Historio de Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto aldono de: is:Saga Bretlands |
"dank' al" -> "danke al", "Dank' al" -> "Danke al" |
||
Linio 36:
Keltoj estis [[nacio]] devenanta verŝajne el teritorio de meza Eŭropo aŭ eĉ pli el sudo, el la sudaj regionoj de [[Rusio]]. Ili havis plimulte pli altajn staturojn kaj ili havis malhelajn harojn. Rilate al teknologio, ili estis pli progresintaj ol la antaŭaj loĝantoj de Britio. Ili sciis prilabori [[fero]]n kaj per tio ili produktis pli firmajn armilojn kaj ilarojn ol la bronzajn. Ĉirkaŭ la jaro 700 a. K. ili komencis iom post iom, en pluraj ondoj veni sur la teritorion de Britio. Verŝajne ili forpuŝis la devenajn loĝantojn nordokcidenten ĝis [[Kimrio]], [[Skotlando]] kaj [[Irlando]], kaj ili priloĝis la sudajn, ebenajn regionojn. Ilia alveno estas grava por la brita historio, ĉar ili estas antaŭuloj de multaj hodiaŭaj loĝantoj de Kimrio, [[Kornvalo|Cornwall]] kaj Irlando. La [[keltaj lingvoj]] estas en unuopaj regionoj senĉese uzataj, eĉ kiam la ofica lingvo estas la [[angla lingvo]]. Ni ne scias, ĉu keltoj venis per paca vojo aŭ ĉu pro celo de milit-iro. Dekomence ĉiuj keltaj grupoj vivis sammaniere, nur ĉirkaŭ la jaro 500 a.K. aperis diferencoj inter nordokcidento kaj sudoriento de la insulo. Ili diferenciĝis en plurajn tribojn, frunte kiuj staris estro el donita familio aŭ [[tribo]]. La elekto okazis aŭ per [[duelo]] inter unuopuloj aŭ [[voĉdonado]].
Keltoj daŭrigis en la [[agrikulturo|agrikulturaj]] tradicioj de la homoj venintaj antaŭ ili, sed
La triboj estis gviditaj far de trupo de batalantoj, tre gravan rolon estis rolantaj [[pastro]]j-[[druido]]j. Ili havis konojn el ĉiuj terenoj gravaj por la vivo de tribo kiel ekzemple [[historio]], [[juro]], [[medicino]].
Linio 55:
Keltoj klopodis rezisti al tiuj ĉi atakoj, sed iom post iom ili estis forpuŝataj pli kaj pli okcidenten. Fine en la jaro [[570]] estis ekspatrujigitaj ĝis [[Kimrio]], skotaj ebenejoj kaj [[Kornvalo|Cornwall]]. La triboj, restintaj sur la saksa teritorio, falis en [[sklaveco]]n. Tial supervivis nur malmulte da restaĵoj de la kelta kulturo, se influo de la saksa kulturo estas senĉese videbla, ekzemple ankaŭ en la moderna [[angla lingvo]] estas multe da vortoj de la saksa origino. Same supervivis elementoj el tereno de ŝtata administrado kaj gvidado de [[ŝtato]]. La regiono estis dividita en plurajn pli malgrandajn [[reĝlando]]jn. En la [[7-a jarcento]] ties nombro fiksiĝis je sep: [[Essex]], [[Sussex]], [[Wessex]], [[East Anglia]], [[Kent]], [[Mercia]] kaj [[Northumbria]]. Aperis la unuaj provoj pri ties unuigo. Las unua konata unuiganto estis [[reĝo]] [[Offa (Mercia)|Offa]], reganto de Mercie en la jaroj [[757]] - [[796]]. Li dokumentis sian potencon per konstruigo de ŝirma [[remparo]] laŭlonge laŭ limoj kun Kimrio por ŝirmi kontraŭ keltoj. En tiu ĉi periodo estiĝis ankaŭ la t.n. [[Vitenagemoto]] - ia konsila organo de reganto, kiu formiĝis el konsilantaro de pli maljunaj en antaŭaj periodoj. Ĝi helpis formi leĝojn kaj difini aŭtoritaton de la reganto. Ĝi ankaŭ havis ĉefan vorton dum [[detronigo]] kaj [[elekto]] de reganto. (En tiu ĉi periodo la reganta titolo ankoraŭ ne heredis aŭtomate el patro je filo, sed vitenagemoto difinis konvenan sekvanton de la trono.) Malgraŭ la klopodoj Offa ne sukcesis unuigi la tutan Anglion kaj post lia morto la potenco de Mercie falis.
Saksoj alportis modernigon ankaŭ en terenon de la ŝtata administrado. Ĉiu reĝlando dividigis la regionon en graflandojn, frunte kiuj staris [[grafo]], la reĝa [[victenanto]]. Ankaŭ pliboniĝis nivelo de agrikulturo per invento de pli efika [[plugilo]], estiĝis ankaŭ nova trifojasistemo de prilaborado de grundo.
===Kristanismo===
Linio 80:
[[Irlando]] estis neniam priregita nek fare de romianoj nek fare de saksoj. Ĝi havis sian propran kulturon, ankaŭ fondita je sistemo de familiaj grupiĝoj kun laŭleĝe elektitaj reĝoj. Forta fenomeno estis kristanismo, la ĉefa disvastiganto estis [[sankta Patriko]], ĝis hodiaŭ patrono de Irlando. Monaĥejoj estiĝadis ĉefe laŭlonge laŭ marbordo. Tiu ĉi trankvila periodo finiĝis pro la alveno de vikingoj. Tiuj alportis novan politikan kaj ekonomian elementojn en la vivon de pacamaj keltoj. Ili fondis [[haveno]]jn kaj komercajn centrejojn, kiel ekz. [[Dublino]]. Ankaŭ Irlando estis certan tempon unuigita ([[1002]] - [[1014]]) sub reĝo [[Brian Borum]], senĉese konsiderata kiel unu el la plej grandaj irlandaj regintoj. Sed ankaŭ li falis en batalo kontraŭ vikingoj. Fine normanoj priregis Irlandon.
