La unua dokumenta mencio de Laufenburg datasdatiĝas el la jaro [[1207]] kiel ''Loufenberc''. En tiu dokumento la rajtoj de la Monaĥejo en Laufenburg estis protektitaj kaj la kasteloj, kiuj situis ambaŭflanke de la [[Rejno]] estis transdonita al la [[vokto|regvokto]] de Grafo Rudolfo la 2-a de [[Habsburgo]], kiu tiel povis larĝigi la lokon al urbo. Kiel parto de [[Aŭstrio]] Laufenburg fariĝis ripete en la centro de kvereloj kaj militoj. Dum la skismo de la [[Koncilio de Konstanco]] la eksigita papo [[Johano la 23-a]] fuĝis al Laufenburg kaj nuligis sian abdikon. Tio kondukis al la konkero de Argovio fare de la [[Svisa Ĵurkomunumo]]. Laufenburg pro tio farĝis habsburga elirpunkto kaj bastiono por militiroj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, kial Berno, Bazelo kaj Soloturno dum la [[Malnova Zurika Milito]] en la jaro [[1442]] sieĝis la urbeton. Dum la [[30-jara milito]] Laufenburg dum 13 jaroj estis okupita. En la jaro [[1792]] la urbo estis konkerita de la [[Francio|franca]] revoluciarmeo. En 1797 la urbeto estis dividita, dum la parto norde de la Rejno fariĝis germana, la sudrejna parto kun la Frickvalo fariĝis parto de [[Francio]]. Per de la paco de Lunéville de [[1801]] la divido de la urbo kaj la transdono de la Frickvalo al Francio estis definitive konfirmita. La Frickvalo en la jaro [[1802]] estis fariĝis parto de la [[Helveta Respubliko]] kaj en la jaro [[1803]] estis integrita al la nove fondita [[Kantono Argovio]]. La komplika divido de la komunuma havaĵo daŭris ankoraŭ ĝis la jaro [[1829]].