Najado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: af:Naiade
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
Ĉiu fonto havis ĝian propran najadon aŭ aron da ili (kutime, fratinoj) kaj ĝian propran legendon. De la pratempoj ĉiu komunumo adoris ĝian lokan akvonimfon kiel peranto de tera kaj homa fekundeco. Dum ceremonioj pri oficiala plenkreskado, junuloj oferis iliajn infanajn hartufojn al ili. Ofte najadoj havas sanigintan povon, kaj tial malsanuloj trinkis ilian akvon aŭ (ne tro kutime) baniĝis en ĝi. Pro tio famis [[Lerna]], kie oni ceremonie dronigis bestojn. Multaj [[orakolo]]j troviĝis apud tiuj sanigaj fontoj, kaj de ĝia sciiga povo devenas la historio de [[Aristeo]], kiu, serĉante siajn abelojn, estis invitita subakviĝi de sia onklino [[Aretusa]], kaj tiel la animo de droninto donis al li per la najadoj tre utilajn konsilojn.
 
Tamen, kelkaj najadoj ankaŭ danĝeris: baniĝi en ilia akvo aŭ rekte rigardi ilin povis esti konsiderata puninda [[sakrilegio]]. Tiam, la ofendinto kutime freneziĝis. Ili povis esti ankaŭ tro pasiemaj kaj ĵaluzaj: [[Argonaŭtoj|argonaŭto]] [[Hilaso]] estis forkaptita de najadoj pro sia beleco kaj [[DafnisoDafno (mitologio)|Dafno]] blindigita de sia amantino [[Nomia]] kiam ŝi malkovris lian nefidelecon.
 
Multaj gloraj genealogioj (ekzemple tiuj de [[Ikario]], [[Eriktonio]] aŭ [[Tiesto]]) devenas de najado. La mitologiisto [[Robert Graves]] opiniis ke, per tiaj geedziĝoj inter herooj kaj lokaj najadoj, la helenoj pravigis ilian alvenon kaj regadon sur la urbo. Tia estis, ekzemple, la historio de [[Hipseo]], lapita reĝo kiu edzinigis [[Klidanopo]]n kaj estis patro per ŝi de [[Cireno]]. Laŭ Graves, saman originon havis la konstantaj enamiĝoj kaj perfortoj de Zeŭso, kiuj simbolas la anstataŭigon de antikvaj kultoj per la olimpikaj.