[[Skotlando]] havis
==Kulmina mezepoko==
Linio 123:
La [[14-a jarcento]] signifis por [[Anglio]] multe da [[katastrofo]]j aŭ jam en aspekto de militoj aŭ epidemioj de [[pesto]]. Ankaŭ en tiu ĉi periodo ekkreskis la potenco de urbanoj kaj nobelaro, ĉar la reganto konfidis en ili, se temas pri la financoj por la multekostaj militoj. La kunlaborado inter la nobelaro kaj la urbanoj fariĝis bazo por plua politika evoluo, ĉefe ĝi plifortikigis la potencon de parlamento kaj la popolo. Post la malvenko fare de la skotoj apud [[Bannockburn]] [[Eduardo la 2-a|Eduardo]] senĉese klopodis priregi ilin, sed post ilia persistema rezisto li rezignis pri tiu ĉi ideo. Pro la kreskantaj disputoj inter li kaj la nobelaro li estis en la jaro [[1327]] detronigita kaj murdita. Lia filo, [[Eduardo la 3-a]] ja punis la kulpintojn, sed eĉ tiel tiu ĉi evento lasis makulon sur la reĝa potenco. Sed post nelonge [[angloj]] denove estis en milita stato kontraŭ [[skotoj]], kiuj ankoraŭ en la jaro [[1295]] subskribis kun [[francoj]] interkonsenton pri la reciproka helpo kaj la armea subteno kontraŭ angloj. Tiu ĉi alianco daŭris ĝis la [[16-a jarcento]]. La franca reĝo [[Filipo la 6-a (Francio)|Filipo la 6-a de Valois]] faris senĉese pli kaj pli grandajn pretendojn por la anglaj teritorioj en Francio, sed ties vasaloj ribelis jam longajn jarcentojn rifuzante agnoski lian superregadon. Unu el tiuj vasaloj estis senĉese ankoraŭ ankaŭ la angla reĝo. Por ke li plifortigu sian pozicion, la franca reĝo komencis interveni en la komercajn rilatojn de angloj. En la jaro [[1324]] li okupis [[Gaskonio]]n, kiu liveris [[vino]]n pro ŝanĝo por la angla [[lano]] kaj [[cerealo]]j. Li ankaŭ apelis al la [[Burgonjo|burgonja]] duko, por ke li ĉesu importi la lanon el Anglio. Tiuj ĉi du teritorioj sekurigis por la angla ekonomiko la plej grandan profiton, tial estas klare, ke angloj ne konsentis kun la restriktoj kaj tio estis unu el la kaŭzoj de '''la centjara milito''', kiu kun paŭzoj daŭris pli ol 100 jaroj. Tiun ĉi militon aprobis ankaŭ la urbanoj kaj la ceteraj tavoloj de la socio, ĉar diference de la konfliktoj kun Skotlando kaj Kimrio tiu ĉi milito povis alporti grandegan profiton. La burgonja duko estis devigita fermi aliancon kun angloj kontraŭ francoj.
[[Eduardo la 3-a]] kiel vasalo pretendis por si la francan tronon kaj en [[1337]] li proklamis militon. De komence estis sukcesaj angloj,
===Kavalireco===
Linio 133:
''Vidu ankaŭ : '''[[Nigra morto]]'''''
La tuta [[14-a jarcento]] estis markita per sinko de populacio sekve de krizo en agrikulturo kaj malsanoj. La plej granda estis epidemio de '''[[pesto]]''', markata ankaŭ kiel '''nigra morto''', ĝi trafis Brition en la jaro [[1348]] - [[1349]]. Ĝi disvastiĝis rapide,
[[Dosiero:Black Death.jpg|thumb|left|250px|Infektitoj per pesto, bildigo el biblio de Toggenbur, [[1411]]]] Sed [[Eduardo la 3-a]] tenis la popularecon inter homoj eĉ malgraŭ la malsanoj kaj la malbona financa situacio en la lando. Pli malbone tio estis kun lia nepo [[Rikardo la 2-a]], kiu surtroniĝis en la jaro [[1377]]. Lia patro [[Eduardo la Nigra Princo]] mortis mallogtempe antaŭ tio. Rikardo havis tiam nur 11 jarojn, do regis anstataŭ li liaj konsilantoj, kiuj enpraktikigis imposton por ĉiu loĝanto super 15 jaroj. Pli poste ili plialtigis la imposton kaj la loĝantoj devis pagi. Sed en la jaro [[1381]], kiam la imposto estis plialtigita denove kaj sufiĉe rapide, la loĝantoj komenciĝis ribeli. La ribelo disvastiĝis precipe el pli riĉaj regionoj, Kent kaj East Anglio, post kiuj kuraĝis ankaŭ malpli riĉaj regionoj. Pluan motivon por la ribelo donis la grandbienuloj, kiuj laŭvorte el la kamparanoj farigis denove servutulojn, ĉar tio estis pli malmultekosta. La ribelintojn gvidis [[Wat Tyler]], kiu proklamis, ke antaŭ dio ĉiuj estas egalrajtaj, do kial la loĝantoj devus esti dividitaj en tavolojn. Tiu ĉi ribelo de kamparanoj nur kelke da semajnoj. Dum tiu tempo la kamparanoj okupis plimulton de Londono, kie alligis al ili ankaŭ la urbanoj. Tyler estis mortigita kaj Rikardo promesis, ke li plenumos postulojn kaj nuligos la servutecon, nur ke la servutuloj disiru. Sed li ne konservis sian promeson kaj li igis [[pendumo|pendumi]] la gvidantojn. Sed la revolucio eĉ tiel signifis averton por la reganto kaj la nobelaron. Rikardo havis problemojn eĉ kun siaj nobeloj kaj li eluzis siajn leĝpovojn kontraŭ ili. Li igis malliberigi [[John Gaunt]]-on - sian onklon kaj unu el la plej fortaj viroj en la lando. Sed lia filo Henriko el Lancester ne pardonis lin. En la jaro [[1399]], kiam Rikardo estis okupita pro situacio en Irlando, li venis kun armeo kaj detronigis Rikardon. Tiu ne havis idon kaj do denove eksplodis batalo inter filo de Eduardo la 3-a kaj Henriko. Tiu fine akiris subtenon de nobeloj kaj surtroniĝis kiel [[Henriko la 4-a]]. La reston de vivo li pasigis pro renovigado de la reĝa aŭtoritato kaj pro sekurigado de la trono por sia filo. Sed li sentis minacon de plua milito. La ribelo de kamparanoj ekestis pro malkonkordo inter la homoj kaj la ŝtato, sed en la lando ankaŭ kreskis malkonkordoj kun la eklezio. La ekleziaj altranguloj antaŭ longe ne konservis la kristanismajn idealojn, al multaj temis nur pri profito kaj riĉeco. Ili traktis kun la subuloj kruele, nemirinde ke oni rifuzis pagi la eklezian imposton. Al la situacio ankoraŭ aldonis la fakto, ke ekde la jaro [[1309]] la sidejo de papo estis [[Avignon]] en Francio, kontraŭ kiu angloj gvidis la militon. Homoj pensis, ke per la pagado de imposto al la papo ili helpas francojn. Kun tio konsentis ankaŭ la reĝo kaj li malaltigis la eklezian imposton. La eklezio ne protestis, ĉar ĝi estis en unu flanko kun la reganta tavolo. Multaj altranguloj devenis el nobelaj familioj kaj la reĝo mem nomumis ilin. Kiam la kamparanoj okupis en la jaro [[1381]] [[Londono]]n, ili ekzekutis ĉefepiskopon el [[Canterbury]], kiu estis samtempe la reĝa kanceliero. La kristanoj jam ne estis referitaj al doktrino de pastroj, ĉar komencis aperi religiaj libroj en la angla lingvo, kiuj donis al ili sufiĉajn konojn. La aŭtoritato de eklezio sinkis. Eĉ estiĝis ties branĉo la t.n. "lolardo", gvidita de [[John Wyclif]], la oksforda profesoro. Temis al ili pri la pureco de eklezio, sen profana riĉeco. Ili havis subtenon ankaŭ en vicoj de nobelaro, sed la reĝo [[Henriko la 4-a]] estis fidela al la tradicia eklezio. Li malpermesis la "lolardanojn", li eĉ lasis ilin ekzekutadi.
