Orient-ekspreso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
forigis duan ligilon al Parizo, unu sufiĉas
Linio 1:
'''Orient-ekspreso''' ([[franca lingvo|france]] ''Orient-Express'') estas la nomo de [[fervojo|trajno]], kiu iam ligis [[Parizo]]n kaj [[Istanbulo]]n.
 
La trajno ektrafikis en [[1883]] kaj iris, eĉ se unue helpe de pramo kaj ŝipo, de [[Parizo]]n al [[Strasburgo]], [[Munkeno]], [[Vieno]], [[Budapeŝto]], [[Bukareŝto]], [[Varno]] kaj [[Istanbulo]]. En la [[1930-aj jaroj]] ĝi eĉ pluiris trans [[Bosporo]] ĝis [[Bagdado]] kaj [[Basra]]. Kvankam la servo devis esti interrompita dum la [[mondmilito]]j, ĝi estis rekomencita.
 
== Historio ==
La historio de luksa trajnveturado komenciĝis en [[1864]], kiam la enkondukema konstruisto de [[fervojo]]j [[George Mortimer Pullman]], kreis trajnon en Britio, kiu prezentis la plej novan teknikon kaj lukson. Ĝi estis multe pli antaŭa ol ĉio, kio ekzistis en Eŭropo.
 
En la [[1870-aj jaroj]] la unuaj litvagonoj kaj salonvagonoj en [[Britio]] iris en servadon, kaj porje la unua fojo manĝoj estis servataj en trajno. La unua tut-pulmana trajno en Eŭropo, la ''Pullman Limited Express'', komencis funkcii en [[1881]]. Ĝi veturadis de [[Londono]] al [[Brighton]] kaj estis la unua trajno lumigita per elektro.
 
Post ne longe, per kunigi trajnojn kun pramoj, George Mortimer Pullman realigis sekuran kaj komfortan trajnveturadon inter Londono kaj [[Parizo]].