Vysoké Mýto: Malsamoj inter versioj

urbo en Ĉeĥio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{urbokadro |lando=Ĉeĥio |statuso=Urbo |nomo=Vysoké Mýto 250px|thumb|Placo de Přemysl Otakar la 2-a |blazono= Vysoké Mýto - znak.pn...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:17, 26 jan. 2010

ISO
Vysoké Mýto
Placo de Přemysl Otakar la 2-a
municipo en Ĉeĥio • municipo kun urbaj privilegioj • municipality with authorized municipal office • Czech municipality with expanded powers

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Ústí nad Orlicí
Fondita 1262 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 565 41
Retpaĝaro http://www.vysoke-myto.cz/
Demografio
Loĝantaro 12 750
Loĝdenso 293 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 49°56′55″N 16°9′11″O  /  49.94861°N, 16.15306°O / 49.94861; 16.15306 (Vysoké Mýto) (mapo)Koordinatoj: 49°56′55″N 16°9′11″O  /  49.94861°N, 16.15306°O / 49.94861; 16.15306 (Vysoké Mýto) (mapo)
Alto 284 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 42,026497 km² ( 420 2.6 497 ha) [+]
Vysoké Mýto Placo de Přemysl Otakar la 2-a (Tero)
Vysoké Mýto
Placo de Přemysl Otakar la 2-a
(Tero)
DEC

Eraro: nekonata formo ĉe linio 2; ĉiu linio devas komenci kun unu el: default, rect, circlepoly

Situo de Vysoké Mýto
Placo de Přemysl Otakar la 2-a
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vysoké Mýto [+]
vdr


Historio.

La urbon fondis la reĝo Přemysl Otakar la 2-a en la jaro 1262 ĉe grava komerca vojo, kiu ligis Bohemion kun Moravio kaj aliaj landoj. Jam ekde la jaro 1265 estis la urbo ĉirkaŭigita per fortaj muregoj kun tri pordegoj. Ekde la jaro 1307 Vysoké Mýto iĝis dota urbo de ĉeĥaj reĝinoj. La pordegoj kaj partoj de la muregoj bonstate restis ĝis nun. Ankaŭ origina dispozicio de la urbo kun placo meze restis konservita. La placo estas la plej granda kvadrat-forma en Ĉeĥio. Centre staras pesta kolono el la jaro 1715. Al la plej malnovaj konstruaĵoj sur la placo apartenas urba magistrejo el la jaro 1536. Fine de la 13-a jarcento estis konstruita templo de sankta Vavřinec (Laŭrenco). Ĝia belega altaro ornamita per pentraĵo de baroka majstro Petro Brandl el la jaro 1728 estas la plej valora memoraĵo de la urbo. Fine de la 19-a jarcento apartenis Vysoké Mýto al dek sep la plej grandaj urboj de la ĉeha reĝlando. La urbo estis sidejo de gravaj oficejoj, lernejoj kaj grandega garnizono. Dum la unua duono de la 20-a jarcento famigis la urbon firmao „Carrosserie Sodomka“ kiu tie ĉi fabrikis karoseriojn de personaj aŭtomobiloj kaj busoj.

 
Preĝejo de sankta Vavřinec


Nuntempo.

Hodiaŭ estas Vysoké Mýto konata pro historiaj memorindaĵoj kaj bela ĉirkaŭaĵo. La tradicion de la bus-fabrikado nun transprenis firmao IVECO Czech republic (antaŭe Karosa). Ankau iamaj kazernoj malaperis. La lastaj soldatoj estis anoj de la okupada armeo de Sovetunio, kiu postlasis en la urbo kaj en proksimaj arbaroj ankaŭ ekologian dezertigon. Post ilia forigo en la jaro 1990 la urbo reviviĝis kaj Vysoké Mýto denove proponas vastan kulturan kaj sportan vivon.

Interesajoj.

En la urbo trovigas gimnazio kaj faka konstru-mezlernejo por akvomastrumantoj. En la historian centron de la urbo oni povas eniri kaj enveturi tra antikvaj pordegoj – Litomyŝla kaj Praga (ĉeĥe Litomyšlská a Pražská). El la Choceň-pordego restis nur turo.

Praga pordego.

 
Praga pordego

La pordego estas la plej sendifekta parto de iama defenda sistemo konstruita en la 13-a jarcento. Kvankam kvarfoje ( en la jaroj 1461, 1700, 1774 kaj 1816) ĝi forbrulis, la gotika stilo restis konservita ĝis nuntempo.

Litomyŝla pordego.

 
Litomyŝla pordego

La pordego havas, same kiel la Praga pordego, du turojn. Post forbruligo komence de la 19-a jarcento ĝi estis rekonstruita en novgotika stilo. Komence de la 20-a jarcento la pordegon ornamis pentristo Mikoláš Aleš. La pentrajo bildigas duelon de sankta Georgo kun drako.

Muregoj.

Je ordono de rego Přemysl Otakar la 2-a estis la urbo cirkauigita per muregoj – 10 m altaj kaj 1,2 m larĝaj. Al ĉiu pordego apartenis levponto. La plej gravaj okazaĵoj de la historio estas skulptitaj en la muregon en Jungmann-parko.


La ĉefa artikolo por ĉi tiu kategorio estas Distrikto Ústí nad Orlicí.

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Vysoké Mýto en Vikimedia Komunejo