Linio 149:
[[Image:Lancashire rose.png|right|thumb|220px|Lankasteroj]]
[[Eduardo la 4-a]] malliberigis Henrikon la 6-an en [[Tower]]. Sed je 9 jaroj pli poste liberigis lin armeo de Lankasteroj kaj ili ellandigis Eduardon. Sed tiu eluzis subtenon de sudanglaj urbanoj, ĉar Jorkoj havis kun ili fortajn komercajn rilatojn, kaj en [[1471]] li denove venkis Lankasterojn. Henriko mortis en Tower mallongtempe post tio, verŝajne li estis murdita. Sed la bataloj daŭrigis. Eduardo mortis en la jaro [[1483]] postlasante du malgrandajn filojn. Lia ambicia frato Rikardo el Gloucester lasis malliberigi ilin kaj li fariĝis reĝo [[Rikardo la 3-a]]. Pli poste estis ambaŭ princoj murditaj. Ilia morto estas koneksigata kun Rikardo
===Mezepoka socio===
La malfrua mezepoko alportis plurajn ŝanĝojn en la evoluon de '''socio'''. La plej altajn postenojn en la hierarkio jam tradicie okupis la [[nobelo|nobelaro]], la [[duko]]j kaj la [[grafo]]j, eĉ kiam sekve de la militoj ilia nombro sinkis. La [[kavaliro]]j estis sub ili. La devenaj armitaj batalintoj iom post iom ŝanĝiĝis en civilizitajn ĝentilulojn kaj [[farmisto]]jn. Dum la regado de [[Eduardo la 1-a]] ilia nombro rapide ekkreskis. Apud ili estis liberaj civitanoj el la lando. Al fino de la mezepoko eĉ [[servutulo]] povis fariĝi post laborigo de certa nombro de jaroj. La liberaj civitanoj gvidis funkciadon de urboj. Aperas komencoj de komerca unio, kiam malpli signifaj [[metiisto]]j komencis unuiĝi kaj kunlabori, por ke ili ŝirmu siajn interesojn antaŭ konkurenco. La [[komercisto]]j komencis tra Eŭropo fondi komercajn staciojn. La [[kompanio]]j respondecaj por ties funkciado akiris gravecon fariĝante la plej fortaj [[instituto]]j en la urboj. Kio rilatas al [[salajro]]j, la situacio estis pli bona, se sekve de disvastiĝo de bredado de [[ŝafo]]j estis en la lando sufiĉo da [[viando]] kaj la prezoj de [[cerealo]]j sinkis. En la urboj frunton venadis nova socia tavolo. La urbanoj
En la jura sistemo daŭris ordo el la [[12-a jarcento]]. Plimulton de kazoj solvis la reĝa juĝejo kaj la regionaj juĝejoj malrapide pereis. Sed la reĝo jam en la [[14-a jarcento]] ne sciis solvi mem ĉiujn disputojn kaj do [[Eduardo la 3-a]] en la jaro [[1363]] nomumis grupon da [[juĝisto]], kiuj migris inter la urboj zorgante pri pli malgrandaj kazoj. Ili devenis plimulte el malpli altaj nobelaj familioj.
Linio 167:
En Skotlando la situacio estis simila kiel en Anglio, same ĝi ne eskapis al pesto kaj al la militoj. Skotoj suferis ankaŭ pro la alianco kun francoj en la centjara milito. Angloj ripetite atakis la sudajn regionojn, la fontojn de riĉeco. Ankaŭ la skotaj reĝoj havis konfliktojn kun la nobelaro. Multaj estis murditaj kaj do la sekvontoj devis unue plenkreskiĝi, la nobelaro povis regi kaj gvidi la regionon laŭ sia maniero. Ankaŭ tiuj ĉi nobeloj havis siajn privatajn armeojn, ili ne bezonis fidi al soldataro [[rekruto|rekrutigita]] el servutuloj. Disvastiĝis klanoj - grupoj da homoj okupantaj certajn teritoriojn havantaj ununuran gvidanton. Unuopuloj ofte propravole enklaniĝis por ŝirmo.
En la jaro [[1482]] Anglio renovigis klopodon priregi Skotlandon kaj [[Eduardo la 4-a]] okupis [[Edinburgh]]on. Fine de la [[14-a jarcento]] ankaŭ Skotlando komencis evolui. Kreiĝis parlamento kaj la loĝantoj havis eblecon diskuti pri la regindaj ageroj. La urboj ekkreskis precipe
==Novepoko==
Linio 194:
[[Dosiero:DelarocheLadyJaneGrey.jpg|thumb|left|200px|Ekzekuto de Jane Grey]]
Maria la 1-a fariĝis reĝino en la jaro [[1553]] post la morto de Eduardo. La nobeloj klopodis surtronigi [[Jane Grey]], la protestantinon, sed Maria estis pli sukcesa kaj ŝi transprenis la regadon. Ŝi estis subtenata de la katolikoj el malpli riĉaj tavoloj, la protestantista nobelaro ne akceptis ŝin. Tiutempe superis la ideo, ke la virino devus esti subigita al la edzo. Tial Maria havis problemojn dum elektado de edzo. Se ŝi elektus anglon, ŝi devus obei la viron el socie malpli alta tavolo. Se ŝi denove edziniĝus eksterlandan monarkon, ŝi endanĝerigus la memstarecon de Anglio en la estonteco. Ŝi fine elektis la hispanan reĝon [[Filipo la 2-a (Hispanio)|Filipon la 2-a]]. Tio estis malfeliĉa elekto, la popolo ne konsentis. Estiĝis pluraj ribeloj kaj Filipo estis agnoskita kiel reĝo nur dum la vivo de Maria. Plua eraro estis, kiam Maria igis [[ŝtiparumo|ŝtiparumi]] protestantojn. Ŝi eĉ pripensis ekzekuti sian fratinon Elizabeton, kiu estis protestantino. Tiu supervivis sole
===Elizabeto la 1-a===
Linio 213:
===Eksterlanda politiko===
Elizabeto daŭrigis en la tradicioj de sia avo. Ŝi subtenis la urbanojn klopodante disvastigi la komercajn rilatojn. La plej granda konkurecanto en tiu ĉi tereno estis [[Hispanio]], sub kies superregado estis ankaŭ [[Nederlando]], sed kie vivis multaj protestantoj klopodantaj eliri el la katolika superregado.
