La unua dokumenta mencio de Hünenberg datasdatiĝas el la jaro [[1185]] kiel ''Hunoberg''. Dokumento, kiu portas daton de [[1173]] evidentiĝis laŭ la Historia Leksiko de Svislando kiel falsigo. Sur la teritorio de Hünenberg estis trovita apud la Lago de Zugo setlejo el la [[Junŝtonepoko]]. Apud la bieno Marlachen troviĝas alemana tombejkampo, kion implicas la nomo: Hünenberge estas en la germana tombejmontetoj de la tiel nomitaj ''Hünen'', tio estas grandstaturaj alemanoj, kiuj setlis en alemana Svislando inter la 4-a kaj 7-a jarcento.