Eldorado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hr:El Dorado
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ar:إل دورادو; cosmetic changes
Linio 1:
'''Eldorado''' (el la [[hispana lingvo]] "la orkolorulo") estas [[mito|mita]] [[urbo]] kiu ekzistus en [[Sudameriko]]. La mito komencis ĉirkaŭ 1530 en la [[Andoj]], kie hodiaŭ estas [[Kolombio]], kiam la [[konkistadoro]] [[Gonzalo Jiménez de Quesada]] trovis la [[Muiskoj]]n, kiuj nun vivas en [[Altiplano Cundiboyacense]]. La notico pri [[rito]]j de Muiskoj alvenis al [[Kito]] per la homoj de [[Sebastián de Belalcázar]]; ĝi estis miksita kun aliaj laŭdiroj kaj aperis la [[legendo]] pri ''El Dorado'' ("la orkolorulo"), ''el indio dorado'' ("la orkolora indiano") aŭ ''el rey dorado'' ("la orkolora reĝo"). Rapide oni imaĝis Eldoradon kiel lokon, kiu iĝis iom post iom, urbo, [[regno (politiko)|regno]] kaj imperio de tiu orkolora reĝo.
 
La unua homo kiu serĉis ĝin, estis la [[konkistadoro]] [[Francisco de Orellana]]. Tre eble li kaj liaj kunuloj torturis [[indiĝeno]]jn de [[Peruo]] por ke ili diru, kie estis la Eldorado, kaj timigitaj homoj indikis la ĝangalon. Orellana trairis ĝangalon je miloj da kilometroj, sed kompreneble ne trovis tiun oran urbon. Poste li revenis al Hispanio kaj organizis alian ekspedicion por konkeri la malkovritajn landojn. Post sinsekvaj penoj, li mortas dum atako de [[indiano]]j.
 
La pastro kaj kronikisto [[Gaspar de Carvajal]] verkis pri la aventuroj de Orellana, sekve miloj da homoj serĉis pri la "Eldorado", kiu iĝis populara mito en Eŭropo. Eĉ [[Voltaire]] verkis pri ĝi en sia ''Candide''. [[Charles Marie de La Condamine]] dum sia vojaĝo en [[1743]]-[[1744]] serĉis pri spuroj indikitaj de Carvajal, sed ne trovis ilin kaj deklaris ke Eldorado estis mito, sed ĝis hodiaŭ multaj homoj trovas ĝin.
 
Hodiaŭ estas multaj urboj en Sudameriko kun nomo "Eldorado".
 
 
[[Kategorio:Sudameriko]]
[[Kategorio:Folkloro]]
 
[[ar:إل دورادو]]
[[az:El Dorado]]
[[bg:Ел Дорадо]]