Se francoj kaj hispanoj estis rivaloj, la hispanaj ŝipoj povis alnavigacii en Nederlandon sole tra [[Manika Markolo]], kie regis la angla ŝiparo. Elizabeto komencis helpi la nederlandajn protestantoj kaj permesis uzi al ili la britajn havenojn. Ŝi ankaŭ subtenis ilin finance kaj soldate. Ekde la 70-a jaroj, kiam hispanoj ne permesis al Anglio la komercajn rilatojn kun Ameriko, la anglaj ŝipoj komencis ataki hispanojn revenantaj el la amerikaj kolonioj. Tiujn ĉi atakojn efektivigis precipe [[pirato]]j kiel ekz. [[Francis Drake]], sed ili dividiĝis kun la reĝino pri la ĉasakiraĵo. Tio ĉi estis plua motivo por la hispana atako. Filipo deklaris atakon kontraŭ Anglio en la jaro [[1587]]. Li kredis, ke tio helpos lin trankviligi la situacion en Nederlando. Li kalkulis eĉ kun subteno de katolikoj sur la insuloj. Li konstruis grandan armean flotilon. Sed ties parton likvidis Drake en haveno en [[Kardizo]]. Filipo denove armilekipis sin, sed liaj ŝipoj ne sufiĉis al la anglaj, kiuj
===Komenco de koloniismo===
Linio 229:
===Socio===
Tudoroj ne ŝate regis pere de la '''[[parlamento]]'''. Komence de la [[16-a jarcento]] la parlamento eksidis nur, kiam kunvokis ĝin la reĝo. Iam tio okazis sole unufoje dum ses jaroj. [[Henriko la 7-a (Anglio)|Henriko la 7-a]] eluzis ĝin nur por eldoni [[leĝo]]jn. [[Henriko la 8-a (Anglio)|Henriko la 8-a]] akiris helpe de ĝi la [[mono]]n kaj eldonis leĝon pri apartigo de la anglikana eklezio. Sed pro tia ĉi eluzado de la parlamento por plifortigi sian potencon li plifortigis la aŭtoritaton de parlamento kontraŭ la reĝo. [[Maria la 1-a (Anglio)|Maria la 1-a]] helpe de la parlamento nuligis la leĝojn pri la reformacio kaj ebligis sian geedzecon kun Filipo. Tudoroj plene ne seniĝis de la parlamento nur pro du kaŭzoj. Ili bezonis la '''monon''' kaj '''subtenon''' de '''urbanoj''' kaj proprumantoj de grundo. Fine de la jarcento la potenco enkadre de la parlamento translokiĝis en la asembleon de '''reprezentantoj'''. Tie do estis reprezentitaj la plej nombraj kaj la plej influemaj tavoloj de la socio. La nombro de ties membroj duobliĝis
En la [[16-a jarcento]] okazis rapida '''kresko''' de '''populacio''' kaj estis loĝigitaj ĝis tiam nepriloĝataj regionoj. El tio rezultis ankaŭ novaj ekonomiaj kaj sociaj problemoj. La prezoj iris energie supren, precipe sekve de abrupta kresko de la nombro de loĝantoj. Per tio malboniĝis la vivkondiĉoj. Plej bone vivis farmistoj en provincoj, kiuj proprumis sufiĉon de grundo. Ili povis permesi okupi pluajn homojn. Ankaŭ ili komencis eksperimenti kun bredado de ŝafoj, eĉ kiam ili dum tio ofte malobeis la leĝojn. Sed se la juĝistoj estis sur ilia flanko, la malriĉaj kamparanoj ne havis ŝancon. Ekde la jaro [[1563]] la juĝejoj difinis labordevojn kaj salajrojn. En [[1536]] loĝantoj protestis en [[Londono]] pro nuligo de la monaĥejoj. La monaĥejoj donis nome laboron kaj provizojn. Tiu ĉi protesto estis sange subpremita. La situacio kun la okupiteco parte pliboniĝis post enpraktikigo de produktado de pretaj vestoj anstataŭ kruda lano. La angloj transprenis la unuecon en la produktado de vestoj de [[Flandrio]]. Kun plikvalitigo de [[ŝtalo]] pliboniĝis ankaŭ [[armil-industrio]]. [[Muskedo]]j anstataŭigadis [[pafarko]]jn. [[Karbo]] kiel [[brulmaterialo]] komencis anstataŭigadi [[ligno]]n. Malgraŭ tio estis proporcie grandaj diferencoj inter la vivoj de riĉuloj kaj malriĉuloj. Eĉ kiam ankaŭ subulo povis permesi al si pli kvalitajn [[domo]]jn eĉ kun [[fumtubo]].
Linio 261:
[[Dosiero:William III of England.jpg|left|thumb|180px|Vilhelmo la 3-a]]
Jakobo klopodis seniĝi de la nobelaro de Tory, kiu plej multe oponis. Li ankaŭ anstataŭis plimulton de juĝistoj. Liaj malamikoj ne intervenis, ĉar ili atendis alvenon de lia protestanta filino Maria, kies edzo estis [[Vilhelmo la 3-a (Anglio)|Vilhelmo la 3-a de Oranje]], la reganto (ankaŭ protestanto) de Nederlando. Sed kiam estis naskiĝinta filo de Jakobo en la jaro [[1688]], ilia espero frakasiĝis. Ambaŭ parlamentaj flankoj decidiĝis agi. Ili invitis Vilhelmon, por ke li ekataku Brition. Post timoj, se li estis tiutempe en milito kontraŭ Francio, li enpaŝis Londonon. Sed ili proponis la tronon sole al Maria. Vilhelmo proklamis, ke li forlasos Brition nur kiel reĝo. La parlamento ne havis alian eblecon. La parlamento prenis la rajtojn al Jakobo al la trono, ĉar li onidire rompis la interkonsenton inter la reĝo kaj la popolo. Tiu ĉi ideo estiĝis ankaŭ
===Evoluo de klereco===
Linio 271:
Samtempe kun la revolucio en religio venis ankaŭ revolucio en [[scienco]] kaj pensado. [[Francis Bacon]], la sciencisto, kiu okupis postenon de lordo-kanceliero en kortego de Jakobo la 1-a venis kun opinio, ke ĉiu teorio devas esti '''verkontrolita per eksperimento'''. Unu eksperimento ligus al la alia kaj tiuj gvidus al kompreno de la tuta mondo. La britaj sciencistoj klopodis ankaŭ enpraktikigi tiujn ĉi ideojn. En la jaro [[1628]] [[William Harvey]] malkovris [[Kardiovaskula sistemo|sango-cirkulado]]n, kio gvidis al progreso dum ekkono de la [[homa anatomio|homa korpo]].
