Pita: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: thumb|250px|<center>Pita-pano '''Pita''' (greke πίτα, de la itala dialekto de Kalabrio ''pitta'' kaj tio origine de la [[l...)
 
[[Dosiero:Turkish pide bread from london.jpg|thumb|250px|<center>Pita-pano]]
 
'''Pita''' ([[greke]] πίτα, de la [[itala]] dialekto de [[Kalabrio]] ''pitta'' kaj tio origine de la [[latina]] vorto ''picta''<ref>G. Babiniotis: ''Großwörterbuch der Neugriechischen Sprache'' [vortarego de la novgreka lingvo] (germanlingva), eldonejo ''Lexikologisches Zentrum'' [leksikologia centro], 2-a eldono Ateno 2006, ISBN 960-86190-1-7.</ref>), [[arabe]] kaj [[hebree]] (פיתה) same prononcata "pita", [[turke]] '''Pide''', en [[Irano]] '''Nān-e Barbarī''', estas malalta, mola pano el [[gistopasto]], tre disvastiĝinta inter [[Grekio]] respektive [[Bosnio]] okcidenterokcidenten kaj [[Mezoriento]]/[[Irano]] oriente, do en sudorienta Eŭropo kaj okcidenta Azio. Ĝi en tiu mondoparto servas, plurfoje tage freŝe bakite, kiel aldonaĵo al la pladoj de preskaŭ ĉiuj manĝoj.
 
La recepto iom varias laŭ la regionoj; komuna bazo estas simpla, iom saligita gistopasto, kiu povas enhavi iom da planta oleo aŭ butero, kaj kies surface ofte antaŭ la bakado estas perfingre dekorita per iom da strioj kiel ke ekestas pluraj [[rombo]]j. Poste la surfaco estas kovrita per iom da likvaĵo el ovoflavaĵo kaj oleo aŭ el kuirita faruno-akvaĵo, kaj fine sur la pasto antaŭ la bakado metiĝas iom da [[sezamo|sezamaj]] aŭ [[nigelo|nigelaj]] semoj. La pasto sen ujo bakiĝas rekte sur la fundo de ŝtona forno.
212 689

redaktoj