Oni trovis en la vilaĝo spurojn de [[Romio|romiaj setlejoj]] oriente de la hodiaŭa vilaĝo. Unua dokumenta mencio de la komunumo datasdatiĝas de la jaro [[1124]], kiam la [[Monaĥejo Engelberg]] estis bienposedanto en Aesch. Per la konkero de [[Argovio]] Aesch fariĝis parto de la zurika regejo, kion ĝi restis ĝis la [[Helveta Revolucio|Helveta Revolucio]] en la jaro [[1798]]. Inter [[1798]] kaj [[1803]] ĝi estis parto de la distrikto [[Mettmenstetten]] kaj poste estis integrita al la [[Zuriko (distrikto)|distrikto Zuriko]]. Per la novstrukturigo de la zurikaj distritkoj ĝi fariĝis la 1-an de julio [[1989]] parto de la nova [[Dietikon (distrikto)|distrikto Dietikon]].