Stuartoj mem subtenis la evoluon de scienco. La reĝa kortego fariĝis grava centrejo, kie renkontiĝis diversaj kleruloj kaj sciencistoj. En la jaro [[1684]] fizikisto kaj matematikisto, siro [[Isaac Newton]] publikigis [[leĝoj de Newton pri movado|gravitacian leĝon]], al kiu en la [[20-a jarcento]] ligis [[Albert Einstein]]. Ankaŭ evoluis [[arkitekturo]]. La plej signifa arkitekto estis [[Christopher Wren]]. En la jaro [[1666]] post '''granda incendio en Londono''' li renovigis plimulton de damaĝigitaj konstruaĵoj en nova, pli moderna stilo. En la [[17-a jarcento]] aperis ankaŭ la unuaj [[ĵurnalo]]j.
Kio rilatas al la socio, la vivo de malriĉuloj kontraŭe al la antaŭaj jarcentoj pliboniĝis. La prezoj sinkis kaj homoj jam ne estis dependaj de socia helpo. Sed ankaŭ plu plej bone fartis la meza tavolo de la loĝantaro. En duono de la [[17-a jarcento]] la registaro komencis kontroli komercon kun cerealoj, por ke ne okazu nedezirata eksporto je konto de la enlanda konsumo. Sed jam en la jaro [[1670]] la situacio estis tiom bona, ke ili povis permesi al si eksporti la cerealojn en la ceteran Eŭropon, ĉefe en landojn malfortigitaj pro la tridekjara milito. Ankaŭ la komerco enkadre de la lando ŝanĝiĝis. La ekonomiaj diferencoj inter la regionoj perdiĝadis kaj
Sed la nombro de loĝantoj enkadre de la lando sinkis. Ne estas konate kial, sed la vivkondiĉoj pliboniĝis. Tio povas esti tial, ĉar homoj en Britio fermis geedzecojn en pli alta aĝo kaj tial la virinoj naskis malpli da infanoj. Enkadre de familio plifortiĝis la pozicio de edzo. Tio eblas kompari al [[absolutismo]] enkadre de [[monarkio]] kaj reganton kiel ununuran reganton. La aŭtoritato de viroj fontis precipe el la reformacio. La protestantisma kredo metis grandan emfazon al viro kiel al vivtenanton de familio.
Linio 297:
====Koloniismo kaj libereco====
{{ĉefartikolo|Sepjara milito}}
Georgo mortis en la jaro [[1727]] dum vizito en [[Hanovro]]. Lia filo [[Georgo la 2-a]] surtroniĝis, kiu same translasis la faktan regadon al sia ĉefministro. En tiu ĉi periodo Granda Britio disvastigis sian '''kolonian imperion''' per okupo de teritorio tra la tuta mondo. La plej grava loko prenis 13 amerikaj kolonioj sur la orienta marbordo de [[Ameriko]]. En la jaroj [[1743]] - [[1748]] ili gvidis militon kontraŭ Francio pri akiro de kontrolo super [[Aŭstrio]]. En 1756 ili denove troviĝis kontraŭ si en la '''sepjara milito'''. La [[prusoj]] estis aliancanoj de la angloj. [[William Pitt (pli maljuna)]]
===Ameriko===
Linio 309:
En tiu ĉi periodo ekzistis jam pluraj grandaj, evoluintaj urboj kiel [[Liverpool]], [[Manchester]], [[Birmingham]], [[Sheffield]], eĉ kiam ili ne havis en la parlamento reprezenton. Sed la '''vivkondiĉoj en la urboj''' estis teruraj. Tra la urboj disvastiĝis haladzo, ĉar forfalaĵoj estis ellasataj rekte en la stratojn same kiel balaaĵoj. La stratoj estis kot-kovritaj kaj mallarĝaj. En la urboj disvastiĝis [[malsano]]j, malmulte da infanoj ĝisvivis sian plenkreskecon, precipe tiuj el malriĉulaj tavoloj. Ili estis sepultitaj komune en amastomboj. Sed multaj kaŭzis la malbonan vivsituacion pro drinkado de [[alkoholaĵo]] kaj ludado de [[hazardludo|hazardaj ludoj]]. Tial kelkaj novestiĝintaj eklezioj klopodis malebligi ties disvastiĝon. Al la fino de jarcento aperis klopodoj plibonigi la urban vivon. La stratoj plilarĝiĝis, estis enkondukita publika lumigo kaj la loĝantoj devis pagi imposton por sekurigi la sociajn servojn. En la socio formiĝis 4 tavoloj: 1 - la riĉaj urbanoj; 2 - la ceteraj urbanoj kaj komercistoj; 3 - metiistoj; 4 - laboristoj. Plej bone vivis la nobelaro kaj la riĉaj urbanoj, eĉ kiam post la agadoj de [[John Wilkes]] ili jam ne havis super la subuloj tiel grandan potencon. Sed eĉ tiel ili perlaboris nekompareble pli ol vivante komfortan vivon plena de [[ĉasado]]j kaj ĉevalrajdado. Ili alikonstruis siajn domojn en klasikan stilon kaj ĉirkaŭis ilin per [[parko]]j kaj [[ĝardeno]]j. La vivo de virinoj estis bedaŭrinde pli enuiga, ili ne povis partopreni en la direktado de ŝtato, nur [[amuzo]]j kaj [[balo]]j estis destinitaj por ili. Populara estis ankaŭ vizitado de [[banloko]]j kun kuraciga akvo. La banlokaj urboj kiel [[Bath]] fariĝis centrejoj de la socia vivo.
La '''vivo en vilaĝoj''' estis tute alia ol en la urboj. La fonto de vivtenado estis [[agrikulturo]], ĉiu vilaĝo estis ĉirkaŭita per pluraj kampoj kaj vilaĝanoj komune decidis pri iliaj eluzoj kaj deponado de rikolto. El Nederlando venis ŝanĝoj en prilaborado de grundo. Oni devis pli kunlabori, ĉar ne ĉiu povis permesi al si ĉiun ekipaĵon neevitenda por la mastrumado. Sekve de tiuj ĉi ŝanĝoj pliboniĝis la rikoltoj, la bestoj donis pli da viando. La blanka pano, ĝis nun manĝata de pli altaj tavoloj, povis permesi al si ankaŭ malriĉuloj. La influemaj proprumantoj de grundo konvinkis la parlamenton, por ke ĝi permesu bari parton de grundo por privata mastrumado.
