada Instituto pri Statistikoj kiuj sume havas en si 50% de la kanada loĝantaro. Laŭ la [[kanada censo de 2006]], loĝis en la Kalgari-Edmontona Koridoro 2.412.736 homoj (73,3% de la loĝantaro de Alberto). La regiono ankaŭ havas unu el la plej rapide kreskantaj loĝantaroj de Kanado dank'danke al la lastatempa pliriĉiĝo de regiono, kiun donas la ekspluatado de [[nafto]].
 
La plej okupita ŝoseo de Alberto, la [[Provinca ŝoseo 2 (Alberto)|ŝoseo Reĝino Elizabeth 2-a (parto de alberta ŝoseo 2)]] etendiĝas tra la koridoro. En la regiono ankaŭ estas du grandaj internaciaj flughavenoj, en Kalgario ([[Internacia Flughaveno Kalgario]]) kaj [[Ĉefurba Regiono Edmontono]] ([[Internacia Flughaveno Edmontono]]). Ĉi tiu estas unu el la kanadaj flug-sektoroj kun plej densa trafiko: multaj komercistoj flugas de unu urbo en la regiono kaj reen en unu tago. Multaj fluglinioj kursas ĉi-regione: [[Air Canada]] havas ĝis 20 ĉiutagajn flugojn inter Kalgario kaj Edmontono, kaj [[Wesjet]] havas 10 kursojn.