Enterprise: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Obersachsebot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca:USS Enterprise (NCC-1701)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: cs:USS Enterprise (NCC-1701); cosmetic changes
Linio 1:
[[ImageDosiero:Enterprise orig.jpg|thumb|right|280px|<center>la origina stelŝipo ''Enterprise'' NCC-1701]]
La veturilo '''USS ''Enterprise'', NCC-1701''' [prononco pli-malpli "'''Ju'''eses '''En'''taprajz"] estas fikcia stelŝipo en la filmaro [[Star Trek]]. La origina televida serio pri la temo el la 1960-aj jaroj priskribas la taskon de la ŝipanaro: Ĝi "esploru fremdajn novajn mondojn, serĉu novan vivon kaj novajn civilizoj, kuraĝe iru tien kien neniu terano iris ĝis nun". La baza dezajno de la stelŝipo iĝis "la bazo de unu el la plej legendaj [[scienc-fikcio|scienc-fikciaj]] ikonoj.<ref>[http://www.empireonline.com/features/photo/star-trek-enterprise-evolution/3.asp artikolo "The Enterprise Through The Ages" ("la <nowiki>[</nowiki>stelŝipo<nowiki>]</nowiki> ''Enterprise'' tra la epokoj") el la mazazino ''Imperio'', stato de 2008-11-20]</ref> En la unuaj 3 kinejaj filmoj de la serio Star Trek, la dezajno de la stelŝipo estas iomete ŝanĝita, la filmoj 4 ĝis 10 ludas pli poste kaj sekve la teknologio progresis. La filmo [[Star Trek (2009)|Star Trek]] de [[2009]], kiu rakontas la historion antaŭ la okazaĵoj de la origina televida serio, sed kiu okazas en "alternativa, paralela universo", prezentas redezajnitan version de la stelŝipo.
== Origino kaj dezajno ==
 
La origina stelŝipo ''Enterprise'' estis dezajnita de la arta direktoro ''Matt Jefferies'' por la televida serio ''Star Trek'' de la 1960-aj jaroj. La unua miniatura modelo por la prova, unua epizodo de la serio "La kaĝo" dum [[1965]] ne estis lumigita kaj mezuris iom pli ol 90 centimetrojn. Ĝi estis modifita dum la evoluo de la serio. Rapide aldoniĝis dua modelo de pli ol 3,4 metroj, kiu ebligis pliajn detalojn kaj estis konstruita fare de ''Richard Datin''. Origine la modelo estis senmova kaj ne havis elektrajn efikojn. Por la dua prova epizodo, "Kien neni homo iris ĝis nun" (1966), pluraj detaloj estis variigitaj kaj pluraj fenestroj kaj pliaj stelŝipaj lampoj estis de interne lumigitaj.
Linio 13:
Laŭ la filmaro, la stelŝipo estis konstruita inter la jaroj 2243 kaj 2245, por la [[stelŝiparo]] de la fikcia [[Unuiĝinta Federacio de Planedoj]]. Ĝi estas signife pli potenca ol la ĝis tiamaj stelŝipoj de la federacio, kaj dediĉiĝas por pacaj esploraj misioj en kosmaj regionoj ĝis nun home neesplorataj, tamen havante ankaŭ la plej avancitajn armilojn konatajn de la [[Tero|teranoj]], [[vulkananoj]] kaj aliaj planedoj de la federacio, por la kazo ke la ŝipanaro devu defendu sin aŭ aliajn vivaĵojn malpace atakitajn. Laŭ pluraj noveloj pri la filmaro, la unua komandanta oficisto estis ''Robert April'', kaj ''Christopher Pike'' estas la kapitano por jardeko. La filmo de 2009 rakontas, kiel Christopher Pike transdonas la kapitanecon al [[James T. Kirk]], kiu havas tiun postenon por kvin-jara esplora misio. Sekvas komanta paŭzo, dua misio de Kirk, kaj por la eventoj en la dua kineja filmo de [[1979]] pri la stelŝipo, James T. Kirk, intertempe admiralo, trian fojon transprenas la kapitanecon.
 
[[ImageDosiero:Newoldenterprise.jpg|thumb|left|350px|<center> la "nova malnova" stelŝipo en la kineja filmo ''[[Star Trek (2009)|Star Trek]]'' de 2009]]
[[Spock]] ([[Leonard Nimoy]]) daŭre restas komandanta unua oficiro de la stelŝipo, kaj kapitanas inter la kapitanecoj de Kirk. Fine de la dua kineja filmo, Spock oferas sian vivon por la ŝipo kaj la ŝipanaro. En la tria kineja filmo "Serĉo je Spock" de [[1984]], oni planas la malfunkciigon de la ŝipo; Kirk gvidas sian teamon ŝteli la ŝipon en provo revivigi sian kolegon Spock, kaj fine estas devigata detrui la ŝipon por preventi ke la [[klingonoj]] akaparu ĝin. En la kvara kineja filmo, "La vojaĝo hejmen", de [[1986]], Kirk kaj sia teamo interkonsentas reveni al la Tero kaj alfronti juĝon pro siaj agoj. Dumvoje, ili tempovojaĝas pasintecenpor malsukcesigi provon detrui la Teron. Post sukcesa plenumo de tiu misio kaj reveno al la 23-a jarcento, oni juĝas la teamon nekulpa. Kirk estas "punata" per komando de la posteula stelŝipo, ''Enterprise'' NCC-1701-A.
 
En la filmo [[Star Trek (2009)|Star Trek]] de [[2009]], kiu prezentas alternativan historion de la fikcia universo, kapitano Christopher Pike ([[Bruce Greenwood]]) comandas la stelŝipon ''Enterprise'' dum sia Unua, "virga", vojaĝo al la planedo [[Vulkano (fikcia planedo)|Vulkano]], de kie venis helpopeto. La [[Romulanoj|romulano]] ''Nero'' kaptas la kapitanon, kaj la komandanteco transiras al la juna duonvulkanano Spock ([[Zachary Quinto]]). James T. Kirk ([[Chris Pine]]) per truko transprenas la komandantecon de Spock, kaj konvinkas la duonvulkananon reliberigi la kapitanon Pike kaj malsukcesigi la planojn de Nero detrui la Teron kaj pliajn federaciajn planedojn, post kiam jam sukcesis detruo de Vulano. Fine de la filmo, Kirk oficiale iĝas kapitano de la stelŝipo kaj Spock nomumiĝas la unua oficiro.
<br clear=all>
== Referencoj ==
<references/>
 
Linio 25:
[[br:USS Enterprise NCC-1701]]
[[ca:USS Enterprise (NCC-1701)]]
[[cs:USS Enterprise (NCC-1701)]]
[[de:Enterprise (Raumschiff)#USS Enterprise (NCC-1701)]]
[[en:USS Enterprise (NCC-1701)]]