En la '''familia vivo''' ŝanĝiĝis posteno de la infanoj. Oni komencis montri al ili pli da zorgo surbaze de iliaj bezonoj. La gepatroj klopodis sekurigi al ili ĉefe bonan edukon kaj klerecon. Oftaj estis laŭdoj por plifortigi la memkonscion kaj krei la fidon. Tiama idealo de la virina beleco estis svelta staturo kaj pala vizaĝo. Sed multaj gepatroj vundis la filinojn pro la konservado de tiuj ĉi principoj, kio montriĝis en ilia malforta sano. Ili sendis la filojn en internulejojn, kie ili lernis individualecon. Tial estis en la estonta vivo plimulte sukcesaj komercistoj. La geedzecoj estis senĉese fermataj surbaze de interkonsento inter la gepatroj, sed ili komencis iom post iom konsideri la opiniojn de infanoj. En la familioj oni komencis preferi privatecon. Laboroj farataj ĝis nun fare de servistaro la loĝantoj komencis fari mem. La vivo de loĝantoj plilongiĝis
Per leĝo pri la unio el la jaro [[1800]] estas alligita [[Irlando]] kaj estiĝas ''Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando'', en la jaro [[1921]] poste ''[[Unuiĝinta Reĝlando|Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando]]''. Ekde la kreo de unio tiuj ĉi landoj partoprenis en samaj sortoj, sed ĝis tiam ilia historio estas (parte) diferenca.
Linio 319:
{{ĉefartikolo|Industria revolucio}}
[[Dosiero:Spinning jenny.jpg|left|thumb|250px|Ŝpinmaŝino]]
Per enkondukado de mekanikigo de produktado kaj evoluo de grandaj [[manufakturo]]j Granda Britio kiel unu el la unuaj landoj en Eŭropo enpaŝis en la t.n. '''industrian revolucion'''. Sufiĉo de krudmaterialo el ĝiaj kolonioj rapidigis tiun ĉi tutsocian procedon. Britio ne estis tiel riĉa kiel ekzemple Francio, sed ĝi havis konvenajn kondiĉojn por la evoluo
[[Dosiero:John Wesley clipped.png|thumb|right|200px|John Wesley]]
Sed la revolucio havis ankaŭ '''falon al la socio'''. Pro la enpraktikigo de la maŝinoj, multaj laboristoj perdis la laboron. Ili komencis asociiĝi en grupiĝojn, por ke ili defendu sin antaŭ la okupigantoj. Ili postulis adekvatajn salajrojn kaj laborkondiĉojn. La registaro ne respektis ilin kaj tial ili komencis realigi ribelojn. Ili eĉ enpenetris en la fabrikojn, kie ili difektigis la maŝinojn. La politikistoj komencis timi revolucion. Eviti al ĝi sukcesis
Post la perdo de 13 amerikaj kolonioj sekve de la proklamo de ilia sendependeco kaj estiĝo de [[Usono]] en la jaro [[1776]] kaj [[franca revolucio]] en la jaro [[1789]] komenciĝis organizeco kaj emancipado de laboristaj tavoloj en la brita socio. Estiĝis la unuaj laboristaj organizoj, sed ties ekzistado estis tuj post tio kontraŭleĝigata.
Linio 330:
En [[Francio]] en la jaro [[1789]] komenciĝis [[Franca revolucio de 1789|Granda franca revolucio]]. Ĝi estis gvidita de la meza tavolo de loĝantoj-burĝaro kaj laboristoj. Ties kaŭzoj estis ĉefe la ekonomia kaj la politika krizoj. Ili volis forigi la absolutisman potencon de la reganto kaj sekurigi por homoj la bazajn civitanajn rajtojn. En Anglio tiuj ĉi tavoloj estis tre potencaj kaj komune ili partoprenis flank-al-flanke en la parlamento. Ne ŝajnis al ili la ideo de la revolucio kaj ili timis, por ke ĝi ne influu la malpli grandajn tavolojn. Sed kelkaj radikaloj vokis je ŝanĝoj ankaŭ en Britio. Ili nomiĝis jakobanoj kaj ili kunlaboris kun [[Whig]]-oj. Kontraŭ ili staris [[Torioj]] kaj [[William Pitt]] malpli aĝa. Ankaŭ batalantoj je la sendependeco de amerikanoj Paine kaj Burke subtenis la egalrajtecon de ĉiuj sociaj tavoloj. La laboristoj komencis fondi proprajn politikajn organizojn, sed ili poste kelke da jaroj pereis. En la jaro [[1793]] Britio enpaŝis en militon kontraŭ la francoj post tio, kiam tiuj atakis la hodiaŭan Belgion kaj Nederlandon. La franca imperiestro [[Napoleon Bonaparte]] planis eĉ invadon al [[Britaj insuloj]]. La britoj klopodis venki lin sur la maro kaj limigi la movon de francaj komercaj ŝipoj. Admiralo [[Horatio Nelson]] ekbatalis plurajn batalojn super la francoj apud [[Egiptio]], [[Hispanio]] kaj en la jaro [[1805]] li donis al ili definitivan malvenkon en [[batalo de Trafalgar]]. Poste ankoraŭ la angloj venkis super la francoj kaj iliajn aliancanojn. Napoleon estis sendita en rifuĝejon, sed li sukcesis fuĝi kaj por cent tagoj li renovigis la imperion. Britio kuniĝis kontraŭ li kun [[Prusio]]. En la jaro [[1815]] Napoleon estis fare de la aliancanaj soldataroj apud [[Waterloo]] definitive venkita.
En la [[19-a jarcento]] la potenco de Britio kulminis. Post la industria revolucio ĝi havis la plej evoluintajn fabrikojn kaj
===Sociaj reformoj en la 19-a jarcento===
Linio 336:
Kiam la militoj estis finintaj, jam ne estis tia demando pri la varo kaj vestaro, kaj multaj homoj perdis la laboron. Ankaŭ el la armeo estis multaj soldatoj maldungitaj. Suferis ankaŭ farmistoj, ĉar pro importata [[maizo]] suferis iliaj enspezoj. Ili konvinkis la registaron, por ke ĝi fiksu la prezojn de maizo. Sed eĉ spite al tio la prezoj senĉese kreskis. La alta [[senlaboreco]] kaj la prezoj peligis kelkajn laboristojn ĝis rando de [[malsatego]]. En la jaro [[1830]] ili ekribelis postulante plialtigon de salajroj. Ili komencis sekurigi la vivtenadon per [[ĉasado]] de bestoj. Sed se la [[arbaro]]j estis proprumataj de bienuloj, temis pri [[ŝtelĉasado]]. Tial ili estis punataj, eĉ kiam ili nur klopodis nutri siajn familiojn. Ili estis forveturigataj en arestitajn koloniojn en [[Aŭstralio]]. Post la morto de [[Georgo la 3-a]] surtroniĝis lia filo [[Georgo la 4-a]]. Tiu regis nur dek jarojn kaj en [[1830]] surtroniĝis lia frato [[Vilhelmo la 4-a]]. Sed la reĝo havis tiutempe nur malgrandan potencon. Regis la kabineto de ministroj kaj la parlamento.
