Sula: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
<table border="1" cellspacing="0" align="right" cellpadding="2" style = "margin-left: 0.5em;">
<tr><th align="center" bgcolor=pink>'''Suloj'''</th></tr>
<th align="center">http[[Dosiero://upload.wikimedia.org/wikipedia/en/f/f9/Redfootbooby06Sulo.jpg]]<br>
<small>[[Ruĝkrura sulo]]</small></th>
<tr><th bgcolor=pink>taksonomio</th></tr><tr><td>
Linio 24:
 
La familio suledoj havas 9 speciojn. Ilia korpogrando estas inter 65 kaj 100 cm. Ili estas strikte parencaj al la pelikanoj, ambaŭ havas aerkusenon subhaŭte, kiu devigas ilin falegi enakven (sen tio ili ne povus profunde subakviĝi).
 
La sulo (Sula spp.) el la ordo de pelikanoformaj birdoj kaj familio de suledoj estas granda marbirdo. En la mondo troviĝas 9 specoj de tia birdo. La plejparto el ili vivas sur insuloj kaj en ĉemaraj regionoj de la tropikaj kaj varmetaj zonoj. En Ĉinio oni povas trovi du specojn de suloj, nome, brunan sulon kaj ruĝpiedan sulon, kiuj vivas en la sudorientaj ĉemaraj provincoj kaj generas sur Ŝjiŝa-insularo en la Suda Ĉina Maro. La fortika beko de la sulo estas konusforma, kun iom malsupren kurbiĝanta pinto. La beka radiko kaj la vangoj estas kovritaj de membrano, la naztruoj estas fermitaj, kio favoras al kaptado de fiŝo en akvo. La muskoloj ĉe la gorĝo estas lozaj, pro kio la sulo povas engluti grandan fiŝon. La longaj flugiloj helpas ĝin en flugado. Ĝia vostoplumaro estas longa kaj kojnoforma. Ĝi havas mallongajn krurojn kun piedfingroj kunigitaj per [[naĝhaŭto]]. La sulo pasigas la grandan parton de tempo sur maro, escepte de noktoj kaj la genera tempo, kiujn ĝi pasigas sur marinsulo. Restante surtere aŭ surarbe la sulo fariĝas senkapabla, kiam ĝi defalas de branĉo, ĝi devas pene svingi siajn flugilojn por levi sin en aeron. Alie, ĝi devas grimpi sur altan deklivon aŭ rokon por de tie ekflugi post nelongdistanca glisado. Tamen sur la maro ĝi povas plene montri sian talenton. Ĝi lertas kaj flugi kaj naĝi. La suloj flugas grupe en aero, serĉante ĉasaĵon en maro. Trovinte fiŝon, ĝi tuj kuntiras siajn flugilojn, rektigas sian kolon, plonĝas en akvon kaj kaptas la ĉasaĵon per la pika beko. Iam por persekuti ĉasaĵon, ĝi subakviĝas ĝis profundeco de 2-3m. Ĝi povas konservi provizore la kaptitan fiŝon en la kropo, kaj poste ĝi elsaltas el la akvo kaj ekflugas en la aeron.
En la genera tempo la suloj kolektiĝas sur marinsuloj. Gebirdoj kune konstruas sian neston, la femala birdo demetas unu ovon (malofte du), helbluan kaj tegitan per blankajo. La femala kaj maskla birdoj alterne kovas la ovon. La kovado daúras ĉ. unu kaj duonan monatojn.
En la lastaĵ jaroj la kvanto de la suloj ĉiam reduktiĝis. Tio estas kaŭzita de detruo al iliaj restadejoj.
 
 
En Eŭropo troviĝas nur la specio eŭropa (aŭ baskria) sulo (''Sula bassana''), kiu ricevis la latinan nomon pro la Bass-Rock-rifo en la golfo (fjordo) ''Firth of Forth''. La birdo longas 90 cm, havas nur unu ovon en nesto de algo, herbo. Ili estas grandaj, blankaj birdoj kun kelkaj nigrecaj flugilplumoj. La birdidoj eloviĝas post 6 semajnoj kaj post pliaj 10-11 semajnoj ili unuafoje vizitas la akvon kaj ofte ili plonĝas per kuraĝa falego. La birdidoj havas tiam malhelbrunan, hele makulitan [[plumo|nestoveston]], sed ili iĝas per ĉiu plumoŝanĝo pli kaj pli helaj, kaj en la kvina vivjaro formiĝas la neĝoblanka plumaro, kiu nur kaposupre estas helflava. Ĝia plej proksima parenco estas la kaplanda sulo (Sula cepensis)