Senŝtatano (gazeto): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Hectoralos (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"Dank' al" -> "Danke al"
Linio 1:
'''Senŝtatano''' estis [[gazeto]] en [[Esperanto]] eldonita dum [[1940-aj jaroj|1940-aj]] kaj [[1950-aj jaroj]] de la pasinta jarcento. La eldonado komencis tuj post la [[Dua Mondmilito]] de [[Hispana Liberecana Movado]] ekzilita en [[Francio]]. '''Senŝtatano''' estis informilo de [[Junul-Anarkista Internacio]] (JAI). la Provizora Komisiono de la JAI aperigis la unuan numeron de "Senŝtatano" en aprilo de [[1946]]. La eldonkvanto estis 1500 ekzempleroj, kiuj estis sendataj al [[kamarado]]j en pluraj landoj kaj baldaŭ oni ricevis leterojn favorajn. Kuraĝigaj leteroj atingis nin el preskaŭ ĉiuj Eŭropaj landoj, el Ameriko kaj Azio. Ĝis la fino de [[1948]] aperis 14 numeroj en Francio kie estis ĉirkaŭ 200 [[abonanto]]j.
 
En Francio la politika situacio malboniĝis, kaj la hispanaj ekzilitoj devis esti pli prudentaj pro la leĝoj rilate al fremduloj koncerne politikajn kaj sociajn aferojn. Iam al redaktoroj vizitis policano kaj ili devis deklari, ke ili okupiĝis nur pri esperantaĵoj. Menciinda estas la grava tasko farita de la movado, kiam poŝtaj rilatoj inter [[Francio]] kaj [[Hispanio]] estis ĉesigitaj. Oni ebligis [[korespondado]]n inter ambaŭ landoj al la hispanoj kaj iliaj parencoj, pere de [[Nederlando]] kaj [[Svedio]]. La redakcio de Senŝtatano iĝis vera poŝtoficejo. Tre efike kontribuis en tiu tasko la tiama nederlanda peranto, [[Ad Smit]], en [[Amsterdamo]], kaj [[Hartvig Johansson]] en Svedio. Dank'Danke al tiu korespondservo miloj da hispanaj rifuĝintoj kontaktis kun siaj parencoj, kaj la nomo "Senŝtatano" famiĝis en la ekzilitaj hispanaj medioj.
 
Ekde 1950 ĝis ĉirkaŭ 1955 "Senŝtatano" aperis regule ĉiumonate.