Orgeno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Historia superrigardo: krampa problemo
e Photo_143bb.jpg estas anstataŭigita per Grandes-Orgues,_Notre-Dame_de_Paris.jpg. Bidgee: File renamed (Significant name.)
Linio 159:
 
=== [[Romantikismo]] ===
[[Dosiero:Photo 143bbGrandes-Orgues,_Notre-Dame_de_Paris.jpg|350px|thumb|left|''Grandes Orgues'' en [[Dipatrino de Parizo]] konstruita en 1868]]
Post kiam dum la klasika epoko la orgeno perdis pli kaj pli da atento (famaj komponistoj kiel [[Wolfgang Amadeus Mozart|Mozart]] kaj [[Ludwig van Beethoven|Beethoven]] malmultegon komponis por orgeno), dum la 19-a jarcento kune kun la romantika orgeno ekestis nova, komplete alia, orkestreca sonidealo, kiu ankaŭ kaŭzis iaspecan [[tutmondiĝo]]n en la orgenkonstruado. Male al la barokorgeno la 8′-pozicio, en la pedalpozitivo ankaŭ la 16′-pozicio, estas plurfoje okupata per diferencaj voĉoj imitantaj orkestrinstrumentojn, kaj pro tio la pli altaj iom cedas. Malfone staris la idealo de la „intermiksaĵo“ – La orgeno devu soni kiel orkestro, ne plu ekkoneblu rompoj en la sono. Pro tiu romantikaj orgenoj ofte enhavas arĉajn registrojn kaj preterblovatajn flutojn. Arĉaj voĉoj estas malvastege mezuritaj fajfiloj, en kies supratona spektro dominas la dua partotono (la oktavo) . Arĉinstrumentaj fajfiloj povas formi batotonojn, nomatajn ''vox coelestis'' („ĉiela voĉo“), je kiu intence du fajfilvicoj estas iomete misagorditaj, produktante tiel batan tonon. [[Preterblovado|Preterblovaj]] flutoj estas larĝe mezuritaj malfermaj labiofajfiloj, kiuj estas duoble longaj kiel normalaj malfermaj fajfiloj de la sama tonalto. Ilia sono estas aparte volumoza. ankaŭ lamenregistroj pli ofte aperas, en grandaj orgenoj precipe de la [[Angla lingvo|anglalingva]] kulturregiono oni ankaŭ ofte trafas sur t.n. [[Registro (orgeno)#Altpremoregistro|altpremajn registrojn]] kiel ekz. ''tuba mirabilis'', ''stentorvjolgambo'' resp. ''-fluto'' aŭ ''royal trumpet''.