En la jaro [[1834]] estis '''enpraktikigita leĝo''', kiu devis plibonigi la situacion de malriĉularo. Sed ĝi rilatis nur al homoj vivantaj en la t.n. laboristaj domoj. La vivkondiĉoj estis en ili malbonaj kaj la loĝantoj devis labori de matene ĝis la nokto, por ke ili vivtenu sin. Multaj prefere transloĝiĝis en urbojn esperante pri pli bona vivo. La riĉaj urbanoj ne konsentis kun ilia alveno timante, ke ili povus ekribeli kiel [[burĝo|burĝaro]] en Francio. La meza tavolo ekzistis en Britio jam longan tempon. Tio estis malgranda grupo de urbanoj, farmistoj kaj komercistoj. En duono de la [[18-a jarcento]] komencis ilia nombro kreski
[[Dosiero:Robert Peel.jpg|thumb|right|200px|Robert Peel]]
Linio 355:
{{ĉefartikolo|Liberalismo}}
[[Image:Palmerston.jpg|thumb|right|220px|Henry John Temple, lordo Palmerston]]
En duono de la [[19-a jarcento]] estis eldonita leĝo, kiu '''egalrajtigis la ekleziojn'''. Jam ankaŭ katolikoj kaj nekonformistoj povis veni en la parlamento aŭ en la registaron. Sed fakte ili ne havis tion tiel facila, ĉar la reganta anglikan partio - Torioj malhelpis ilin en tio. La nekonformistoj subtenis la liberalojn. En la jaro [[1846]] la toria premiero [[Robert Peel]] abdikis. Li perdis la popularecon, kiam li subtenis rajtojn de katolikoj por la eniro en la parlamenton kaj nuligis la leĝojn, kiuj ŝirmis la rajtojn de bienuloj, sed samtempe ili estis kaŭzo de [[malsato]] ĉe malriĉaj tavoloj, precipe en [[Irlando]]. Same li agadis kontraŭ sia partio, ĉar li devis respekti kreskantan forton de la meza tavolo. Ambaŭ partioj komprenis bezonon de reformoj kaj libera komerco, ĝuste por evoluo de tiu ĉi tavolo. Tio signifis krei pli liberan kaj pli malfermitan socion en enlando kaj en eksterlando. La ideo nomiĝis '''liberalismo''' kaj "whig-oj", kiuj estis pli klinitaj al tiuj ĉi reformoj, alinomiĝis al '''liberalistoj'''. En la jaroj [[1846]] ĝis [[1865]] staris frunte de la registaro [[Henry John Temple|lordo Palmerston]]. Li estis liberalisto, sed ankaŭ li ne hezitis agi kontraŭ ideoj de sia partio, se tio bezonis. Kvankam li subtenis la liberalisman movadon en Eŭropo kaj konsentis kun memstariĝo de [[Italio]] de sub la aŭstra kaj la franca superregadoj, en Britio li enpraktikigis neniajn renversajn reformojn. Verŝajne tial, ke komence de sia kariero li subtenis Toriojn. Post lia morto formiĝis sistemo de du ĉefaj politikaj partioj, kiuj postulis de siaj membroj veran fidelecon. Torioj, konataj kiel '''[[Konservatismo|konservatistoj]]''', kaj liberalistoj rivalis je la potenco. Ŝanĝiĝis ankaŭ la politikistoj. Se
===Kimrio, Skotlando kaj Irlanda respubliko===
Linio 365:
'''Skotlando''' estis ankaŭ dividita en industriajn regionojn en la ĉirkaŭaĵo de [[Glasgow]] kaj [[Edinburgh]], kie troviĝis multe da karbominejoj kaj fabrikoj por produktado de fero kaj ŝtalo. Ankaŭ ĉi tie estis fabrikoj por produktado de [[ŝipo]]j. La vivo en la altaĵoj kaj ebenejoj situantaj sur limoj kun Anglio estis alia. La sistemo de [[klano]]j estis konservata plu. Ĝis nun bredataj [[ŝafo]]j estis anstataŭigitaj de [[cervo]]j. Populara estis ilia sporta ĉasado. La grundo de la devenaj loĝantoj estis vendita al novaj posedantoj el aliaj regionoj. Tio signifis grandan kolapson por ilia socio kaj ankaŭ ekonomikon kaj ili malfacile rekonsciiĝis pro tio. Ili verŝajne devus forlasi siajn teritoriojn pro transloĝiĝado al la laboro en la industriajn centrejojn.
En '''Irlando''' la situacio estis la plej malbona pro la rivaleco inter la katolikoj kaj la protestantoj.
Post la disvastigo de la balotrajto 86 membroj de partio frunte kun [[Charles Parnell]] venis en la parlamenton. Ili postulis '''memstaran registaron por Irlando'''. La liberalistoj subtenis ilin, sed Torioj ne kaj la memstara registaro estis rifuzita. La bataloj pri la memstariĝo en Irlando daŭrigis. La memstara registaro estis fine aprobita al ili antaŭ la [[unua mondmilito]]. Sed la brita registaro timis, ke la protestantoj en provinco [[Ulstero]] komencos intercivitanan militon post la memstariĝo, kun kio ili ne konsentis, ĉar ili vidis ĉe la angloj la subtenon. Tial post eksplodo de la milito la memstara registaro estis denove nuligita kaj la irlandanoj estis vokitaj en la britan armeon. Ili iris batali, ĉar ili vidis en tio vojon pri la memstariĝo. Sed parto de loĝantoj rifuzis morti pro la angloj, kiuj jam tiel longan tempon priregis ilin. En [[Pasko]] de la jaro [[1916]] eksplodis en [[Dublino]] ribelo. Sed la respublikanoj ne akiris al sia flanko pluajn favorulojn, kiel ili supozis kaj la ribelo estis rapide subpremita kaj la gvidantoj ekzekutitaj. Tio kaŭzis koleregon ankaŭ ĉe la irlandaj almigrintoj en Usono. En la jaro [[1918]] okazis baloto. La respublikanoj venkis ĉie krom Ulster. Ili fondis propran parlamenton en Dublino kaj proklamis '''Respublikon de Irlando'''. La armeo komencis batalon kontraŭ la angloj. La bataloj daŭris ĝis la jaro [[1921]]. Tial la registaro decidiĝis doni al Suda Irlando la memstarecon, sed la nordo eĉ kun Ulster restis sub la brita registaro. Interkonsento el la jaro [[1921]] kondukis al intercivitana milito inter la irlandanoj mem. La irlanda libera ŝtato devis eĉ poste agnoski la britan reganton, ebligi al la angloj uzi havenojn kaj egaliĝi kun la perdo de la nordaj teritorioj. La respublikanoj, kiuj estis por la memstareco de la tuta insulo, malvenkis. Sed fare de ili estis kreita [[Fianna Fail]], la nova partio, kiu en la jaro [[1932]] venkis baloton. Nova premiero [[Éamon de Valera|de Valera]] proklamis en la jaro [[1937]] Sudan Irlandon kiel respubliko. La bataloj inter ambaŭ partioj daŭrigas.
Linio 405:
La laboristoj sciis, ke ili povas forigi nek la nunan registaran sistemon nek la parlamenton. Ili havis eĉ subtenantojn en vicoj de radikaloj en ĝi. Inter iliaj prioritatoj apartenis la publika proprumado de la ĉefaj branĉoj de industrio, ebligi intervenon de la registaro en la ŝtatan ekonomikon, plifortigon de rajtoj de laboristoj kaj plibonigo de la sociala zorgo pri la civitanoj. En tiu ĉi periodo el la politika scenejo preskaŭ tute detiriĝis la liberala partio, kies kapitalismaj ideoj ne estis jam aktualaj. En la jaro [[1924]] la laboristoj venkis la baloton kaj estis formita la unua laborista registaro. Sed eĉ tiu ne kapablis plenumi la promesojn donitaj al "militaj herooj" kaj en la lando daŭris trompiĝo. La sekvoj de la milito estis senteblaj precipe en la ekonomiko. Rapide plialtiĝis la impostoj kaj la registaro komencis pli interveni en la publikan vivon. Okazis malkonkordoj inter ĝi kaj la laboristoj. Aperis [[striko]]j, kiuj devis esti dispelitaj helpe de la armeo. La plej granda striko eksplodis en la jaro [[1926]]. Ekribelis unue [[ministo]]j nekonsentantaj kun la salajraj kondiĉoj. Iliajn interesojn komencis defendi Kongreso de Komercaj unioj. La striko finiĝis post naŭ tagoj pro necerteco en la vicoj de la ribelanta flanko. Sed la striko eĉ tiel influis la publikan opinion por sekvantaj kelkaj jaroj.
Brition ankaŭ trafis '''ekonomia krizo''' en la [[1930-aj jaroj|30-a jaroj]], ĉar la klopodoj renovigi pro la milito neniigitajn ekonomikon rapide kaj sen zorgema planado ne sukcesis. Plej multe ĝi trafis la industriajn regionojn, kie oni devis vivi en mizero kaj multaj infanoj mortis. Nek la liberalistoj nek la konservatistoj sciis trovi elirpunkton. Sed Britio sukcesis eviti al revolucioj kaj al ŝanĝo de reĝimo, kiel tio okazis en aliaj landoj. En Rusio estis post [[Oktobra Revolucio|oktobra revolucio]] en [[1917]] enpraktikigita [[komunismo]]. En Italio komencis disvastiĝi [[faŝismo]] frunte kun [[Benito Mussolini]] kaj ĝi enpenetris ankaŭ en Germanion, kie venis al la potenco [[Adolf Hitler]]. La brita ekonomiko rekonsciiĝis
=== La dua mondmilito ===
Linio 420:
{{ĉefartikolo|Batalo je Britio}}
Nova brita premiero [[Winston Churchill]], kiu enoficiĝis ĝuste en la kritika [[majo]] de [[1940]], ne kapitulaciis kaj li estis decidiĝinta batali kaj defendi la insulojn. Li konvinkigis ankaŭ la civitanojn de la tuta lando kaj komenciĝis la konata aviadila '''batalo je Britio''', kiu daŭris de [[julio]] de [[1940]] ĝis somero de [[1941]]. La germanoj sekve de forto de la angla maristaro neniam realigis [[operaco Seelöwe|operacon Seelöwe]] kaj la lando estis ŝparita de pereo kunigita kun surteraj bataloj (krom perdo de [[Manikinsuloj]], kiujn la germanoj okupis la [[1-an de julio]]). La britoj, malgraŭ tio, ke ili estis bombatakitaj, sukcese defendis sin
Sed la milito intertempe disvastiĝis en la tutan mondon. Atakitaj estis ankaŭ britaj kolonioj kiel [[Barato]] kaj [[japanoj]] klopodis akiri ankaŭ [[Malajzio]]n, [[Birmo]]n kaj [[Singapuro]]n. La japanoj fine akiris Singapuron kaj per tio montriĝis iompostioma falo de Britio kiel kolonia grandpotenco. Bataloj en la jaro [[1940]] komenciĝis ankaŭ en [[Norda Afriko]] kaj je unu jaro pli poste ankaŭ sur [[Balkano]].
Linio 448:
La Konservatista kaj Labourista partioj klopodis enkonduki reformojn por plibonigo de la vivo en la lando. Ambaŭ komencis orientiĝi al "benka" politiko. En [[1944]] estis leĝigita senpaga mezlerneja klereco. En [[1946]] estiĝis sanitara sistemo, kiu donis senpagan zorgon. En [[1948]] estis enkondukita financa subteno por maljunuloj, senlaboruloj kaj malsanuloj. Antaŭen venis konservado de homaj rajtoj, sed ne de tiuj agnoskitaj jam en la antaŭaj jarcentoj, sed la rajtoj rilataj precipe al sociala sekurigo. La labourista registaro transprenis kontrolon super bank-aferoj, energetikaj krudmaterialoj kaj trafiko. Sed nur 20% da industrio estis naciigitaj, la resto restis en la manoj de privatuloj.
Ŝanĝiĝis ankaŭ la vivo de homoj.
Male, [[Georgo la 6-a]], la frato de Eduardo, akiris dum la dua mondmilito korojn de homoj pro siaj vizitoj en la teritoriojn trafitaj per bombardado. Ekde la jaro [[1952]], kiam surtroniĝis [[Elizabeto la 2-a (Britio)|Elizabeto]], la populareco de monarkio ekkreskis, eĉ kiam estis registritaj certaj deflankiĝoj.
|